Post mallonga temp’…

Mi finverkis la tekston pri Esperanto-muziko, kiun oni poste tradukos al diversaj lingvoj kaj kiun oni poste uzos ĉe www.esperanto.info (laŭ amuzulo). Vere kostis energion, fari tion (oni devas skribi koncize en bona sed samtempe tradukebla lingvaĵo!), sed mi ĝojas, ke mi finis tiun etan taskon.

Skribante pri taskoj… en mia nuna stato de memkontenteco pro la progreso de mia agado, mi povas trankvile rigardi al la listo de muzikaj farindaĵoj:

farindaj aferoj, kiam mi emas kaj havas tempon:
publika kantaro (pli facile aktualigebla versio; aldonoj)
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 7, sed neniu urĝa)

farinda afero, kiam mi estas freneza kaj havas tro multan tempon:
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro

Ĝi evidente grave malgrandiĝis. Nu, mian propran muzikon mi republikigis – tasko plenumita, eĉ tre kontentige. La planitan kaj komencitan Esperanto-MP3-datumbazon mi finfine forstrekis. Temas reale pri iama projekto el 2003 kaj 2004, kiu ne plu ludas gravan rolon en mia nuna vivo. Kantojn mi tradukos, kiam mi rehavos inspiron – tio ne estas planebla, do simple ne estus ĝusta sur taskolisto. Same mi ne bezonas memori ke mi ŝatas verki samplobazitan muzikon.

Kial mi entute iam ajn komencis tiom misfidi al mi mem, ke mi fiksis tiujn aktivecojn skribe? Bone, ke mi demandas min tion.

Antaŭ ol nun komenci plian muzikan temon, mi finu por hodiaŭ. La resto povas atendi ĝis morgaŭ!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *