Mi ?atus esti sub la mar’

Foje mi legas pri distingo inter homoj, kiuj preferas “The Beatles”, kaj homoj, kiuj preferas “The Rolling Stones”. Foje okazas distingo inter la “Elvis”- kaj la “Beatles”-tipo de homo (ekzemple en “Pulp Fiction“). Mi persone ne pensas, ke temas pri du veraj maloj, ĉar “I wanna be your man”, disketo de la Rolling Stones, estas verko de la Beatles; krome la Beatles kune muzikis kun Elvis Presley. Tamen mi sendube pli inklinas al “The Beatles” ol al Elvis “la reĝo de rokenrolo” Presley aŭ “The Rolling Stones”.

Ke “The Beatles” ĉiam estis pli proksimaj al mi, havas simplan kialon: Ilia muziko akompanas min ekde mia infanaĝo tra mia vivo. Kiam mi ankoraŭ frekventis la infanĝardenon, mi jam konis du kantojn de ili pro simpla kialo: Trifoje en la semajno mi spektis la elsendon “Sesamstraße” (la Germana versio de “Sesame Street“). Tie regule aperis kantoj; du el ili, kiujn mi plej ŝatis, estas “In dem grün-gelben U-Boot leben wir” kaj “Im Garten eines Kraken” (la kantotekstojn mi malbone memoras, sed retrovis en la reto). Nu jarojn poste mi eksciis, ke la kantoj origine estis anglalingvaj kaj nomiĝas origine “Yellow Submarine” kaj “Octopus’s Garden”. La bona sinteno al Beatles-muziko ĉiam restis.

Kiom diversas imago kaj realo, se temas pri laborŝancoj por junaj diplomitoj kaj doktoroj en Germanio! (Pri kariero mi ja eĉ ne plu parolu…) Nu, similteman artikolon mi jam menciis antaŭ kelkaj tagoj, sed intertempe mi malkovris du interesajn retajn taglibrojn:

1 thought on “Mi ?atus esti sub la mar’

  1. felicx

    Eble helpus al vi uzi vian personan reton por trovi laborejon. Mi anas en “malferma komerca klubo” (open business club), reta komunumo malferma al ?iu, kiu volas havi pli bonajn eblecojn por retumado. La membreco estas senkosta. Se vi volas, vi povas ali?i kaj poste scios almena? pri miaj kontaktoj (kiuj eble povas helpi vin). Cetere Till tie anka? jam membras. (Parenteze: ?iu alia anka? povas tiel membri?i, la klubo estas malferma al ?iuj)

    ?ajnas, ke en nunaj tagoj oni nur per rilatoj trovas ta?gan laborejon. Multan sukceson dum la ser?o!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *