Bonan matenon, karaj zorgoj

La 3an de januaro, post mia reveno de la Internacia Seminario en Xanten, mi veturis de miaj gepatroj al mia loĝejo en Münster, ĉar la sekvan tagon mi devis denove labori. Pro mia mallonga vojaĝo hejmen, mi havis sufiĉan tempon por vespere iri al granda diskovendejo.

Tie mi aĉetis la novan albumon de J.B.O., kiu konsistas el du malnovaj albumetoj (la unuaj eldonaĵoj de la grupo) plus kelkaj aldonaj kantoj. Je la kaso mi rimarkis, ke la prezo postulita estis ŝajne tro malalta: La etikedo montris 15,99 EUR, sed la kaso nur 12,79 EUR. Kiam mi atentigis la kasistinon pri tio, ŝi enuigite diris, ke estis okazanta dumtempa rabato por ĉiuj diskoj kaj ke oni ĝin estis daŭre anoncinta en la varbado. Tio montris al mi du aferojn: Mi estas bona kliento rilate al mia sincereco sed malbona kliento rilate al mia perceptado de reklamo.

Sur la albumo troviĝas tri diversaj versioj de la kanto “Ein guter Tag zum Sterben” (Bona tago por morti). La komenciĝo de la tekno-versioj estis poste reuzita por la varbado-parodio “Meister der Musik, Teil 2” (Majstroj de l’ muziko, parto 2). Dum tiu tekno-parto oni anoncas, ke mondfamaj artistoj interpretas mondfamajn sukcesegojn kaj nomas kiel unuan ekzemplon “The Prodigy”, kiuj reludas Guildo Horn. Tiu alludo tre konvinkas min, ĉar la agresema, malhela elektronika muziko vere povus esti de The Prodigy! Nur tra tiuj reeldonitaj albumetoj mi eksciis, ke ĝi origine venas de J.B.O. mem.

La teksto de “Ein guter Tag zum Sterben” laŭ la enhavo tre memorigas min pri la pli malnova kanto “Guten Morgen, liebe Sorgen” (Bonan matenon, karaj zorgoj) de Jürgen von der Lippe. La grupo J.B.O. certe konas ĝin! Ambaŭ kantoj rakontas pri ulo, kies tago komenciĝas aĉe kaj tamen eĉ ankoraŭ daŭre malboniĝas.

Similajn spertojn faras la repanto de la hiphopa kanto “Letzte Nacht” de la grupo “Creme de la Creme”, kun la eta sed grava diferenco, ke je la fino de la tria strofo okazas surpriza pozitiva ŝanĝo, kiu pli ol kompensas ĉiun antaŭe spertitan malbonon. Mi ĉiam ŝatis tiun kanton pro sia iom blusa baza samplaĵo. La kanto inspiris min verki miavice hiphopan tekston pri la sama ĝenerala temo. Ĝi havas la nomon “Bela renkontiĝo“.

2 thoughts on “Bonan matenon, karaj zorgoj

  1. Resonado: Griza estas la vivo sen vi « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi havas neniun emon, neniun emon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *