Mi estas iomete laca de alkohola?oj, de senfinaj festoj kaj La Bamba

Preskaŭ pasis la unua semajno de la nova jaro, kaj mi ankoraŭ ne skribis pri la 49a Internacia Seminario (IS) en Xanten! Tion necesas ŝanĝi tuj.

Mi komencu per la malbonaj aferoj. Ilin mi ankaŭ grandparte unue rimarkis.

Venis entute 176 partoprenantoj el 25 landoj. Tio estas grandega minusa rekordo rilate al la nombro de la personoj! Jam pasintjare mi plendis pri malgrandiĝinta IS kun nur 240 partoprenantoj kaj pri malsovaĝa IS. Fakte ĉifoje tiu tendenco daŭriĝis, ĉar ne okazis iu freneza, orgia festado, kiel IS-veteranoj konas ĝin.

Ke partoprenis malmultaj homoj, precipe malagrable montriĝis dum la nokto programo. Tiam tro multaj programeroj konkurencis pri tro malgranda homamaso. Precipe la diskoteko suferis pro tio… kun cent partoprenantoj pli ( = la kutima IS-homkvanto dum preskaŭ la pasintaj 15 jaroj) estintus neniu problemo, plenigi la trinkejon, gufujon, diskotekon, film- kaj ludoĉambrojn samtempe.

Kiel eksorganizanto mi rimarkis kelkajn fuŝojn, kiuj parte estas evitindaj kaj parte estis eviteblaj:

  • La broŝuro estis elstare malbona, ĉar duonmalplena. La tutan dramon eblas legi en komentoj ĉe karulin. La programskemo estis pli aktuala, sed ankaŭ ne fidinda. Tial necesis ĉiam rigardi al la programtabulo por scii, kion fari.
  • Mankis vojindikiloj. Tio aparte ĝenis ĉar oni ne tuj rekonis la junulargastejon kaj malfacilis turni aŭton al la kontraŭa direkto sur la strato, kie oni devis stiri desktren al la junulargastejo. Se oni do unufoje maltrafis la deirvojon, oni devis longe veturi antaŭ ol korekti sian eraron. Esperanto-flago, kiu helpas trovi la ejon, ankaŭ ne estis pendigita ĝustatempe.
  • Mia akceptado resp. transdonado de aliĝo unue ne funkciis glate. Oni argumentis, ke la antaŭpago ne estis alveninta ĝustatempe, kvankam la kontosuperrigardo, kiun mi estis kunportinta, montris forprenon de la mono antaŭ la limdato. Evidente la banko prokraste ĝiris ĝin. Tamen felicx poste per simpla deklaro solvis tiun problemon.
  • Mi ricevis mian rabaton nur la 2an de januaro, anstataŭ tuj dum la akceptado. Oni diris al mi, ke mi unue faru mian kontribuon. Tiu sinteno de misfido tre ĝenis min. Krome tia posta, malfrua disdonado de rabatoj ne nur ĉagrenas la kontribuantojn, sed kaŭzas plian laboron al la organizantoj. Tiun lecionon oni povis lerni de la IJK 1999.
  • Kelkaj ŝildoj en la domo restis netradukitaj dum la tuta semajno. Precipe en la manĝejo tio malfaciligis al la negermanlingvaj personoj, kompreni kelkajn aferojn. Do ne estis problemo por mi mem, sed malhelpis senti sin hejme, en Esperantujo.
  • Foje membroj de la organiza teamo suferis pro tro multa streĉo aŭ ĝenado dum tempo, kiam ili volis dormi aŭ ripozi. Mi tre bedaŭras tion por la personoj, je kiuj mi spertis tion. Samtempe mi pensas, ke tio estis evitebla: Kial ne anonci dum la vespera programo, ke oni bezonas pli multajn helpantojn en la trinkejo? Tio ankaŭ estus ebliginta funkciadon jam pli frue dum la posttagmezo kaj bona reago al la kritiko, ke la trinkejo nur funkciis vespere kaj nokte. Kial ne transpreni aŭ reenkonduki la kutimon, ke oni havas ŝlosilindikilojn por ĉiu grava ŝlosilo ĉe la oficejo? Tiel oni ne bezonintus postkuri ses diversajn homojn, nur por poste eltrovi, ke oni povintus preni la ŝlosilon por la diskoteko de persono, kiu staris apude.
  • Foje la organizantoj tamen ankaŭ ĝenis la partoprenantojn senbezone. Dum la ekskursa tago, teamo el tri personoj matene frapegis al la pordo de ĉiu ĉambro kaj vekis la homojn. Sed kiel ĉiam nur parto de la partoprenantoj intencis partopreni la ekskurson kaj tial devis vekiĝi. La aliaj povintus dormi! Tiu deviga vekado ja taŭgas por la IJS, kie simple ĉiuj ekskursas, sed certe ne por la IS.
  • Ekde kelkaj jaroj, la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) okazigas GEJ-forumon, kie Germanaj junuloj ricevas impreson pri la aktiveco de la organizo. Por sukcese fari tion, oni kutime elektas tempon, dum kiu nenio alia okazas, ekzemple la paŭzon inter vespermanĝo kaj vespera programo. Sed ĉifoje denove la GEJ-forumo okazis paralele al multaj programeroj, i.a. la naĝposttagmezo, kvankam jam dum la pasinta IS pluraj iamaj aktivuloj avertis pri tio, ke GEJ-forumo estu senkonkurenca.
  • Eĉ pli sankta regulo estas, ke dum la pli grava GEJ-jarĉefkunveno, kutime okazanta la 31an de decembro, ne ekzistas alternativa programo krom dekorado de la ejo por la eksterlandanoj kaj nejunuloj. Sed ĉifoje ĝuste tiam okazis kelkaj programeroj de Niĝeriano, kiuj kompreneble altiris la intereson de multaj Germanaj junuloj.

Makabra muzika anekdoto: Dum la reveturado hejmen, mi aŭdis en la radio, ke en Bad Reichenhall okazis akcidento, pro kiu pluraj homoj mortis. Tuj mi devis pensi al la kanto “Ein guter Tag zum Sterben (Bad-Reichenhall-Version)” de J.B.O., kies titolo tradukiĝas “Bona tago por morti (Bad-Reichenhall-versio)”. Eble tio sonas cinike. Sed la rutina tono, per kiu oni raportas pri tiaj tragediaj okazaĵoj, malhelpas al mi kompreni la veran signifon de tiuj novaĵoj kaj sonas por mi cinike. Verŝajne mia nigra humuro, elekti kantotitolojn laŭ katastrofo-novaĵoj, nur estas adekvata reago al tio.

1 thought on “Mi estas iomete laca de alkohola?oj, de senfinaj festoj kaj La Bamba

  1. elgrande

    “Eble tio sonas cinike. Sed la rutina tono, per kiu oni raportas pri tiaj tragediaj okaza?oj, malhelpas al mi kompreni la veran signifon de tiuj nova?oj kaj sonas por mi cinike.”

    Jes, iel anka? min pensigis tiu okazo.
    La veran signifon de tiuj nova?oj mi ne konas. Eble la signifo estas, ke ne ?iuj konstrua?oj estas Germanujo estas tiel staremaj, kiel oni volas ekspekti. Ke multegaj homoj mortas pro diversaj kialoj, estas neniu nova?o. ?u ne estas strange, ke oni tiom raportas pri tia?oj? ?u ne estas iom senrespekte mencii la morton de certa nombro da homoj nur por pliinteresigi la nova?on?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *