Do jen mi revenas en la nova jaro. Sed antaŭ ol rakonti pri novaĵoj, mi ankoraŭ unufoje rerigardu. 2005 estis longa jaro kun multaj ŝanĝoj en mia vivo. Mi povus longe skribi pri ĉio, sed sufiĉas rigardi al fotoj de mi el tiu jaro, por konstati, kiom draste mia ekstera apero ŝanĝiĝis:
La du supraj bildoj, faritaj fine de aprilo kaj fine de decembro, estas nur du el tuta serio, kiun mi kompilis. Nur rigardante la kolekton, mi mem rimarkis, kiom multajn vizaĝojn mi havis – kaj tio fakte bone respegulas, en kiom diversaj situacioj kaj vivcirkonstancoj mi troviĝis.
Resume mi devis solvi samtempe du taskojn: Mi devis rekrei taŭgan vivon por mi kaj mi devis retrovi min mem. Pli kaj pli montriĝis ke por mi persone, la devizo por la jaro 2005 estis “Revenu al tio, kion vi ŝatas plej“. Tiu Persone–citaĵo ofte venis al mia kapo, kiam mi pripensis mian nunan staton kaj mian veran celon.
Iĝis longa batalado. Memorinda restas la deklaro de mia nekredo rilate al la socio. Mi sentis min kiel kavaliro, kiu ne plu sekvas sian malfidelan reĝon kaj ekde nun batalas sole por si mem. Por persono, kiu ĉiam sentas respondecon, tio estas tre maltrankviliga bildo, kiu krome esprimas solecon. Sed finfine mi tamen iris tiun vojon – kaj kun miro konstatis, ke mi nek mortas, nek estas ĵetita el la socio pro mia konduto!
Estas entute interese, kiom multajn tradiciojn, kiuj dum multaj jaroj akompanis min, mi rompis: La unuan fojon ekde 1997 mi ne vojaĝis al la IJF (pro bonaj kialoj, tamen!), nek estis en Italio, la lando, en kiu mi vivis dum unu jaro. La unuan fojon ekde 1996 mi ne estis en Paderborn, mia iama studurbo. Pensige, ke mi sukcesis rezigni viziti lokojn, kiuj dum la pasintaj jaroj havis gravan signifon por mi – sen ke mi sentis, ke mi pro tio estas malpli mi mem. Eĉ tute male, ĝuste la ŝanĝoj alportis la agrablan senton, ke mi finfine estas denove mi mem kaj ne plu postĉasas iun fantoman formon, kiu mi iam estis kaj pri kiu mi longe pensis, ke mi devus esti kiel ĝi denove.
Aĉetado de vestaĵoj, kiuj ne kaŝas, aŭ regula partopreno en Ju-Jutsu-rondo – du aferoj, kiuj estis nepenseblaj ankoraŭ antaŭ unu jaro, sed kiujn mi tamen faris kaj ĝuis. Temas pri milda rerigardo, ĉar la jaro havis bonan finon por mi. Plie malgraŭ ĉiuj problemoj, mi sukcesis veni al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) kaj la Internacia Seminario (IS).
Mankas ankoraŭ muzika enhavo en tiu ĉi enskribo, do jen: Lastatempe mi malkovris la fenomenon de similaj sonŝpuroj. Kiam kolegoj aŭskultigis muzikon el la filmo “La kvar plumoj“, mi tuj devis pensi al la muziko el “Willow“. Spektante “Predator“, mi rekonis la orelfrapan similecon de la muziko en multaj scenoj al tiu de “Reen al la estonteco“. Fakte temas ambaŭfoje pri po la sama verkinto. Komponistoj de sukcesaj aŭ eĉ famaj sonŝpuroj evidente ŝatas ŝteli de si mem kaj kopii malnovajn verkojn.