Aferoj, kiujn oni ne instruus al mi en universitato

Vendrede okazis la intencita renkontiĝo kun mia lernantino. Mi instalis la programon kaj montris la bazan funkciadon – ĉiujn efektojn kaj detaletojn ŝi je la komenco ne bezonas, sed poste eltrovos. Je la fino mi ankoraŭ kopiis kelkajn video-dosierojn. La duono el ili klarigas la programon (tiel la baza instruado restas facile reakirebla), dum la alia montras diversajn anojn de rokgrupo, kiuj klarigas la rolon kaj funkciadon de sia instrumento.

Mia lernantino estis agrable entuziasma pri la afero kaj montris bonan muzikkomprenon. Ŝi diris, ke ekzakte tian programon ŝi jam ekde iom da tempo volis havi! Mi estas tre kontenta pri tiu unua leciono kaj scivolema, kion ŝi verkos per la tri KDj, kiujn mi al ŝi donis. Transdoni miajn spertojn rilate al samplobazita muziko mi ekde longa tempo volis.

Dum ankoraŭ antaŭ du semajnoj homoj plendis pri la multa neĝo, hodiaŭ venis printempo – almenaŭ al mia urbo. Mia kolego kaj mi kaptis la okazon por tagmanĝi/trinki ekstere. Sur la balkono de la fakaltlerneja manĝejo oni havas belan rigardon al la urbo. Ni ambaŭ konsentis, ke la tuta situacio havis feriadan etoson.

Skribante pri mia urbo: Mi loĝas unu jaron en Münster. Kompreneble mi repensas al la pasinta jaro kaj la 12 monatoj inter tiam kaj nun, kiel aferoj evoluis kaj kiel mia situacio ŝanĝiĝis… imprese, ke pasis unu jaro – en ambaŭ sencoj, jam kaj nur.

Rigardo reen – la 11a, 12a kaj 15a de marto 2004

La centdudektria enskribo antaŭ unu jaro – fanatikuloj kontraŭ la resto de la mondo, SQL-dosiero (MP3-datumbazo).
La centdudekkvara enskribo antaŭ unu jaro – teumado, komputila helpo, festo, prelego pri Esperanto-muziko.
La centdudekkvina enskribo antaŭ unu jaro – translokiĝo, taŭga muziko por sunotago (i.a. Jovanotti kaj Chicane).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *