Kaj sonigi sur ĉiuj instrumentoj

Kiam mi estis leginta la tradukon, la “Liebeslied”-tradukon, kiun timwi verkis por Bodo Wartke, mi pensis, ke tiu temo estus finita por mi. Sed post la festo de Sebastian, kie mi denove aŭskultis ĝin, la afero ŝanĝiĝis.

Surfante en la reto mi eltrovis, ke Bodo Wartke multe pli serioze kaj detale dediĉas sin al tiu kanto. Intertempe ekzistas amkanto-farilo, per kiu oni povas mem kombini la diverslingvajn strofojn kaj tiel krei sian personan version en la lingvoj, kiujn oni plej ŝatas. La ilo uzas la t.n. “Flash”-teknikon, kiun mi kutime tre malestimas kaj evitas. Ĉifoje tamen temas pri unu el la malmultaj vere utilaj uzmanieroj.

Kadre de la “Liebeslied”-farilo, Bodo Wartke ankaŭ donas detalajn konsilojn pri la tradukado al nova lingvo. Li listigas la jam ekzistantajn tradukojn, mencias la rimskemon kaj la nepran enhavon de la traduko. Krome li saĝe aldonas, ke oni ĉiam devas iomete devii de tute strikta strukturo kaj ĉefe atenti, ke la rezulto ravas denaskulojn. Li ankaŭ rekomendas, enmeti lingvo- kaj landospecifajn fajnaĵojn en la tradukon, se tio eblas.

Male al aliaj artistoj kaj male al miaj antaŭtimoj, li scias, kiom gravas bona prononco ĉe papaga kantado. Li rekte invitas homojn alparoli lin post koncerto kaj tiam fari provsurbendigon, kiu servu kiel modelo por posta bona surbendigo de li.

Sole ĝenas min ke tiuj tre legindaj tekstoj nur aperas kadre de la “Flash”-ilo. Estas ja tute bone, ke persono, kiu elŝutas la SWF-dosieron kun la diversaj strofoj, aŭtomate kunprenas tiujn klarigojn. Sed ili meritus esti skribitaj ankaŭ kiel ordinara teksto. Nur tiel eblas facile trovi ilin per serĉilo kiel Google kaj kopii aŭ elŝuti ilin.

Ĉiel ajn dum ĉirkaŭ semajno kolektiĝis diversaj tradukideoj en mia kapo. Preskaŭ konstante ĉiun tagon mi plupolurigis mian tradukon. Je la fino, mia patro korektlegis ĝin, aldonante etajn ŝanĝoproponojn. Li forte preferas mian tradukon kompare al tiu de timwi. La 12an de marto, mi sendis mian tradukon al Bodo Wartke kun kelkaj klarigoj – i.a., kial entute indis verki duan tradukon. Mi scivolemas, ĉu li iaforme reagos kaj/aŭ uzos mian version.

4 thoughts on “Kaj sonigi sur ĉiuj instrumentoj

  1. blahma

    fu?aj tradukoj

    Mi ?us rigardis unuafoje la pa?aron kaj la?idee ?i jes ?ajnas amuza. Tamen mi trovis la ?e?lingvan eron tre fu?a – anta? ol mi a?skultis la alilingva?ojn, mi e? ne precize komprenis ?ion de la teksto. ?ajnas kvaza? la teksto estus parolita per iu vo?sintezilo, kaj la vo?o anka? tute fu?as plurajn specialajn ?e?ajn sonojn – tio ?ajnigas paroladon de fremdlingvana studanto a? deanta?longa elmigrinto. ?u vi scias, kiel tiuj kanteroj ekestadas?

  2. D? Kunar

    fu?a tradukado

    Mi ne scias tion por ĉiu unuopa versio. La unuajn strofojn eble Wartke tradukis mem. Poste diversaj homoj kontaktis lin kaj tradukis la germanlingvan strofon al plia lingvo. Ŝajne tio okazis ne ĉiam kun la atento, kiun kantebla, lingve akceptebla traduko postulas. Mi ne mirus, se Bodo Wartke ĝuste pro tio (negativaj komentoj rilate al la lingva kvalito de kelkaj strofoj) notis tiujn tradukkonsilojn, nome por eviti pliajn fuŝajn tradukojn.

    Se vi havas ideon por bona versio en la ĉeĥa, nepre verku ĝin! Poste kontaktu Bodo Wartke kaj menciu la lingvajn erarojn en la ĝisnuna traduko.

  3. elgrande

    Verboformo en nerekta parolo

    “[…] mi pensis, ke tiu temo estus finita por mi.”

    Vi certe pensis: “Tiu temo estas finita por mi.” Char en Esperanto la verboformo estas sama en rekta kaj nerekta parolo, vi devas ankau en la supra frazo uzi “estas”. “Estus” estus la ghusta verboformo, se vi estus pensinta: “Tiu temo estus finita por mi, se [iu afero] okazus.”

  4. blahma

    Re: fu?a tradukado

    Fakte, la eraroj ne estas tradukaj a? lingvaj. Temas ?efe pri fu?ita elparolo – ?ajne la kantinto ne estas denaska ?e?parolanto. Tial ne bezonatas verki novan tekston, sed bezonatas ke iu rekantu la tekston … tamen, kun mia kantomaltalento mi vere ne kura?as fari tion ?i.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *