Monataj arkivoj: Majo 2005

Pluvo en majo

Hodiaŭ denove pluvis, same kiel antaŭ ĉirkaŭ unu semajno. La malbona vetero ambaŭfoje tuj malbonhumurigis min. Tio ne nepre estas miraklo, se oni konsideras, ke mi devis bicikli tra la pluvo kaj la t.n. “kontraŭpluvaj jakoj” ne taŭgas por biciklantoj.

La rapida ŝanĝemo de mia mieno iĝis kutima afero en mia lastatempa vivo. Mi demandas min, kio estas pli malbona – ne rajti montri siajn sentojn, sed havi relativan stabilecon aŭ daŭre transiri tiom enormajn sentoŝanĝojn, sed vivi sen la premo, subpremi parton de si mem. Nuntempe mi pensas, ke la dua estas tamen la pli bona vivosituacio. Se la mondo pro tio iam falas al ruinoj, tio estas bedaŭrinda, sed neevitebla. La mondo ja ankaŭ ne zorgis pri mi aŭ pri tio, ke mia stato estu pli bona.

En la pasintaj du numeroj de Revuo Esperanto (aprilo 2005 kaj majo 2005) aperis la du recenzoj, por kies verkado mi bezonis longan tempon. Mi ĉiam ĝojas, legi mian nomon kaj miajn verkojn ie. Mi jam (denove: antaŭ monatoj) ricevis peton, verki recenzon pri alia KD por alia gazeto. En momento de mensa klareco mi respondis, ke mi ankoraŭ havas aliajn taskojn, sed ke mi poste volonte faros tion, tiel ke mi ne promesis ion ajn, dum mi samtempe esprimis mian intereson. Bedaŭrinde ĝis nun mia malverkemo restis kaj ne ŝajnas saĝa ideo al mi, premi min mem al tiu laboro. Plej bone mi ĉiam verkis, kiam mi volis tion. Do mi atendu, ĝis kiam revenos la recenzemo…

Rigardo reen – la 3a de majo 2004

La centkvardekkvara enskribo antaŭ unu jaro – listo de aktivaĵoj.

Sa?a viro iam skribis, ke amo estas nur antikva instinkto

La pasinta semajnfino estis vere eventoplena. Krom la jam menciita festo sabate vespere mi pasigis ĝin jene:

Vendrede mi post la laboro unue iris sporti. Temis pri aldona Ju-Jutsu-leciono. Estas tre malkutime, ke mi trifoje faras sporton. Sed mi daŭrigu tiel. Krom la korpa ekzerco, mi ĉiam renkontas belajn virinojn. Ĉifoje mi eĉ parolis iomete kun unu, kio ne ĉiam eblas dum trejnado. Krome mi kiel informadikisto estas alkutimita al tio, ke virinoj forturnas sin, tuj post kiam mi diris mian studofakon. (Tio ne estas troigo! Mi ne kulpas pri tiu realo.)

Vespere mi kun du el la belulinoj de mia hejmvilaĝo rigardis “Mädchen, Mädchen” kaj “Mädchen, Mädchen 2“. Ni jam delonge volis fari tion komune kaj dum tiu tago spontanee decidis realigi tion finfine. Iĝis tre agrabla vespero.

Dimanĉe mi post bona matentagmanĝo veturis reen al Münster. Alveninte tien, mi konstatis ke la sekva trajno al Nordwalde veturos nur post duona horo… kaj la sekva buso eĉ nur post unu horo. Sed post kvin minutoj venus buso, per kiu mi almenaŭ povus veturi ĝis Altenberge (la plej proksima vilaĝo de Nordwalde, kaj la ĉiama rivalo… same kiel Springfield kaj Shelbyville ĉe “The Simpsons“). Ĉar estis ege varma sunotago (la veteranonco diris ion pri 27 gradoj!), mi decidis promeni la lastajn 5 kilometrojn tra la bela pejzaĝo. Tiom ofte mi devas hasti – kial do ne uzi mian liberan tempon por tio?

Pro la varmega vetero mi ŝvitis, sed malta biero, duŝo kaj freŝaj vestaĵoj ja atendis min hejme. Tiel mi pretis vespere ankoraŭ iri al festo de amikoj.

Ili jam la pasintan vesperon dancis “en la majon” (tradicia festo en Germanio antaŭ la 1a de majo) kaj dimanĉe promenis (same tradicio en Germanio dum la 1a de majo). Iel mi ĝojis, ke mi maltrafis tiujn programerojn, ĉar la aliaj rakontis al mi, ke dum la publika festo okazis bataloj kaj la promenado dum horoj en la plena tagmeza suno (male kiel mia posttagmeza promeno) iĝis serĉado de unu ombra loko post la alia.

Kelkaj el la amikoj jam estis foririntaj, sed aliaj ankoraŭ ĉeestis kaj ĝojis pri mia surpriza alveno. Mi manĝis du rostitajn kolbasojn, trinkis malvarmegan bieron… kaj DĴumis!

Nur unu vesperon antaŭe, mi estis dirinta al mia bona amiko Holger, ke mankas al mi la DĴumado. Nun mi tuj kontentigis mian deziron, uzante la KDjn de Urmel. Li havas bonan memkompilitan KDaron kun rok- kaj popmuziko.

Poste mi ludis kaj babilis kun kelkaj aliaj. Unu de la belulinoj denove impresis min. Ŝi ne nur estas amikema, sed ankaŭ inteligenta. Rimarkinde, kiom bonhumura mi estis kaj kiom facilis bone rilati kun aliaj personoj. Nuntempe tio tute ne estas memkomprenebla por mi.

Kiam mi finfine venis hejmen, mi antaŭ la pordo malkovris erinacon. Ĝi unue estis iom timema, sed poste ne lasis ĝeni sin de mi kaj trinkis akvon el subpelveto de plantopoto tuj apud la pordo. Ial tiuj etaj spertoj kun la naturo tre gajigas min. Evidente mi estas pli ol akvo kaj karbono, scio kaj racio.

Resumo de la semajnfino: Mi povas ĝui la vivon en multaj manieroj. Nur gravas koncentriĝi pri la momento kaj ne pensi pri iuj abstrakta estonteco kaj “grandaj ŝanĝoj”, kiuj iel ajn ne okazos.

Rigardo reen – la 2a de majo 2004

La centkvardektria enskribo antaŭ unu jaro – la 1a de majo, Schandmaul, Subway to Sally, In Extremo, IJF-fotoj.

Ni estos kiel oro

Sabate mia bona amiko Holger festis sian naskiĝtagon. Krom la agrabla revido, babilado kaj ŝercado, mi aŭskultis plurajn aktualajn kantoj. Ekde kiam mi ne plu aŭskultas la radion kaj la muziktelevidon, mi apenaŭ havas ŝancon, ekkoni la novan amase ludatan muzikon. Refoje praviĝis malnova leciono, kiun Holger instruis al mi: Oni ne bezonas timi aŭ eviti la amasan muzikguston. Oni simple aŭskultu, kion oni ŝatas. Mi estas tre dankema pri tiaj direkto-korektoj, kiun miaj bonaj amikoj foje donas al mi. Sen tio mia vivo certe estus pli malriĉa.

Mi ankaŭ iom daŭrigis la lecionon por mi mem: Mi ne riskas, iĝi tro superfaca aŭ amasgustema homo. Ĝuste ĉar mi havas mian propran guston, ĉar mi spertis en la pasinteco, kiom malbona la amasa gusto ofte estas, mi certe ne mallernos tion; tial mi povas senprobleme elprovi amase ludatan muzikon kaj ne bezonas timi, “droni” en la amaso, nur ĉar mi foje ŝatas tre amaskompatiblan muzikon.

Unu kanto, kiu tre plaĉis al mi dum tiu vespero, estas “Gold” de Klee. Temas pri la dua disketo el la dua albumo de tiu grupo; jam la unua disketo “2 Fragen” ravis min. Sr-o Shhhh en sia recenzo sufiĉe negative opinias pri la dua Klee-albumo. Sed li ĝenerale pli malŝatas amaskompatiblan muzikon ol mi, dum ekzemple al lia propra muziko laŭ mi ĝuste mankas iom pli da facile memorigeblaj melodioj kaj tekstoj. Krome li rekte diras, ke li ne komplete malŝatas Klee; ili ja taŭgas, sed laŭ li la dua albumo nur estas meze bona. Nu, ĉiel ajn tiu Klee-kanto “Gold” ŝajnas al mi ĝuste la muziko, kiun mi nun bezonas: Iom revanta, iom esperiga kaj bona mikso inter elektronika pop- kaj gitara rokmuziko.

Rigardo reen – la 1a de majo 2004

La centkvardekdua enskribo antaŭ unu jaro – “danco en la majon”, 3sat-elsendo, pligrandiĝo de la EU.