Kio estas tio, kion vi vidas?

Intertempe iĝis eta tradicio, ke mi dufoje jare skribas en mia taglibro pri taglibroj. Tiel mi provas kontentigi la deziron, fari tion, sed samtempe atente zorgi pri tio, ke tiu memspegulado ne okazu tro ofte.

Interesa oferto, kiun mi malkovris tra komento en alia taglibro, estas taglibra superrigardo kun la nomo “e-planedo“, verko de Luís Oliveira. Temas pri aŭtomate kreita paĝo kun la lastaj enskriboj de pluraj esperantlingvaj rettaglibroj. Miaj atentoj okuloj vidis kelkajn detalojn, kiujn eblas plibonigi. Mi jam komunikis ilin al la aŭtoro.

Kial mi ĝis nun ne uzas la vorton “blogo”? Mi opinias, ke al Esperantujo ankoraŭ mankas kelkaj aferoj:

  • Esperanto-parolantoj ekkonu kaj ekuzu la teknikon, kiu intertempe ekzistas speciale por interretaj taglibroj. Pluraj homoj atentigis min pri www.bloglines.com, per kiu eblas krei superrigardon pri taglibraj el diversaj fontoj, pri kiu mi longe revis.
  • Posedantoj de retaj taglibroj praktiku (pli ofte) ligadon. Ĝuste el tio konsistas la grava forto de la interreto. Grava tekniko estas “spuro reen” (“trackback” en la angla). Se iu verkas enskribon kaj alia enskribo (eble sed ne necese de alia persono) enhavas ligon al ĝi, tiam sub la origina enskribo (foje inter la komentoj) aperas mencio de la nova enskribo (foje kun diversaj aldonaj informoj). Plej ofte “spuroj reen” estas kreitaj aŭtomate. Du fontoj, tra kiuj mi lernis tion:
    1. “Spuro reen” – kio estas tio? (en la germana)
    2. Kiel meti “spuron reen” permane? (ekzemple se oni havas LJ-konton, kiu ne faras tion aŭtomate)
  • Legantoj de retaj taglibroj skribu (pli ofte) komentojn. Alia grava eco de la interreto estas, ke homoj reagas kaj ne nur konsumas. Se en Esperantujo la homoj averaĝe pli emas komuniki kun la resto de la mondo, tiam tio montriĝu.

Homoj subtaksas, kion povas kaŭzi komentoj. Jam eta trifraza rimarko en la taglibro de Bertilo kaj Birke gvidis al la sekva malkaŝo de Bertilo:

Vi pravas, ke aikido estas menciita en “Kafo kaj te’”. La persono, pri kiu temas tiu kanto (gimnazia samklasano de mi kaj Mikke), kuniris kun mi, kiam mi unafoje provis aikidon. Li same ekentuziasmis kiel mi, tuj membriĝis, kaj aĉetis trejnovestaĵojn, sed poste li eĉ ne unu fojon plu venis al la trejnado. Interalie pri tiu okazaĵo rakontas la kanto.

Mi ĝojas, ke “Tute ne gravas” denove aĉeteblas. Tre surpriza afero, kiun mi eksciis nur en via blogo. Entute la vendado de tiuj kasedoj ruliĝas – laŭ mia scio – tute sen kontakto kun la membroj de Amplifiki ekde tiu momento, kiam ni transdonis la bendon kaj kajeron al LFKOOP. Pri nenio oni iam ajn informis nin. Ni eĉ ne scias, kiom da kasedoj estas venditaj. (Krome la titolo vere estu “Tute ne gravas”. LFKOOP tion misigis al “Tute negravas” pro nekonataj kialoj.)

Cetere, en via blogo vi miscitis el “Domo en Bonn” la linion “Oberkassel, Cecilia strat’”. Tio estu “Oberkassel, Sicilia strat’”, kvankam la efektiva strato ne nomiĝis tiel (krom se mia maljuna cerbo intermiksis la aferojn, kaj vere estis inverse…). La kialo de tio troviĝas “simple” en la oblikvaj mensoj de mi kaj Mikke.

Bertilo do ne nur finfine klarigas la strangan diferencon inter la kantata kaj reala adreso de la iama GEJ-oficejo kaj la misteran mankantan spacosignon ĉe “Tute negravas” – li ankaŭ zorgas pri la necesa muzika enhavo de tiu ĉi enskribo! Se mi ankoraŭ kolektas 199 pliajn tiajn respondojn, mi povos verki skandalbiografion pri la Esperanto-muziksceno, kiu garantios al mi multajn belajn virinojn kaj tantiemojn ĝis la vivofino.

Lastatempe pluraj amikoj el Nordwalde ekis taglibron:
Mike Hegekötter (“DĴ Arafat”)
Katharina Brodesser (“Kadda”)
Judit Westhues (“Teilani”)

Mi rimarkis, ke ne tre helpas, antaŭe prepari enskribojn. Mi tiam skribas tro multe. Tiun ĉi tekston mi jam draste mallongigis!

4 thoughts on “Kio estas tio, kion vi vidas?

  1. elgrande

    Malpli estas foje pli

    “Posedantoj de retaj taglibroj praktiku (pli ofte) ligadon.”

    Principe prave. Foje tamen mi sentas ligilfluson en via taglibro:
    Foje vi donas ligilojn por montri aldonajn informfontojn, kiuj ech ne chiam vere rilatas al la enhavo de via enskribo. Alifoje mi havas la impreson, ke vi uzas ligitajn paghojn kiel bazon por via enskribo kaj ke vi do atendas, ke la enhavo de la ligita teksto jam estas konata.

    Ne chiam estas al mi facile diveneble, kiun funkcion havas ligilo. Tial shajnas al mi, kvazau mi devas alklaki preskau chiujn donitajn ligilojn por ekscii, kiu vere gravas por kompreni la enhavon de enskribo. Eble vi povus tiun diferencon inter gravaj kaj malpli gravaj ligiloj pli klare montri. Ekzemple vi povus citi tion, al kio vi referencas, se temas nur pri malmultaj frazoj.

    Chi tio ne estas grava kritikpunkto kaj estas al mi kompreneble, se vi opinias alie. Mi nur volis sciigi vin chi-okaze.

  2. D? Kunar

    ligo-kvanto kaj -kvalito

    Nu, vasta uzo de ligoj estas normala por multaj retaj taglibroj. Kaj fakte ofte iu artikolo / paĝo / TTT-ejo servas kiel temo de enskribo. Do ne estas iu stranga konduto de mi, sed kutimo de multaj aliaj personoj. Taglibrojn multaj legantoj uzas por trovi interesajn paĝojn, tial mallonga mencio sen multa citado ne estas “kontraŭ la reguloj”. Kelkaj aŭtoroj tamen troigas, ekzemple kiam ili skribas frazon kiel “Tre interesan TTT-ejon vi trovos ĉi tie.” Tio ne estas bona stilo, ĉar oni tute ne ekscias, kio troviĝas malantaŭ la ligo.

    Indiki du ligo-nivelojn ŝajnas al mi apenaŭ realigebla. Se mi opinias, ke ligo estas kvazaŭ superflua, mi ne uzas ĝin. En ĉi tiu enskribo mi citis Bertilo Wennergren, kvankam mi kutime ne rekte citas. Eble mi estonte faru tion denove, se vere nur temas pri kelkaj frazoj. Sed plej ofte mi preferas, redoni la enhavon per miaj propraj vortoj – des pli, kiam mi devus traduki la citaĵon.

    Ĉu vi povas montri al mi ekzemplon, kie mi uzis ligojn ŝajne sen funkcio aŭ sen rilato al la enhavo de mia enskribo? Kompreneble mi volas, ke homoj alklaku ĉiujn ligojn – se la tuta enhavo de la enskribo interesas ilin.

    Vidu la kompletan malon de troa ligado en la Grizula Blogo. Ĉu tio vere estu la pinto de la evoluo? Tion mi alcelis per “Posedantoj de retaj taglibroj praktiku (pli ofte) ligadon.”

  3. elgrande

    Ligilumado

    “Tio ne estas bona stilo, ?ar oni tute ne ekscias, kio trovi?as malanta? la ligo.”

    Mi ne scias, chu mi ghis nun chiam uzis ligilojn bonstile. Mi atentos pri tio chi pli estonte.

    “?u vi povas montri al mi ekzemplon, kie mi uzis ligojn ?ajne sen funkcio a? sen rilato al la enhavo de mia enskribo?”

    Ekzemple vi ligis al la retpaghoj de urboj kiel Münster au Altenberge.

    Lau mi iom malkonsekvence en chi tiu enskribo vi klakigas onin por legi tri frazojn, dum vi samtempe citas sufiche pli longan komenton de Bertilo el la sama pagho.

    “?u tio vere estu la pinto de la evoluo?”

    Kiu ne referencas al retpaghoj, tiu ne bezonas ligi, chu?

  4. D? Kunar

    ideoj por ligoj

    La ligojn al la urboj mi faris, ĉar mi mem ŝatas tiajn ligojn, kiam homoj rakontas pri vilaĝoj tute nekonataj al mi. Tiel oni facile eltrovas, kie situas la urbeto, kiel ĝi aspektas ktp. Se oni krome volas substreki la rivalecon de du vilaĝoj kaj la du TTT-ejoj montras similajn fotojn, tiam la legantoj eble rimarkos la ironion de tio. (Foje mi ŝatas subtilan humuron.)

    El la citaĵo de Bertilo konsistas la muziva enhavo de la enskribo; tial ĝi estas gravega! La aliaj frazoj estas kompareble malgravaj; sed mi ŝatas indiki, kie mi trovis aferojn en la reto. (Tiel la legantoj ekscias, kion mi legas – ankaŭ tio povas esti interesa.) Mi reciproke ja same tre ŝatas, kiam homoj, kiuj mencias paĝojn de mi, rekte ligas al ili.

    La Grizula Blogo certe ne bezonas multajn ligojn. Sed Wouter Pilger ne vivas sur izolita insulo kaj ofte mencias almenaŭ raportojn el la televido kaj artikolojn el gazetoj. Se tiaj aferoj troveblas en la reto, tiam ligo al ili tre utilas por ekscii pli. Krome eta listo de la rettaglibroj, kiujn li legas, ne malhelpas, ĉu?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *