Monataj arkivoj: Aprilo 2005

?io lantas – ?u vivon vivas ni?

Wouter Pilger en sia Grizula Blogo regule skribas ion, kion mi ŝatus komenti. Bedaŭrinde ke li apenaŭ mencias reagojn de legantoj (kaj, laŭ mia memoro, ankaŭ ne respondis reagon mian antaŭ monatoj). Aliflanke mi senprobleme povas mem skribi mian opinion pri tiuj temoj ĉi tien, do jen:

La Esperanto-konreso en Boulogne-sur-Mer ja interesis kaj impresis min. Do ne ĝustas, kion Wouter Pilger supozis la 30an de marto. Ekde jaroj mi jam pensis, ke estus tre brile, aperi sur la oficiala partoprenantara foto de iu grava kongreso, precipe ĝuste tiu el la jubilea jaro 2005. Hejme mi havas grandegan foton de la Universala Kongreso en Bournemouth, Britio (1949). Ĉiam impresis kaj kortuŝis min rigardi tiun homamason en intertempe eksmodaj vestaĵoj, konsciante pri tio, ke ili parolis la saman lingvon kiel mi, kaj demandante min, kiun unuopan sorton ĉiu el ili havis (iom kiel en la filmo “Socio de la mortaj poetoj“).

La realo bedaŭrinde ne permesas al juna dungito kiel mi, libere vojaĝi al Esperanto-renkontiĝoj, kiam mi volas: Simple mankas tempo! Kaj ĉar ne eblas plani mian feriojn longe antaŭe, mi devas malfrue aliĝi kaj pagas pli altajn kotizojn ol aliaj – se entute restas lokoj; pri la jubilea kongreso mi aŭdis, ke jam monatojn antaŭe ne plu estis.

La temo, per kiu dum tagoj la amasmedioj terurigis senkulpulojn, estas la morto de papo Johano Paŭlo la 2a. Teorie ja estas bela, se ĝenerale ateisma socio interesiĝas pri okazaĵoj en la kristana mondo. Praktike ĵurnalistoj kaj intervjuitoj agis tute hipokrite, kiam ili daŭre asertis la “gravajn atingojn” kaj la “grandan influon” de la papo. Nur malmultan tempon antaŭe la ĝenerala opinio estis, ke “tiu maljunula viro” estas “tute senpova” kaj ke ĉiuj liaj diraĵoj havas “neniujn sekvojn” por la cetera mondo. Jen kiel aspektas la ateisma versio de hipokriteco!

En la sirupa etoso de la laŭdado-maratono bedaŭrinde preskaŭ tute malaperis modere kritikaj tonoj, kiuj ekzemple memorigis pri tio, ke la papo ja ravis kredantojn en la tria mondo kaj konservativulojn, sed seniluziigis modernulojn precipe en Eŭropo. Mi alte taksas lian pardonpetan turneon tra la mondo, dum kiu li konfesis erarojn, pekojn kaj krimojn faritajn en la pasinteco de la katolika eklezio. Interese, ke mi rilate al unu punkto eĉ defendas la papon, kvankam mi apartenas al la de li plejparte seniluziigitaj modernuloj: Malgraŭ ofte aŭdita kulpigo, la papo ne kulpas pri la kreskanta aro de aidoso-viktimoj en la tria mondo. Ni memoru:

La papo diris: “Uzo de kondomoj kaj seksumado inter homoj, kiuj ne estas geedza paro, estas malĝustaj!”
Multaj homoj sekvis la unuan malpermeson, sed ignoris la duan. Kial la papo kulpu, se tiuj homoj mortas pro aidoso?

Kompreneble la personoj konvinkitaj pri la papa respondeco prezentas kelkajn argumentojn. Sed mi ĝis nun ne aŭdis unu, kiun ne eblas forigi per la supra konciza prezentado de la faktoj.

Sufiĉe agrable estas la muzika novaĵo de hodiaŭ, trovita ĉe Spreeblick. Mi ege ŝatas finfine ne nur scii mem, sed ankaŭ legi aliloke, kiom ofte muzikistoj ŝtelas unu de la alia!

datumbazo pri reludversioj – www.coverinfo.de
listo de similecoj inter kantoj – http://www.stud.uni-karlsruhe.de/~udgk/plagi.php

Trovu la flugilojn de vento

La pasintan semajnfinon mi pasigis kun miaj gefratoj kaj mia bofrato ĉe renkontiĝo de Tir Thuatha. Temas pri grupo de rolludantoj, kies membroj kreas antikvan Keltan socion. La etoso tre memorigis Harald kaj min pri Esperanto-renkontiĝo. Homoj veturas longajn distancojn por kunveni kaj fari aferojn, kiuj al eksterulo ŝajnas strangaj. La ejo “Winterburg“, parto de iama kastelo, estas kvazaŭ pli luksa versio de la KISO-ejo.

Vendrede ni post la alveno vespermanĝis kaj kune ludis tablo- kaj kartludojn (Junta, Tichu).
Sabate post malfrua matenmanĝo ĉiu surmetis kostumon kaj je la 15a horo ekis la granda manĝado, kiu daŭris ĝis la 1a aŭ 2a matene. Estis planitaj ok (!) pladoj, sed ni sukcesis nur manĝi sep; la lastan fakte la sekvan tagmezon. Mi ne scias, kiam mi la pasintan fojon manĝis tiom bone kaj multe. La kuiristo majstre faris sian laboron. Eĉ mi, kiu ne ŝatas elprovi nekonatajn manĝojn, gustumis ĉion krom la fiŝosupon. Tian vivoĝojon mi certe ne plu havis dum jaroj.
Dimanĉe ni denove malfrue matenmanĝis kaj post bonega tagmanĝo forveturis.

Dum la semajnfino mi legis amuzan anglalingvan libron pri la Keltoj, babilis kaj ŝercis kun la aliaj, promenis, ĝuis la eksteran sunon… kaj verkis kantotekston kun mia fratino! La teksto sekvas la melodion de “Moskau” de Dschinghis Khan kaj rakontas pri la festado de la nova reĝo de unu el la fantaziaj Keltaj provincoj. Li fakte estis la kuiristo. La partoprenantoj tre ŝatis la rezulton kaj nian prezentadon.

Mi nun intencas pli profunde studi la landon de tiu rolluda grupo kaj denove partopreni tian renkontiĝon. Nur estis unu semajnfino, sed laŭ la bona tempo ŝajnis al mi kvazaŭ semajno!

Ni vivu eterne a? mortu provante

Johnny Haeusler, la verkanto de la sufiĉe fama www.spreeblick.com, finis sian karieron kiel muzikisto pro kvereloj kun sia diskeldonejo BMG. Post kiam lia grupo “Plan B” en 1994 dum pluraj monatoj surbendigis sian kvaran albumon, la ĉefo de la diskfirmao simple diris: “Ni ne publikigos ĝin. Ĝi ne estas vendebla”

Tiaj prijuĝoj ne estas raraj. Eĉ la famajn Beatles pluraj eldonejoj ne volis eldoni, ĉar oni ne kredis je komerca sukceso. Ofte kompreneble povas temi pri ĝusta pritakso. Tiam mi nur demandas min, se temas pri muzikistoj, kiuj jam havas kontrakton: Kial oni ne pli frue kontrolis la dumtempajn rezultojn de la surbendigado?

Multaj verkoj pro tio restos eterne neaŭskultitaj de pli granda publiko. Bedaŭrinde, ĉar kelkaj el ili ne meritas tiun sorton. Tiel la muzikindustrio mem mortigas muzikon, ĉar ĝi malbone traktas kaj malkuraĝigas artistojn. Certe tio estas legala (la surbendigoj laŭ la kontraktoj apartenas al la firmaoj, kaj ili povas fari kun siaj posedaĵoj, kion ili volas), sed ĉu bona? Mi forte dubas.

Sr-o Haeusler antaŭ kelkaj monatoj enretigis la nepublikitan albumon “Alphabet Soup“. Nun ĉiu povas mem decidi, ĉu la tiama ĉefo de BMG, Thomas Stein, ne faris grandan eraron. Por eviti tro multan retan trafikon, oni devas entajpi uzantonomon kaj sekurvorton por elŝuti la MP3-dosierojn. La uzantonomo estas la persona nomo de Johnny Haeusler, la sekurvorto estas dufoje la persona nomo de la gitaristo Hans (ĉio minuskle!).

ĝenerale plaĉas al mi la multaj stiloj de la albumo. Tro multaj grupoj sonas monotone. Ĝenas min aliflanke ke en pluraj kantoj la Germana akcento de la kantisto estas rimarkebla; tiu leĝera kaj iel plata kantado estas laŭ mi tipa por grupoj, kiuj kantas en la angla kiel fremda lingvo. Pri la (lingva kaj enhava) teksto-kvalito mi bedaŭrinde povas nenion diri, ĉar mi nur konas la temojn, ne la kompletajn kantotekstojn. Plan B laŭ la sono plej similas al “5000 Watts” (antaŭe: “5000 What?”) el Paderborn (grupo nur loke konata), kies kanton “I will love you better” mi malkovris en 1999 kaj tre ŝatas.

Plan B: Alphabet Soup (1994)

“Bubblegum Crisis” estas gitarpopmuziko spicita per gratado kaj efektoj kiel ĉe hiphopo. Ĝi enhavas japanlingvajn samplaĵojn kaj estas bona kanto por komenci albumon.
“Get Myself A Life” estas funka, ritma, sed iom plata, pala peco. Ĝi taŭgas kiel B-flanko de disketo.
“Icy” enhavas rokajn gitarojn, sed bedaŭrinde malmulte pli. Ĝi similas al multa “rokmuziko” en la muziktelevido kaj la radio. “Poppunko”, kiel mi nomas tiun tro malsovaĝan muzikon, estas perdita inter la stiloj, anstataŭ la bona mikso, kiun oni eble intencis.
Ĉe “Infobahn” temas pri elektronika muziko kun multaj samplitaj voĉoj kaj efektoj. Kvankam ja estas interesa ideo, tamen ne estas konvinka rezulto. Mankas strukturo, la tuto iĝis tro eksperimenta kaj la direkto/mesaĝo de la kanto restas malklara.
“Let’s Live Forever” estas ritma popmuziko kaj povus esti de Depeche Mode, se ludita ĉefe per sinteziloj. Ĝi enhavas la sendube plej bonan kantadon de la tuta albumo kaj estas bona kanto por la diskoteko. Sendube temas pri granda verko.
“Melt” komenciĝas kiel malrapida, akustika kanto; baso, drumo, klavaro poste ekas. Laŭ mi sonas kvazaŭ oni devigis rokgrupon ludi romantikan kanton – sen veraj emocioj malantaŭ ĉio.
“Now (With The Volume Cranked Up High)” parte konsistas el (simplaj) voĉaj kaj drumaj samplaĵoj kaj parte el (simple bona) malmola rokmuziko. Tiu miksaĵo faras entute iom strangan impreson – kial oni ne faris tutan rokan kanton el ĝi?
“Nowhere” enhavas fortan ritmon kaj rokajn gitarojn, sed samtempe estas malrapida kanto kun trankvila etoso. Tio laŭ mi nomiĝas “triphopo kun roka influo” – tre modernstila!
“Too Clever” estas hiphopo sen io vere brila en ĝi. Malplaĉas la malbona sono kaj la relative mallaŭta voĉo. La peco sonas kiel eksperimentado kun hiphopo de nehiphopaj muzikistoj.
“What Is (And What Will Be)” estas malrapida popmuziko aŭ denove triphopo (sed pli mola ĉifoje). Aparte menciindaj estas la bonaj samplaĵoj kaj klavaroj kiuj kontribuas al la tute moderna sono.
La albumo finiĝas per “Telecom Communication Cripples (Acoustic Version)”, malrapida, trankvila, iom melankolia peco. La belan pianon en la malantaŭo mi ŝatas; sed temas pri mallaŭta surbendigo kun iom malbona sono, bruetoj kaj subita fino. La kanto povus esti multe pli brila en pli bona kvalito.