Mi ?atus renkonti modelon, kiu enami?as al mi

Eble mi havas lernantinon: Amikino de mi volas fari samplobazitan muzikon, same kiel mi. Fakte ŝi jam elŝutis kelkajn de miaj kantoj el la reto. Vere estas tempo, reenretigi miajn pli malnovajn verkojn! Fakte mankas al mi la akompanaj tekstoj de la kantoj, sed al mi venis la ideo, ke mi ja unue povas simple reenretigi la dosierojn. Por la ebla estonta kolegino, mi nur bezonas elekti kelkajn samplaĵo-KDjn, kiujn mi mem ne uzas (kaj plej verŝajne neniam volos uzi).

Dum la pasintaj semajnoj, pri kies interesaĵoj mi skribis jam hieraŭ, mi trapasis ankaŭ kelkajn ne tiom belajn momentojn. Mi nun ne volas detale lamenti. Kvankam mi origine intencis rakonti almenaŭ la situacion, mi decidis, ke tio unue restu privata.

Anstataŭe mi ŝatus deklari publike mian nekredon. Ne temas pri religio, sed ideoj, kiujn la socio proklamas, en kiu mi vivas.

Laŭ la socio (kaj populara kulturo), normala vivo aspektas jene:
– La unuan (feliĉan) amon oni spertas dum lerneja tempo. La lernejajn jarojn entute oni poste memoras kiel “gajan tempon” kaj “bonan malnovan tempon”.
– Dum la studado, oni ne studas, sed uzas la tempon por fari mil aliajn aferojn, precipe festadon kaj pigrumadon. Iam tiam oni renkontas la partneron de sia vivo. Tiun tempon oni memoru kiel “ununuran orgion” aŭ “tempon, dum kiu oni ne bezonis labori”.
– Poste tuj ekas brila kariero. Samtempe oni geedziĝas. Kun 35 jaroj, oni do ne nur estas sukcesa en sia profesio – kun alta salajro, kompreneble – sed samtempe havas familion. Tiu vivofazo estas konsiderata “la tempo, dum kiam oni principe trovas, kion oni serĉis”.

Kompreneble la vivo (resp. la bildo de “normala vivo”) ne finiĝas ĉi tie, sed jam tie mi krias: Haltu! Mezurita laŭ tiaj kriterioj, mi estas kompleta malsukcesulo, kiu ne faris, kion li devintus fari. Dum multaj jaroj mi vere kredis, ke mi devus pli malpli alstrebi tian vivon, kaj kompreneble sentis min kiel malsukcesulo, ĉar mi ne sukcesis fari tion. Sed iun tagon mi komprenis, ke reale mi havis (havas) apenaŭ iun ŝancon, fari la supre menciitajn aferojn. Sed tiu imago de la vivo supozas, ke sukceso dependas plene de oni mem kaj ke ĉiu same havas ŝancon, fari la antaŭviditajn aferojn. El tio mi sekvis, ke tiu populara imago de “normala vivo” ne povas esti valida por mi. T.n. normala vivo estas nek akirebla, nek alcelinda – almenaŭ por mi. Mi do klare neis idealan bildon, kiun la socio pentras de la vivo, iĝante nekredanto.

Ĝis nun tamen regis min ena timo, nome ke homoj malbone traktos min, se ili malkovros mian nekredon. Tio ne estas produkto de la pura fantazio; socioj ofte ne toleras alimaniere pensantajn homojn. (Kaj mi ne solas, se mi ne volas aparteni al iu randa grupo: Ekzemple Ken Miner esprimis la saman opinion la 27an de januaro.)

Sed dum la pasintaj tagoj mi subite pensis: “Kaj do?” Mi venis al la konkludo, ke kaŝi sian opinion ne feliĉigas, sed certe malfeliĉigas. Tial mi volas vivi mian nekredon kaj nun ankaŭ oficiale ĉesi mian membrecon en tiu kredokomunumo. Mi scias, ke mi riskas socian izoliĝon. Sed se ne eblas eviti la malfeliĉon, tiam prefere kaŭzu ĝin aliaj kaj ne oni mem al si.
Revortigante malnovan devizon – “Ĉiu estas la verkanto de sia propra malfeliĉo!”
– Mi nun decidis, kiun mi volas.

Aliaj homoj rajtas plukredi kaj plu alstrebi tiun normalan vivon. Sed mi ne plu povas subteni tiun kredon, ĉar mia tuta vivosperto rekte kontraŭpruvas ĝin. Se do estonte venos al mi iu predikanto de la socio, dirante al mi “Normala vivo eblas!“, mi ne retenos min per vortaj rebatoj. Mia plej ŝatata argumento estas: “Bonvolu montri al mi la multajn atraktivajn, taŭgajn, samkarakterajn virinojn, kiujn mi devintus renkonti dum mia lerneja tempo, dum la studado kaj poste por kongrui al via vivobildo.” Mi ne solas, ĉar mi estas malsukcesulo. Mi solas, ĉar la vivo simple ne estas tiel, kiel ĝin priskribas la socio kaj populara kulturo!

3 thoughts on “Mi ?atus renkonti modelon, kiu enami?as al mi

  1. goulo

    La amuza ironio estas ke la plejmulto de miaj amikoj kaj konatoj ne kredas je tiu “normala” vivo. Tamen multaj homoj ja traktas onin kiel strangulon se oni ne strebas vivi “normale”. Mi rimarkas ke multaj tiaj homoj ?esas tian mistraktadon se oni simple eksplicite klarigas ke oni ne ser?as la normalan vivon. Iel nenormaleco i?as pli akceptabla se oni eksplicite diras ke oni ne ser?as normalecon, eble ?ar tiam ili komprenas ke oni ne estas malsukcesulo pri normaleco, sed sukcesulo pri nenormaleco!

  2. elgrande

    Mi povas principe nur substreki tion, kion vi kaj guolo diris.

    La kredo samtempe estas, ke normaleco signifas feli?econ. Sed tio almena? por mi ne estas vera.

  3. Resonado: Mi certe scias, ke postulas vi honeston « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *