Realeco estas io, super kio vi levi?as

Pasintan nokton mi havis interesan sonĝon:

Mi troviĝis en subtera tramhaltejo en granda, al mi iel konata urbo (ĉu Kolonjo?). Iu tramo estis haltanta la tutan tempon. Unue mi ne vidis aliajn homojn. Sed subite aperis Steve Hogarth, la kantisto de Marillion. Eksonis la muziko de “Rich”, Marillion-kanto, kiun mi tre ŝatas – tamen ne estis la sama sono kiel de la marillion.com-albumo, sed nova versio – alia klavaro, kiel mi opiniis en la sonĝo. La muziko ŝajnis al mi esti rekte ludata, kvankam mi ne vidis la muzikistojn. Kiam la unua strofo komenciĝis, mi tuj kunkantis – kaj ankaŭ Steve Hogarth kantis! Nun mi ekvidis mian bonan amikon Holger, kiu faris ege entuziasman vizaĝon kiel dum pasintaj tempoj. Li tre ĝuis la situacion kaj la muzikon, kvankam li ne tre ŝatas “Rich”, eĉ se li estas pli granda Marillion-ŝatanto ol mi. Fakte li ĝojis pri tio, ke mi estis gaja. Tio siavice kreis fortan senton de feliĉeco kaj profundan kontentecon en mi.

Kompreneble ne estas la unua muziko sonĝo, kiun mi havis, sed sendube la plej impresa ekde longa tempo, ĉar mi memoras ĝin. Mi havas vagan ideon pri tio, kiel la diversaj elementoj (kiuj ja bone harmonias unu al la alia – Holger venas el Kolonjo) kreiĝis en mia kapo. Ofte lastatempaj okazaĵoj aŭ pensoj reaperas en alia formo en la sonĝoj. Ankaŭ pri la signifo de la sonĝo mi havas teorion, sed mi ne publikigas ĝin ĉi tie. Estas privata, persona afero.

3 thoughts on “Realeco estas io, super kio vi levi?as

  1. elgrande

    “Anka? pri la signifo de la son?o mi havas teorion, sed mi ne publikigas ?in ?i tie. Estas privata, persona afero.”

    Chu vi do supozas, ke songhoj havas plian/diferencan “signifon” ol tio, ke aperas en ili tiuj aferoj, pri kiuj oni sin dum la tago okupas?

    La paraleloj inter tio, kio okazas en miaj songhoj, kaj tio, kio okazas en mia reala vivo – ech se nur en miaj pensoj, preskau chiam shajnas al mi tiel okulfrapaj, ke mi trovus absurde serchi plian signifon.

  2. Sennoma

    muzikaj songxoj

    Mi iam songxis pri Doc Watson, stelulo en mia muzika mondo. Kiel vi eble scias li estas blinda. En mia songxo li elvenis koncertejon kaj kuris cxirkaux la parkejo kvazaux plene vidkapabla, postkurante min! Iujn songxojn oni neniam forgesas.

    Ken

  3. Resonado: Mi son?is pri ar?ento, mi son?is pri oro « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *