La bonan tempon oni forgesas en la malbona

En somero mi aĉetis kontraŭ 7,99 EUR (speciala oferto!) la KDn “Verehrt und angespien” (“honorita kaj alkraĉita”) de In Extremo. En 1999, rokmuziko kun mezepokaj elementoj kaj instrumentoj estis ankoraŭ sufiĉe nova. Kvankam la grupo jam sur sia antaŭa albumo “Weckt die Toten” elprovis tion, “Verehrt und angespien” iĝis la modela disko por tiu stilmikso kaj ĝis hodiaŭ furoras inter ŝatantoj de mezepokeca rokmuziko.

La “Merseburger Zaubersprüche” – la sorĉformuloj de Merseburg – estas la plej malnova konata dokumento en la germana. Mi iam legis pri ili, sed ne plu bone memoras, kion ili vere signifis, ĉu ili reale estis malbenoj aŭ historiaj notoj. Ĉu la kantisto bone prononcas kaj akĉentas la vortojn, mi ne povas prijuĝi. Iun latinan tekston sur la antaŭa albumo li laŭdire terure fuŝe prononcis.

Miss Gordon of Gight” estas akustika instrumentaĵo tute sen rokaj elementoj. Mi ne konis la melodion antaŭe kaj do nur povas supozi, ke temas pri tradicia muzikaĵo, kiu similas al Greensleeves kaj Scarborough Fair.

Herr Mannelig” estas tradicia Sveda kanto, de kies teksto evidente ekzistas pluraj versioj. Bertilo Wennergren tradukis tiun de Nordan, dum In Extremo uzis iom alian. Sur la KD cetere troviĝas kaj roka kaj akustika versio de la kanto.

Ich kenne alles” (“Mi konas ĉion”) apartenas al la pli malmolaj kantoj de la albumo, sed pli konvinkas min ol similstilaj pecoj. Mi tre ŝatas ĝin pro la teksto. Kelkaj linioj estas tre citindaj.

Ĉe “Spielmannsfluch” (“La barda malbeno”) temas pri la plej populara kanto de la tuta albumo. Ĝin mi regule aŭskultas ekzemple dum la metalrokaj festoj, sed ankaŭ dum normalaj naskiĝtagfestoj en mia amikaro el Nordwalde. Mi metis ĝin sur la kvaran eldonon de la “Deutsch”-KD, kiun mi kompilis por montri germanlingvan muzikon al lernantoj de la germana. La originan tekstoversion (“Des Sängers Fluch“) verkis Ludwig Uhland dum la 19a jarcento (Germana romantiko).

Werd ich am Galgen hochgezogen” (“Kiam mi suprentiriĝas je la pendumilo”) impresas per samtempe bleka kantado kaj makabra teksto. Temas pri alia el la malmolaj kantoj, kiuj plaĉas al mi.

This Corrosion” estas la sola anglalingva kanto sur la albumo. Origine ĝin ludis la grupo “Sisters of Mercy”, kies versio laŭ mi multe pli bonas kaj vere ravas. Ĝi daŭras pli ol dek minutojn kaj enhavas impresan ĥoron, kiu sole jam zorgas pri la ĝusta etoso. Dum mia studenta tempo oni aŭskultigis ĝin dum festoj kaj la homoj vere dancis verve al ĝi la tutan tempon. La reludversio estas en ordo, sed ne sukcesis same emociigi kiel la originalo.

La kromaj kantoj – Pavane, Weiberfell, Santa Maria, Vänner och Frände, In Extremo – estas ĉiuj malmolaj pecoj kantitaj per raŭka voĉo kaj ne tiom impresas min. Mi preferintus ankoraŭ pliajn malpli pezajn kantojn.

Kutime la kantado tre gravas por mi ĉe muzikgrupoj. Se la kanstisto kapablas uzi sian voĉon, tiam la tuto facile konvinkas min. La kantisto de “In Extremo” ofte kantas sufiĉe raŭke kaj foje ŝajne provas imiti tiun de Rammstein (ekzemple ĉe “Weiberfell”), tamen lia kantado grandparte plaĉas al mi. Nur ĉe kelkaj de la malmolaj muzikaĵoj estas simple tro por mi.

In Extremo laŭ mia scio pretigis la grundon por aliaj grupoj ludantaj la saman aŭ similan stilon kiel ekzemple “Subway to Sally” kaj “Schandmaul“. Jam pro tio kaj pro tiu ĉi albumo ili meritas atenton.

1 thought on “La bonan tempon oni forgesas en la malbona

  1. elgrande

    Lingva fajnajho

    “”This Corrosion” estas la nura anglalingva kanto sur la albumo.”

    Tio estu “la sola” anstatau “la nura”. Ankau mi nur antau mallonge lernis la dinstingon inter “sola” kaj “nura” pro komento de al taglibra enskribo mia. (Interalie PMEG postulas tiun distingon.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *