Jaroj kaj monatoj jam ari?is

Pri la hodiaŭa temo mi jam ekde longe povintus skribi. “Die Ärzte” antaŭ ĉirkaŭ duona jaro eldonis kantolibron kun la tekstoj kaj akordoj de ĉiuj siaj plurcent kantoj!

Jam antaŭ la pasinta IS mi aĉetis ĝin. Por Krücke, la fondinto de “La Kuracistoj“, ĝi rolas kvazaŭ kiel “muzika biblio”, la skribita vorto de la “grandaj majstroj”. Ankaŭ Sebastian, nia basisto, estis tre interesita.

Bedaŭrinde la libro ne enhavas notojn, sed nur akordojn. Tiel ĝi bonege taŭgas por gitaraj rondoj, sed malpli por reludado tra kompleta rokgrupo. Tamen ĝi estas grava fonto, ĉar nun oni ne plu devas pene serĉi akordojn ekzemple ĉe www.debil-tabs.de.vu en la reto. Tiaj TTT-ejoj tamen liveris la bazon por la libro, tiel ke la membroj de “Die Ärzte” nur bezonis korektlegi ĉion. Akordopaĝoj evidente tre utilas foje.

En la reto nun estas kelkaj fotoj de la Tir Thuatha-semajnfino. Etan raporton mi skribis antaŭ unu semajno.

Rigardo reen – la 15a kaj 16a de aprilo 2004

La centtrideksesa enskribo antaŭ unu jaro – IJF-raporto (parto 1).
La centtrideksepa enskribo antaŭ unu jaro – IJF-raporto (parto 2).

4 thoughts on “Jaroj kaj monatoj jam ari?is

  1. D? Kunar

    varbado en komentoj

    Komentoj, kiuj ne rilatas al la enhavo de la enskribo, sed nur privarbas iun aferon, tre similas al spamo. Ĝis nun mi neniam forigis komentojn kaj ŝatus ne ŝanĝi tiun kutimon.

    Mi ja scias sufiĉe pri FESTO, Vola Püg’ kaj la de vi menciita muzikgrupo. Mi nek bezonas nek volas pliajn atentigojn en la formo de nuraj varbkomentoj.

    Unu afero tre mirigas min: Kutime spamokomentoj ja venas de homoj sen ideoj kun malbonaj produktoj. Kial do vi (grupo da Francoj, kies ekzakta membraro ne estas konata al mi) uzas ĝin? En la pasinteco vi montris viajn multajn ideojn kaj viaj produktoj havas multajn ŝatantojn… tial mi tre miras pri la uzo de tiom malbona, dubinda varbmetodo.

  2. festo2005

    Re: varbado en komentoj

    > ?is nun mi neniam forigis komentojn kaj ?atus ne ?an?i tiun kutimon.

    Ups! Faru se vi volas, estas nur via blogo ! Sed atentu VVCxP pli funkcias kiam estas cenzurita 😉

    Sensxerce, do fakte estas mi Cyrille kiu ofte uzas tiun nomon fakte cxar mi ne havas (aux pli ekzakte ne plu uzas (aktivulo.)

    Sed mi volis simple memorigi ke VVCxP multe rilatas al Kuracistoj kaj “Die Ärzte” cxar inspiro ni prenis de vi ecx se vi ne sxatis rezulton. Estas la unua fojo ke mi parolas pri tiu retejo cxi tie, cxu mi jam ?

    Pri spamado… Mi pensas ke nuntempe informi en esperantio igxis ege malfacila kaj nur konata renkontigxo restus se oni estas elpensema en varbado. IS kaj IJK ne havas saman problemon ! Mi pensis ke tiu povis ne tro gxena maniero.. kaj povis helpi la teman programon (gxenerale tute ne uzata dum klasika renkontigxo!

    Honeste kaj amike,

    Cyrille

    PS : “Fine, ni wantas danki al kelkaj muzikgrupoj, kiujn ni tre lajkas kaj kiuj multe inspiris nin: thanks al La Doktoroj kaj anka? al la Red Hot Chili Peppers, kvar senvaloraj usonanoj, kiuj amatore parodiis nian grupon fu?tradukante niajn songojn al la angla.”
    http://www.volapug.net/vvcp/fanklub.htm

  3. D? Kunar

    cenzuro kaj varbado

    Al mi ĝenerale malplaĉas la ideo, forigi komentojn, nur ĉar ili ne plaĉas al mi. Homoj mem respondecas pri siaj aferoj, kaj se ekzemple iu farus sencerban komenton, mi ne forigus ĝin pro manko de inteligenteco liaflanke, sed intence lasus ĝin, por ke ĉiu vidu, kiom stulta tiu homo estas. Kial krome cenzuri ion necenzurendan?

    Mi ne sciis, ke VVĈP estis projekto inspirita de “La Kuracistoj“. Se ja estas tiel, tiam mi tre fieras pri la parodio. Cetere “La Kuracistoj” mem estis reago al Ralph Glomp, kiu kantis dum la IS 2000/01 en Cuxhaven (ne Cŭhaven!).

    Pri varbado: Mi dum multaj jaroj varbis por la IS, eĉ kiam mi ne plu kunorganizis ĝin, kaj tial havas kelkajn spertojn. Kun bedaŭro mi konstatas, ke la iama tradicio de varboskeĉoj preskaŭ tute malaperis. Mi des pli ne komprenas tion, konsiderante ke ja ekzistas homoj kun sufiĉa humuro kaj cerbforto por tio. Tia varbado havas la avantaĝon, ke oni konas la homojn malantaŭ la renkontiĝo. La publiko scias, kiun alparoli. Sed pli grave: La organizantoj/varbantoj vivigas la sufiĉe abstraktan bildon, kiun donas nuraj aliĝiloj. Tiel la renkontiĝo restas pli en la memoro de la homoj (oni almenaŭ konas personon, kiu kunorganizas ĝin). Post kiam Sebastian E. donis al mi “Festo 2004”-karteton, mi lasis ĝin dum monatoj en mia monujo, multfoje rigardante ĝin. Tial mi konsilas al vi: Ĉiam subskribu viajn komentojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *