Plej proksima afero al ?ielo

Kadre de mia nova laboro, mi devige ricevis novan poŝtelefonon. Mi povis elekti inter diversaj modeloj, sen ke tio ŝanĝus la kostojn por mia firmao. Tiel mi decidis preni ŝajne sufiĉe modernan de Nokia, kiu ofertas diversajn interesajn luksaĵojn (mian privatan porteblan telefonon mi tamen daŭre pluuzas): ciferecan fotilon, komputilajn ludojn, MP3-ludilon kaj pli.

Gunnar, 2005-12-20
Unu de la ludoj aspektas tre simile al “Lotus 3”, de kiu mi posedas ankoraŭ version. Kiam mi legis en prospekto ke nun haveblas “California Games” por poŝtelefonoj, mi serioze pripensis, ĉu ne aĉeti ĝin. Je la fino mi tamen decidis male, ĉar la telefono apartenas al la firmao kaj se mi iam devos redoni ĝin, mi perdos ankaŭ la private pagitan ludon.

La portebla telefono jam enhavis du kantojn de “Tears for Fears”, nome “Closest thing to heaven” kaj “Secret World”. Mi ŝatas tiun grupon kaj do tre ĝojis, ke oni elektis ĝin. Iel ankaŭ kontentigas min, ke oni ne elektis modan, nuntempan grupon, sed artistojn, kies grandaj sukcesoj jam okazis en la 1980aj jaroj (“Shout”). Bedaŭrinde nur, ke la kantoj estas en la AAC-formato, tiel ke mi ne povos facile aŭskultigi ilin per alia rimedo ol la telefono.

La ciferecan fotilon mi jam uzis por fari kelkajn fotojn. Interalie mi fotis min mem kun freŝe tonditaj haroj. Mi ĉiam antaŭ kristnasko lasas tondi miajn harojn, ĉar mi volas bone aspekti sur la familiaj fotoj. La fotoj ne estas tre altkvalitaj, ĉar mi faris ilin sen fulmo kaj kun nesufiĉa, artefarita lumo en la banĉambro de mia loĝejo en Münster. La t-ĉemizo reale estas violkolora, ne nigra; ke miaj okuloj estas bluaj, tute ne videblas. Sed iel plaĉis al mi tiu eksperimentado antaŭ la spegulo. Kutime mi multe malpli ludas per teknikaĵoj kaj ankaŭ ne facile ridetas sur fotoj.

La 21an de decembro, unu tagon post la fotado, mi eksciis ke mi povos veni al la IS la tutan tempon! Mi estis skribinta retmesaĝon al mia ĉefo ĉisemajne, petante du pliajn feriotagojn kaj klarigante la kialon. Mi ne menciis Esperanton, sed rakontis pri Internacia Seminario, kiun mi ekde multaj jaroj partoprenas ktp. Kiam mi vidis, ke li respondis, mi estus tute nervoza, kaj kiam mi legis lian jeson, mi ene jubilis pro ĝojo! Mi pravis, kiam mi pensis, ke tio vere estas grava afero por mi. Tio donas al mi la senton, ke mi je la fino de la jaro ankoraŭ lastminute akiras venkon.

Senti sin kiel lastminuta venkinto entute bone priskribas mian nunan animstaton. Dum tiu ĉi semajno, mi aranĝis multajn aferojn. La hartondadon mi ja jam menciis. Plie mi senstreĉe aĉetis la lastajn kristnaskajn donacojn – jam dum multaj jaroj ne tiom senprobleme funkciis! Mi organizis mian veturadon al la IS – per aŭto, tute nekutime por mi. Plie mi malgraŭ miaj atendoj trovis la tempon por fari kelkajn preparojn por mia prelego, kiujn mi dum la IS ne plu povos fari. Hieraŭ mi kompilis mian tradician IS-KDn kaj krome dosierujon kun fotoj de mi el 2005 kaj alian dosierujon kun MP3-dosieroj. Temas pri la kantoj, kiujn mi en 2005 malkovris kaj ofte aŭskultis. Kun tiom bona sento, mi facilanime povas fini la jaron 2005.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *