Mi konstruos al vi kastelon el sablo

Karnavalon mi ne festas ĉiun jaron (ekzemple en 2005 ne, sed en 2004 jes). Ĉifoje koleginoj invitis min al komuna vizito de la Rozlunda procesio en Münster. Mi ne havis iun bonan kostumon, do mi surmetis la Keltajn vestaĵojn por mia rolluda grupo.

Iom surprizis min, ke mi senprobleme kapablas spontanee kaj agrable pasigi tempon kun aliaj homoj meze de homamaso. Kutime tio ne estas mia stilo. Sed kio eĉ pli impresis min, estis la fakto, konatiĝi kun antaŭe nekonataj virinoj, kiuj siavice tuj afable ridetis al mi kaj babilis kun mi. Estis bela tago en mia naskiĝurbo inter homoj. Kiu diris, ke la vivo ĉiam estas la sama?

Poste mi ankoraŭ iris kun kelkaj homoj (interalie tiuj freŝe ekkonataj virinoj) al trinkejo por bierumi kaj danci. Tio ankaŭ tute ne estas mia kutimo, precipe ne, se mi la sekvan tagon devas labori. Sed du glasojn da biero dum la tuta tago mi facile eltenas. Estis interese, plonĝi dum unu tago en tute alia mondo. Verŝajne tio estas la bono, kiun karnavalo kapablas alporti al homoj kiel mi.

Dum la procesio en la urbo, oni aŭskultigis multajn karnavalajn kantojn kaj Germanan ŝlagron. Sed ankaŭ eksonis du kantoj de “Die Ärzte“: “Westerland” kaj “Zu spät”. Mi verve kunkantis kaj kelkaj homoj iom miris, ke mi tiom parkere konas la tekstojn.

Poste en la trinkejo mi aŭskultis “Irgendwie, irgendwo, irgendwann” de Nena. Ne temis pri la origina versio, kiun mi tre ŝatas, sed nova surbendigo. Mi unue pensis, ke temus pri tiu duonanglalingva versio, kiu tute ne plaĉas al mi. Tamen estis nova, sed komplete germanlingva versio – kaj tio tre kontentigis min kaj kongruis al la ĝenerala etoso same kiel mia persona humuro. La vivo foje vere ankoraŭ prezentas kelkajn surprizojn…

2 thoughts on “Mi konstruos al vi kastelon el sablo

  1. elgrande

    “Mi verve kunkantis kaj kelkaj homoj iom miris, ke mi tiom parkere konas la tekstojn.”

    Sekvontfoje kunkantu en Esperanto. Vershajne tio pli mirigos la homojn.

  2. D? Kunar

    kanti en Esperanto

    Tio kontraŭus mian intencon, nek trudi Esperanton al aliaj homoj kaj nek aperi kiel strangulo. Krome mi same ĝuas kanti en la germana. Kial do eviti ĝin?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *