Savu min, savu min, savu min…

Sub la titolo “Generacio praktikado” aperis tre leginda artikolo en la Germana semajna gazeto “Die Zeit”. La aŭtoro priskribas la problemojn de junaj homoj, kiuj post finiĝo de siaj studoj serĉas la antaŭe promesitajn bonajn laborlokojn – kaj ne ricevas ilin.

Ili faris tion, kion la socio predikis: Ili studis rapide, pasigis dume unu jaron eksterlande kaj aldone lernis fremdan lingvon. Tamen ili ne ricevas daŭrajn laborpostenojn, nur malbone pagitan laboron por kelkaj monatoj. Unu kromefiko estas, ke tiu formo de laboro i.a. ne rajtigas ilin je senlaborula mono (por poste aŭ inter du laboroj) aŭ komenca subvencio por propra entrepreno.

Kia paradokso: Ĝuste la junaj plenkreskuloj kiuj – kompare al samaĝuloj en antaŭaj jardekoj – plej atentis pri sia kariero, havas neniun karieron kaj ankaŭ preskaŭ neniun estontecon.

Pro la malmulta mono kaj la ofte ŝanĝantaj laborlokoj, ne eblas por ili resti en unu urbo aŭ fondi familion. Eĉ trovi partneron malfacilas, se oni estas ĉiam streĉita kaj zorgita! Krome homoj el aliaj generacioj ne komprenas, kial la junaj diplomitoj ne sukcesas. Ili daŭre pensas, ke “Kiu estas bona kaj diligenta, tiu havas sukceson.” La junaj plenkreskuloj mem iom post iom perdas la kredon je tiu sistemo.

Jen kio al mi okazis! Tio estas unu kialo por mia nekredo je la socio.

Ofte iu pledas, ke certaj grupoj meritas “duan ŝancon”, ekzemple krimuloj, maldiligentaj lernantoj – ĝenerale homoj, kiuj agis malbone. Sed kio pri la homoj, kiuj faris ĉion ĝuste? Kie restas ilia unua ŝanco? Ŝajne por ili ne ekzistas lobio…

Maltrankviligis min legi pri la batalo por kantotekstoj en la interreto. Multaj TTT-ejoj publikigas kolekton de kantotekstoj. Ekde kelkaj monatoj Germana advokatejo dissendas al la respondeculoj averton kontraŭ la plua montrado de tiuj tekstoj – kun la alta kotizo de 1600 EUR je kanto. Certe tio estas io leĝe tute ĝusta. Sed ĉu tio estas morale bona aŭ ekonomie senchava?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *