Amatoj kaj fiduloj

Dum la pasinta Internacia Seminario kreskis denove mia intereso pri Rusio. Foje mi kontentigas tion per tre nekutimaj rimedoj: Mi denove instalis du komputilajn ludojn.

La unua estas Indiana Jones kaj la turo de Babel (aŭ “Indiana Jones kaj la infera maŝino”). En la ludo oni ofte vidas ruslingvajn vortojn kaj aŭdas Rusajn soldatojn. Ankaŭ la sonŝpuro enhavas kvazaŭ Rusan temon. La muziko kulmino por mi estas sceno sur la ŝipo “V.I. Pudovkin”, kie tiu temo eksonas kun Rusa ĥoro en la malantaŭo.

La alia ludo kompreneble estas “Ruĝa Alarmo 2” (RA2). Tie denove ravas kaj melankoliigas min la himno, kiu aŭdeblas dum fikcia glora venko.

Fakte pli frue mi skribis, ke la kanto “Himno de EsperHe” (remikso havebla en la reto) de Dolchamar memorigas min al la Rusa himno. Slavik Ivanov komentis en sia taglibro, ke li ne plene konsentas pri tiu komparo, ĉar li vidas tute alian paralelon.

Sed ŝajne tute neatendite la origina aŭtoro de la kanto pravigas min. Sub la karesnomo Pieĉjo, Patrik Austin menciis en la Vikipedio ke “la melodio similas al slavaj himnoj kiel la himno de Rusio“. Kion deziri plu? Foje la historio vere pravigas min…

Ĵaŭde atingis min retmesaĝo de iu Harold kun la titolo “Permesopeto”. Bedaŭrinde pro misklako ĝi iris al la rubokesto antaŭ ol mi legis ĝin. Espereble Harold ne tro longe atendos, sed sendos sian mesaĝon denove.

2 thoughts on “Amatoj kaj fiduloj

  1. slvk_q

    > la origina a?toro de la kanto pravigas min

    Ja estas tiel. Interese, ?u via komento pri la “Himno de EsperHe” povus influi lian komprenon de ?iaj radikoj a? vi trovis la similecon sendepende?.. Min ne mirigas, ke vi vidas a?das ion, kion mi ne: via envolvi?o en muzika mondo estas multe pli profunda, krome al la rusa muziko vi havas eksteran rigardon — plezuro, por mi neatingebla 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *