Ni estas la 51a sub?tato de Ameriko

La 3an de marto Ken Miner koncize komentis la daŭran temon “Eŭropanoj kaj la Usona kulturo”. Lia opinio taŭgas kiel bona instigo por foje skribi pri tiu rilato, kiu meritas pri detalan pritraktadon kaj kiun ne eblas klarigi per unu (eĉ tre longa) enskribo. Farante tion, mi ne volas skribi pri politiko (pro sava saĝeco, kiu venkas la oftan tenton); samtempe mi konscias, ke ne eblas kliniksterile disigi kulturon kaj politikon. La unua kompromiso estu tiel, ke kompreneble ekzistas ligo inter ambaŭ (nome tra la socio, en kiuj ambaŭ iaforme originas), sed ke la ideo “certa politiko gvidas al certa kulturo” estas tro plata por servi kiel akceptebla klarigo por ajna fenomeno. Tre helpe, ke Ken Miner alifoje menciis, ke “ĉiam” en prijuĝoj preskaŭ neniam validas.

La unua peceto de tiu ĉi temo: Homoj en Germanio ofte plendas, ke nia (pop)muziko estas grandparte el Usono. Je mia granda surprizo, kiam mi pripensis, de kiuj anglalingvaj grupoj mi posedas kompaktdiskojn, mi konstatis, ke – ignorante tiujn, kiuj kantas en la angla kiel negepatra lingvo – la plejmulto venas el Britio! Usonaj grupoj (ekzemple Simon & Garfunkel, aŭ lastatempe No Doubt kaj Ted Leo & The Pharmacists) estas pli la escepto ol la regulo, se entute apliki tiun koncepton al mia KDaro. La surprizo estis cetere duobla, ĉar mi – male al multaj aliaj Germanoj precipe fine de la 1990aj – neniam estis eksplicita ŝatanto de britpopo aŭ muziko el Britio ĝenerale.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *