Vi estos volvita ?irka? mia fingro

Mia listo de neluditaj komputilludoj denove ŝrumpis. Malgraŭ miaj antaŭaj intencoj, mi tamen finis “Chaos Gate” rapide per facila truko kaj ne tra plurmonata intensa ludado. Teknike ĝi certe estas la plej impresa el la tri Warhammer-ludoj, kiujn mi posedas, sed la unuopaj ludniveloj kaj la rakonto mem ne tiom fascinis min. Aliflanke mi eltrovis, kiel atingi la alternativan finon en “En la ombro de la kornita rato”. Tute facila afero, nur necesas detrui monoliton en la fina misio.

Se mi rompis mian plurjaran tradicion, ne plu aĉeti komputilajn ludojn, tiam por speciala titolo: En la loka supermerkato mi akiris kontraŭ 9,99 EUR la du KDjn “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge“. Kiel mi poste eksciis, ekzistas “kolekta eldono“, kiu krome enhavas interesajn bonusaĵojn kiel filmon pri la estiĝo de la filmscenoj. Tiun materialon spekti ja vere interesus min nun post la ludado!

Bedaŭrinde ĉe mia versio temas pri la germanlingva eldono. Kutime mi preferas tradukadon al la germana, sed la problemo ofte konsistas en tio, ke la rezulto kvalite ne konvinkas min, ĉar mi facile rimarkas lingvajn fuŝojn kaj tuj havas alternativajn proponojn por pli trafa tradukado. Ĉikaze iom ĝenas min, ke en la angla oni uzis multajn diversajn akĉentojn, kiuj ne retroviĝas en la germana versio. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke la voĉoj ne sonas same varie kaj interese kiel en la originalo.

Nur ĉe unu voĉo mi tuj rimarkis, ke ĝi venas de la sama parolanto kiel en la angla. Rigardante al la listo de la aktoroj kaj parolantoj de “Command & Conquer: Red Alert 2” kaj “Command & Conquer: Red Alert 2 – Yuri’s Revenge” oni komprenas, kial: La rolon de Yuri transprenas Udo Kier, Germana aktoro! Tre bonas ke ĝuste tiu ĉefa karaktero posedas la saman fascinon en la germanlingva versio.

Kial mi entute aĉetis tiun ludon? Fakte jam ekde kvin jaroj mi posedis piratan kopion, kiun mi regule ludis kun mia tiama kunloĝanto Till en Paderborn. Mi ne povis maltrafi tiun okazon finfine ekhavi laŭleĝan ekzempleron.

Ludante ĝin, mi rimarkis, kiom multe mi estis maltrafinta ĝis nun: La KDj enhavas multajn filmetojn, kiuj aperas antaŭ, dum kaj post la misioj. La filmoj grave kontribuas al la etoso de la ludo. Ke ĝi kapablis dum kvin jaroj fascini min sen la filmoj, montras ĝian elstaran kvaliton.

“Ruĝa Alarmo 2” kaj “La Venĝo de Yuri” havas ambaŭ propran, iom metalrokan, iom elektronikan muzikon, kiu je la unua aŭskultado plaĉis al mi. Tamen mi malŝaltis ĝin baldaŭ, ĉar kun la muziko malfacilis percepti ĉiujn gravajn parolatajn novaĵojn dum la ludado.

Ekzistas po du kampanjoj por du flankoj, nome la Aliancanoj kaj la Sovetoj. Precipe la finaj filmoj de la aldonaj kampanjoj impresis min: Se oni venkas kun la Sovetoj, oni vidas grandegan spacan stacion, kiun akompanas anoncoj pri “ora erao de spacovojaĝado” kaj la esperplena demando “Kiu povas diri, kion alportos la futuro?”. En la malantaŭo eksonas bombasta ĥoro, kiu plej forte kreas gloran, festeman etoson. Kaj krome oni gajnis la favoron de bela Rusino!

Mi ne atendis, ke la Alianca fino povus supertrafi tion, sed tamen ĝi faris: Oni ne nur savas la liberecon de la mondo, sed ankaŭ la vivon de simpatia generalo. Kaj oni eĉ gajnas la favoron de du belaj virinoj!

(Kompreneble la unue menciita fino estas tute utopia. Necesas konsideri, ke la tuta rakonto ne estas intencita serioze, sed plenas je memironio. La ludo baziĝas sur alternativa historia situacio. Tie Germanio ne falis al la Naziuloj, la dua mondmilito ne okazis kaj Germanio restis unuo kaj demokratia! Tial en la ludo la Germanoj estas aliancanoj de Usono, do bonuloj, kaj oni vidas flagojn de la hodiaŭa Germanio. Tio ege plaĉis al mi!)

2 thoughts on “Vi estos volvita ?irka? mia fingro

  1. elgrande

    Komandi kaj Konkeri

    “Beda?rinde ?e mia versio temas pri la germanlingva eldono.”

    Kio plej ?enas min pri germanlingvaj eldonoj de ludoj, estas, ke oni ofte ?an?as ilin por eviti malpermeson de vendado al junuloj a? tutan malpermeson. Mi povus nun listi ekzemplojn, kie tio ?enis min, sed tion mi faros en mia propra lj. Mi ne scias, ?u la anglalingva versio de Command & Conquer 2 distingi?as la? tio de la germanlingva. (Mi neniam ludis anglalingvan version.) Kiam mi kaj miaj amikoj ludis tiun ludon kaj ankora? estis junaj kaj stultaj, ni tamen plenis je fantazio kaj preska? certis, ke en la anglalingva versio devas esti germanoj kaj Hitler anstata? sovetoj kaj Stalin. Nuntempe mi scias, ke ni tiurilate eraris.

    “”Ru?a Alarmo 2” kaj “La Ven?o de Yuri” havas amba? propran, iom metalrokan, iom elektronikan muzikon, kiu je la unua a?skultado pla?is al mi. Tamen mi mal?altis ?in balda?, ?ar kun la muziko malfacilis percepti ?iujn gravajn parolatajn nova?ojn dum la ludado.”

    Mi ne konas “La Ven?o de Yuri”, sed la muziko de “Ru?a Alarmo 2” estas ankora? en miaj oreloj (a? verdire denove nun, ke vi memorigis min pri ?i). Mi ?iam ?atis la muzikon, ?ar la? mi ?i vere kontribuas al la etoso. La? mia memoro la muziko ne malfaciligis al mi a?di la parolatajn nova?ojn, sed tre malfaciligis a?di ?iujn pafojn de tankoj, kio foje estus estinte tre grave.

    “La filmoj grave kontribuas al la etoso de la ludo. Ke ?i kapablis dum kvin jaroj fascini min sen la filmoj, montras ?ian elstaran kvaliton.”

    Mi ?atis la ludon precipe pro ?ia etoso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *