Pli ol sento

Dum la pasintaj semajnoj, mi denove aĉetis kelkajn kompaktdiskojn. La unua estas la “plej grandaj sukcesoj” de Lenny Kravitz. Mi sciis pri la ekzisto de tiu albumo jam ekde 2001, sed longe hezitis akiri ĝin. Ŝanĝis mian opinion la nova interesiĝo pri la kanto “American Woman”. Ĝis nun mi pensis, ke Lenny Kravitz nur reludas kantojn de aliaj. Tralegante la KD-libreton mi eltrovis, ke li estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉiuj kantoj sur tiu disko krom “American Woman”.

Fakte mi konis la kanton “Are you gonna go my way”, sed pensis ke ĝi estas iu famaĵo el la 1970aj jaroj. “Fly away” mi bone memoras el la jaro 1999, kiam ĝi estis furoraĵo. Sed tiam iu erare diris al mi, ke temas pri reludversio. “Again” estas balado kaj la nura nova kanto sur la kompilo. “It ain’t over till it’s over” precipe rekoneblas pro la melodio kun violonoj. En 2001 mi provkantis por rokgrupo en Paderborn. Unu el la kvar kantoj, kiujn mi devis lerni rapide, estis “Always on the run”. Ankaŭ “Believe” estas konata kanto, sed balado. “Black Velveteen” tre diversas de la aliaj kantoj; ĝi estas elektronika muzikaĵo kun fortaj gitaroj.

Entute mi tre ĝuas la diskon. Pezan rokmuzikon mi kutime nur konas de blankuloj. La mikso de pezaj kantoj kaj romantikaj (sed ne kiĉas) baladoj konvinkas min. Foje la muziko estas preskaŭ metalroka, foje tre popmuzika.

La dua disko estas la muziko el la filmo “La Bamba”, kiu rakontas la vivon de Ritchie Valens. Mia fratino posedas la “La Bamba”-sonŝpuron kiel kasedon, sed mi neniam aŭskultis ĝin. La filmon mi aĉetis antaŭ kelkaj jaroj, sed ankoraŭ ne spektis ĝin ĝis nun. Sed la “La Bamba”-version de Los Lobos mi konas kaj ŝatas ekde longa tempo. Bedaŭrinde sur la sonŝpuro ĝi mallaŭtiĝas dum la lastaj sekundoj, dum mi konas ĝin kun subita fino el sennombraj “La Bamba”-rondoj dum Esperanto-renkontiĝoj.

Los Lobos ludis grandan parton de la aliaj kantoj el la sonŝpuro. La grupo poste prizorgis alian filmmuzikon, nome tiun de “Desperado”. “We belong together” tre similas al la kanto “Earth Angel” el la sonŝpuro de “Reen al la estonteco”. “Donna” estas en la stilo de kantoj de The Everly Brothers, precipe “All I have to do is dream”, sed fakte estas verko de Ritchie Valens. Mi ankaŭ havas la originalon en mia KD-kolekto. Brian Setzer reludas “Summertime Blues”, kiu origine venas de Eddie Cochran. La originalon ni aŭskultis kaj priparolis dum la lecionoj pri la angla lingvo en la lernejo. Tamen de Eddie Cochran mi preferas la similstilan “C’mon everybody”.

Bedaŭrinde la tria disko kun muziko de “Dirty Dancing” ne estas kompleta sonŝpuro, sed nur enhavas elekton de la kantoj el la filmo. Temas pri mikso inter kantoj modernaj dum la estiĝo de la filmo kaj muzikaĵoj el la 1950aj kaj 1960aj jaroj.

Plej konata kompreneble estas “(I’ve Had) The Time Of My Life” de Bill Medley kaj Jennifer Warnes. Ĝi estas unu el la kantoj, kiujn DĴj regule uzas por dancigi tuj kaj amase virinojn. Aliaj kantoj el tiu kategorio estas “I will survive” de Gloria Gaynor, “Like the way I do” de Melissa Etheridge, “Flashdance (What a feeling)” de Irene Cara kaj diversaj kantoj de Robbie Williams (ekzemple “Rock DJ” aŭ “Let me entertain you”). “She’s like the wind” estas kantita de Patrick Swayze, la ĉefa aktoro de la filmo! “Hungry Eyes” de Eric Carmen mi konis jam antaŭe, sen konscii pri tio, ke ĝi aperas en la filmo. “Be My Baby” de The Ronettes estis uzita en varbaĵo por pantalonoj en la 1990aj jaroj. Simile moderna versio de “Stay” de Maurice Williams kaj The Zodiacs aperis en biervabaĵo. Ankaŭ de “Hey Baby” de Bruce Channel ekzistas tre konata reludversio (el la jaro 1999), bedaŭrinde tiu estas terura.

1 thought on “Pli ol sento

  1. Resonado: Kien ni kuras? « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *