?u iu a?skultos mian rakonton…?

Wieder einmal ist die Zeit gekommen für meinen alljährlichen Eintrag auf Deutsch. Diesmal gebe ich zusätzlich eine Esperanto-Übersetzung direkt dazu (was Birke und Bertilo können, kann ich schon lange!), schreibe also in meinen beiden Muttersprachen.

Denove venis la tempo por mia ĉiujara enskribo en la germana. Ĉifoje mi krome rekte aldonas Esperanto-tradukon (kion Birke kaj Bertilo povas, tion mi certe ankaŭ kapablas!), do skribas en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj.

Den Grund dafür kann ich direkt verraten: Der Comic “Wir können ja Freunde bleiben”, welchen ich vor zwei Jahren vorgestellt habe, ist inzwischen auf Französisch, Spanisch und Englisch erhältlich. Daher gibt es eine realistische Chance, daß dies auch mit dem neuen Werk “Die Band” geschehen wird. Damit ist die heutige Rezension nicht nur für Deutschsprachige interessant.

La kialon por tio mi rekte malkaŝu: La germanlingva komikso “Ni ja povas resti amikoj”, kiun mi prezentis antaŭ du jaroj, estas intertempe havebla en la franca, hispana kaj angla. Pro tio ekzistas realisma ŝanco, ke tio ankaŭ okazos al la nova verko “La bando”. Tial la hodiaŭa recenzo estas ne nur por germanlingvaj personoj interesa.

Ni ja povas resti amikoj
Übersetzungsbeispiel aus “Wir können ja Freunde bleiben”
tradukekzemplo el “Wir können ja Freunde bleiben”

Nachdem das Thema “Mädels” bereits im letzten Band ausführlich behandelt wurde, steht diesmal die Musik im Vordergrund. Allerdings macht der junge Held natürlich nur deswegen bei diversen Musikgruppen mit, um das andere Geschlecht zu beeindrucken. Doch lange bevor man das ursprüngliche Ziel erreicht, tauchen die üblichen Musikerprobleme auf. Endloses Proben, Blasen an den Fingern vom vielen Üben, unmotivierte Bandmitglieder, ständige personelle Veränderungen, schlecht abgemischte Konzerte und ein wenig tanzfreudiges Publikum bestimmen den Alltag.

Post kiam la temo “knabinoj” jam estis pritraktita detale en la pasinta volumo, ĉifoje la muziko rolas kiel ĉefa intereso. Tamen kompreneble la juna heroo nur partoprenas en diversaj muzikgrupoj por impresi la alian sekson. Sed longe antaŭ ol oni atingas la originan celon, la kutimaj problemoj de muzikistoj aperas. Senfina provludado, vezikoj ĉe la fingroj pro la multa ekzercado, malentuziasmaj bandanoj, oftaj ŝanĝoj en la konsisto de la grupo, malbone miksitaj koncertoj kaj apenaŭ dancema publiko regas la ĉiutagon.

Die Band (Titelbild)

Die Musikgruppe verbringt viel Zeit mit Diskussionen um den Ablauf eines Stückes und der Liederreihenfolge beim Konzert; die verschiedenen Sängerinnen lassen die männlichen Bandmitglieder reichlich blaß aussehen Auch wenn fast jeder, der Stücke schreibt, für ein Jahr in den USA war, kommen den anderen die englischen Texte doch etwas seltsam vor – ob da jemand sein Sprachniveau überschätzt hat?

La muzikgrupo pasigas multan tempon per diskutoj pri la strukturo de muzikpeco kaj la kantovicordo dum koncerto; la diversaj kantistinoj prenas la publikan atenton for de la viraj bandomembroj. Kvankam preskaŭ ĉiu, kiu verkas muzikpecojn, estis dum unu jaro en Usono, al la aliaj la anglalingvaj tekstoj ŝajnas sufiĉe strange – ĉu eble iu supertaksis sian lingvonivelon?

Der Zeichner Markus Witzel hat viele Situationen eingebaut, die Hobbymusiker wiedererkennen werden – von der Fachsimpelei über Musikinstrumente über das Posen vor dem Spiegel bis zur Verzeiflung des Gitarrenanfängers, wenn beim Üben ein Barrée-Akkord auftaucht. Höhepunkt ist der Auftritt aus der Sicht eines Musikers. Man sieht nicht die Zuschauer, sondern die Hände und Füße des Protagonisten, und bekommt seine Unsicherheit mit. Was bei den Profis so toll und locker aussieht, entpuppt sich als Streß ohne viele Glückserlebnisse.

La desegnisto Markus Witzel enmetis multajn situaciojn, kiujn muzikemuloj rekonos – de la detalaj fakdiskutoj pri muzikiloj tra la pozado antaŭ la spegulo ĝis la senesperiĝo de la gitarluda komencanto, kiam dum la ekzercado aperas tutfreta akordo. Kulmino estas la koncerto el la vidpunkto de muzikisto. Oni ne vidas la spektantojn, sed la manojn kaj piedojn de la protagonisto, kaj perceptas ties malcertecon. Kio aspektas tre brile kaj senpene ĉe la profesiuloj, reale montriĝas esti streĉo sen multaj spertoj de feliĉeco.

Statt verschiedenen Episoden mit einer Rahmenhandlung wie im ersten Band geschieht diesmal praktisch alles in einem Durchlauf. Dafür kann der aufmerksame Leser zahlreiche Feinheiten entdecken, etwa Beatles-Zeichnungen und -Fotos im Hintergrund oder Nacktbilder im Probenraum der Metalband!

Anstataŭ diversaj epizodoj kun kadra rakonto kiel en la unua volumo, ĉifoje kvazaŭ ĉio okazas en unu sinsekvo. Rekompense la atenta leganto povas malkovri multajn fajnaĵojn, ekzemple Beatles-desegnojn kaj -fotojn en la malantaŭo kaj nudbildojn en la provluda ĉambro de la metala rokgrupo!

Musikalisch ist auch dieser Comic einwandfrei – der Protagonist hört gerne Beatles und “Nevermind” von Nirvana; wie schon im Vorgänger will es auch hier nie mit den Mädels klappen. Gerade weil die Hauptfigur kein strahlender Held ist, der sich von Erfolg zu Erfolg hangelt, sondern sich mit der öden Realität auseinandersetzen muß, wirkt sie sympathisch. Der Comic ist übrigens wieder autobiographisch – die Bands gab’s echt!

Muzike ankaŭ ĉi tiu komikso estas neriproĉebla – la protagonisto ŝatas aŭskulti Beatles kaj “Nevermind” de Nirvana; same kiel en la antaŭa verko ankaŭ ĉifoje simple ne venas sukceso ĉe la knabinoj. Ĝuste ĉar la ĉefa karaktero ne estas brila heroo, kiu iras de sukceso al sukceso, sed male devas alfronti la tristan realon, li iĝas simpatia. La komikso cetere estas denove aŭtobiografia – la bando vere ekzistis!

Thematisch wird “Die Band” wohl weniger Menschen ansprechen als “Wir können ja Freunde bleiben” – das Thema “Musikmachen” ist weniger universell als “unglückliche Liebe”. Mir persönlich hat Mawil jedoch erneut aus dem Herzen gesprochen, schließlich habe ich ebenfalls in einer Hobbyband gespielt und Musik zählt nach wie vor zu meinen größten Interessen. Was tröstet besser bei Liebeskummer oder Einsamkeit als Musik?

Teme “La bando” interesos malpli multajn homojn ol “Ni ja povas resti amikoj” – la temo “muzikado” estas malpli universala ol “malfeliĉa amo”. Sed por mi persone Mawil denove rakontis koraferojn, ĉar mi mem same ludis en hobia muzikgrupo kaj muziko daŭre troviĝas inter miaj plej grandaj interesoj. Kio pli bone konsolas dum amsufero aŭ soleco ol muziko?

realeco… …kaj komikso
Die Band beim Konzert Der Held im Musikladen
Ein Foto von Tine Melk beim Konzert
foto de Tine Melk dum koncerto
Sooo viele Gitarren – doch welche ist die richtige?
Tiom multaj gitaroj – sed kiu estas la ĝusta?
www.mawilcomix.de (de, en, fr, es)

13 thoughts on “?u iu a?skultos mian rakonton…?

  1. D? Kunar

    Traduko el “de” trans “fr” al “eo”

    Prefere mi traduku el la germanlingva originalo. La vortumado origine estis iom alia. Nepre vizitu la franclingvan version de la Mawil-TTT-ejo. Tie legeblas nuntempe parto de la komikso en la franca (“On peut toujours rester amis”; eldonita de “6 pieds sous terre”). Krome haveblas pliaj informoj. Se mi bone komprenis, Mawil en junio venos al Francio:

    “mawil dedicacera au festival f.i.r.n. à frontignan le 3 à 5 juin au stand de 6 pieds sous terre”

  2. Sennoma

    Mia provo por prezenti muzikon de aliaj partoj de la mondo

    Kara DJ Kunar mi estas Iranano kaj en mia blogo cxe http://becxjo.blogspot.com/ skribas pri cxiuj ajnaj aferoj sed en unu el miaj blogajxoj mi provis prezenti kantistino el Irano. Cxu vin interesos gxi?

  3. bertilow

    ?u el mia taglibro?

    Dankon, ke vi atentigis pri tiuj bildstria?oj! Ili ?ajnas legindaj. Mi forte suspektas, ke la enhavo de “La Bando” estas ?telita el miaj perditaj taglibroj de la jaroj 1970 – 1995. 🙂

  4. Sennoma

    Germana?oj

  5. Denove venis la tempo por mia ?iujara enskribo en la germana. ?ifoje mi krome rekte aldonas Esperanto-tradukon (kion Birke kaj Bertilo povas, tion mi certe anka? kapablas!), do skribas en amba? miaj gepatraj lingvoj.
  6. Tamen Birke kaj Bertilo sukcesas ka?i la germana?ojn ?e E-planedo. Por tion anka? fari vi devas aldoni class=”de” apud tiuj lang=”de”. 🙂

  7. D? Kunar

    la ekssekreta vivo de Bertilo W.

    Mi havis la saman impreson, sed pri la unua komikso – krom ke mi neniam taglibrumis pri koraferoj. Tiuj situacioj ŝajne estas tiom tipaj, ke oni facile rekonas ilin. Bone, ke ekzistas tiaj komiksoj!

  8. D? Kunar

    filtrado

    Pli taŭga filtrado tamen estus alimaniera: Mi ja indikis la lingvon ĉe ĉiu unuopa alineo (“p”). Sufiĉus transpreni nur tiujn ĉe e-planedo, ĉe kiuj estas indikita Esperanto kiel lingvo. Ĝuste por tia uzo oni kreis la eblon en XHTML indiki la lingvon.

    Tia filtro tamen ne aŭtomate forigu ĉion, kio estas skribita en alia lingvo. Se mi en Esperanto diskutas diferencojn inter aliaj lingvoj kaj ĉe ĉiu alilingva vorto indikus la lingvon, tiam la filtro kripligus la tekston. Ekzemplo:

    La germana vorto “schön” ne estas samsignifa al la itala “bello/a”. En la angla ekzistas pluraj esprimoj por “bela”, ekzemple “beautiful” kaj “handsome”.

    Kompreneble oni ne volas forigi la fremdlingvajn vortojn el tiu teksto. Sed ĉe kompletaj alineoj la filtro bone funkcius.

  9. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

  10. Resonado: Ali?u al la celebrado | La vivo de Kunar

  11. Resonado: Donu al mi almena? unu ?ancon | La vivo de Kunar

  12. Resonado: En Mordor neniu povas vidi la ?ielon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *