Vestita nigre, neniu turni?o reen

Antaŭ unu semajno mi partoprenis surlokretan feston. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi faris tion – nekutime por informadikulo, kiu jam finis la universitaton. Ĉeestis preskaŭ du dek personoj, preskaŭ ĉiuj kolegoj de mi. Ni ludis unue strategian ludon, ĉe kiu mi ambaŭfoje tuj malvenkis, ĉar mi simple ne konis la ludon kaj sen kono de la detaloj oni ne havas ŝancon. Sekvis la stereotipa pafado-ludo, kiun mi same ne konis, sed ĉe kiu mi multe pli bone sukcesis – ja ne necesas multa sperto por mortpafi aliajn. La strategia elemento, nome la misio, kiun la du flankoj havis, preskaŭ tute ne gravis, ĉar por pli fajna (kaj interesa) preparado simple mankis la tempo. Je la fino mi partoprenis en aŭtokonkursa ludo (fakte temis pri ludilaŭtoj; la antaŭan aŭtoludon mi maltrafis), kie mi ne estis la plej malbona, sed ĉiam ĉe la plej malantaŭaj rangoj. Evidente mi nek kapablas nek pretas komputilludi kun aliaj, se por tio mi bezonas aŭ longegan antaŭpreparadon kaj lernadon aŭ bonegan stirtalenton. Kvankam nur unu el la tri ludoj vere distris min (kaj ĝuste la plej primitiva – sed mi ja donis bonan kialon, kial), la ĝenerala sperto estis tre interesa. El mia tempo en Paderborn mi scias, kiel bona komuna komputilludado aspektas – eble tial miaj mezuroj estas tiom altaj.

Sabate mi kun kelkaj kolegoj rigardis la kompletan unuan “Stelaj militoj”-trilogion. La unuajn du filmojn ni spektis DVDe, por la tria ni vizitis la kinejon (jes, estas tute nekutima por mi, fari tion pli ol unu fojon). Indis rigardi la tri filmojn kune, tio donis al mi tute alian impreson pri la rakonto.

Precipe menciindaj restas la paraleloj al la Germana historio: En pli kaj pli disfalanta respubliko, iu nefidinda politikisto iĝas kancliero, poste akiras pli multan povon tra “esceptaj leĝoj” kaj je la fino transformas la (fakte ne plu ekzistantan) demokration al imperio. Tiun okulfrapan similecon mi la unuan fojon konstatis en 1993, tralegante la manlibron de la komputila ludo X-Wing (poste mi akiris B-Wing kaj X-Wing (KD-Roma eldono)). Eĉ se tiu ludo kaj ĝiaj aldonoj enhavis plurajn gravajn mankojn, ĝi tamen restas en mia memoro – ankaŭ pro tiu manlibro.

La dua menciinda elemento de la filmo estas la muziko: La temo de la imperiestro, unue uzita en la sesa parto (kiu tamen, laŭ la dato de estiĝo, estas la tria filmo – kia konfuzo!) reaperis en la nova trilogio kaj multe pli kreas malluman etoson ol multaj specialefektoj kaj ciferecaj armeoj. Origine mi ne ŝatis ĝin, sed en la pli novaj filmoj ĝi estas bonege kaj fajne enmetita. Mi legis en libro pri la origina trilogio, ke la muziko de John Williams estis la nura elemento de la unua filmo, kiu supertrafis la atendojn de reĝisoro (kaj kreinto) George Lucas. Nu, mi ne miras pri tio.

Kiel mi faris jam dum la du antaŭaj jaroj, mi paŭzos en junio. Ĉu mi denove taglibrumos la 1an de julio, mi ne scias. Tempo donos la respondon.

2 thoughts on “Vestita nigre, neniu turni?o reen

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *