E? se vi estas maljunaj – roku min

En septembro mi vizitis plurajn naskiĝtagfestojn de 18-jaruloj. Ĉe la unua oni altelefonis min unu tagon antaŭe kaj demandis, ĉu mi ne povus anstataŭi la origine antaŭviditan DĴon, kiu cetere ĉiuokaze estus stultulo. Evidente mia DĴumado komence de julio ne restis sen sekvoj – oni memoris mian kapablon. Unue mi estis iom nervoza, ĉar mi nur vage konis la gastigantinon kaj sekve ne povus kalkuli je “amika bonuso”, se mi ne bone plenumus la volonte transprenitan laboron. La plej multaj gastoj verŝajne havos 10 jarojn malpli ol mi – ĉu mia muzikelekto montros, ke mi apartenas al alia, malnova, ja eksmoda generacio? Krome mi nur alvenus post la vendreda sportumado – ĉu mi tiam ankoraŭ havos sufiĉe da energio por festi dum duona nokto?

Miaj duboj denove montriĝis superfluaj. Mi estis ankoraŭ tute veka kaj energiplena, kiam mi alvenis. La trinkaŝojn prizorgis kelkaj amikoj, kiuj almenaŭ havas jam pli ol 20 jarojn, tiel ke mi ja konis kelkajn homojn kaj ankaŭ ne estis terure pli maljuna ol ĉiuj aliaj. Krome la junuloj kaj junaj plenkreskuloj estis konsumintaj jam sufiĉe multan alkoholon, tiel ke neniel ekestis iu demando pri kiu pli longe eltenos la festadon. La amikoj tuj salutis min, ĝojante ke nun ekfunkcius la muziko vere bone.

Mi komencis per malmolaj rokkantoj el la 1990aj jaroj. Tio laŭ mia sperto bone funkcias ĉe festo de homoj naskitaj en la 1980aj jaroj. Ĉifoje tiu ideo eĉ pli efikis ol mi atendintus – subite la etoso rimarkinde vigliĝis. Post aŭskultigado de diversaj muzikdeziroj, mi transiris al muziko el la 1980aj kaj pli fruaj jaroj, iom riska, sed sukcesa stilŝanĝo.

Por fari ankaŭ komenton pri la aktuala situacio en la mondo, mi surmetis “Walking on sunshine” de Katrina and the Waves kaj poste “Rock you like a hurricane” de The Scorpions. La aŭskultigado de “Carbonara” de Spliff kaŭzis la intencitan ridadon.

Je la 2a plej malfrue preskaŭ ĉiuj junuloj estis for kaj restis kvazaŭ nur la “malmola kerno”, nome la kutimaj festemuloj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn. Tiam DĴ Arafat estis transpreninta la DĴumadon. Unu ulo laŭdegis mian laboron kaj diris, ke li memoris min de la festo komence de julio kaj ke kelkaj jam dekomence proponis, havi min kiel DĴn dum la aktuala festo.
Li aparte ĝojis, ke mi surmetis “London Calling” de The Clash kaj aliajn “klasikaĵojn” kaj dum 20 minutoj provis monologe konvinki min pri mia brileco, al kio mi apenaŭ sciis respondi ion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: