Estas mia vivo, ne forgesu tion

Mi konfesas, ke mi foje estas maldankema homo. Kelkaj gravaj partoj de mia vivo subite heliĝas, sed mia malbonhumuro restas aŭ revenas, ĉar mi daŭre pensas pri la pasinteco. Aliflanke mi per tio praktikas mian (nur per multa batalado akiritan) rajton, esti malbonhumura. Konscii pri tio aŭtomate kaŭzas rideton en mia vizaĝo.

La relative longan taglibran paŭzon denove ne kreis la fakto, ke nenio okazis en mia vivo. Tute male, ke mi spertis multajn belajn aferojn sen longa paŭzo.

Antaŭpasintan merkredon mia Ju-Jutsu-grupo post la trejnado iris al trinkejo. Nur iom pli ol la duono kunvenis, sed iĝis agrabla rondo. La aliaj, krom la trejnisto ĉiuj studentoj kaj pli junaj ol mi, miris pri mia aĝo, kiun ili ne atendis laŭ mia aspekto. Mi ĉiam ĝojas, kiam mi povas surprizi kaj impresi homojn – eĉ se temas ne pri miaj agoj, sed pri mia persono mem. Ĉiel ni bone interbabilis kaj mi ĝojus, denove fari ion kun tiaj simpatiaj, ŝajne nesuperfacaj homoj.

Vendrede mi vizitis la diskotekon en la urbo de mia iama gimnazio. Instigis tion pluraj el la belulinoj kaj la ideo montriĝis bona. La DĴ ne faris tiom bonan muzikelekton kiel la pasintan fojon, sed tamen i.a. havis bonan fazon kun rokenrola muziko (ne hazarde – “Jailhouse Rock” estas la tema kanto de la ĉijaraj finekzamenantoj). Mi tre bone amuziĝis kaj ĝuis la dancadon. Ĝuste kiam eksonis tre malbona teknomuziko, mi ĉiukaze volis hejmen.

Sabate mi veturis kun mia fratino al renkontiĝo de la rolluda rondo, kies interesecon mi jam konstatis en aprilo. En amika rondo ni manĝis multege (pli ol la origine intencitajn rostaĵojn), ŝerceme babilis kaj je la fino spektis la filmon “Diable“. Ĝin mi jam volis rigardis ekde longe, ĉar la temo interesis min. La komedio vere distris min; krome mi denove konstatis, ke Liz Hurley estas bela aktorino.

Dimanĉe mi iris kinejen kun amiko. La filmo “regno de ĉielo” certe ne estas majstra verko kiel la “Mastro de la ringoj”-trilogio, sed tamen konvinkas min. La DVD-versio espereble enhavos la horon, kiun oni fortranĉis el la kineja versio. Pri la enhavo mi diru: Mi tre ŝatis, ke la bataloj ne plaĉas, dum la cetera rakonto interesas, kaj ke ĉe anoj de ĉiuj religioj troviĝas inteligentuloj. La reala figuro Saladin cetere ankaŭ aperas en “Nathan la saĝulo“, grava verko el la germana raciisma epoko, kiu same pritraktas la temon de religia toleremo, montrante judojn, kristanojn kaj islamanojn en Jerusalemo dum la krucaj militiroj.

El ĉiuj tiuj aktivecoj mi lernis, ke mi ne bezonas timi spontaneecon. Krome mi estas sociema homo, eĉ se antaŭjuĝoj pri mia studofako diras ion alian.

Post dumonata paŭzo reaktivas Ulrich Stock ĉe “Die Zeit”. Lian muzikan taglibron mi ne tre ŝatas, sed la revena enskribo kaptis mian intereson. Li skribas pri etaj muzikvendejoj, en kiuj la muzikemulo trovas novajn albumojn ekster la amasgusto, kiun predikas la muzikindustrio, radio kaj la televido. Mi sekvu la bonan ekzemplon kaj menciu la nomojn de la malgrandaj muzikvendejoj, kiujn mi en Münster de tempo al tempo vizitas:

Jen kelkaj ekzemploj por albumoj, kiujn mi tie aĉetis:
2003: Depeche Mode: 1986-1998
2004: Moby: Play
2005: No Doubt: The singles 1992-2003

Certe tiuj kompaktdiskoj apartenas al la amaskompatibla muziko. Sed la du muzikvendejoj ebligis al mi, malkovri tiujn albumojn por mia persona gusto. Tio estas la decida detalo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *