Mi neniam volas senti min kiel dum tiu tago

Denove estas tempo por rigardi al mia listo de muzikaj aktivaĵoj. Intertempe mi inventis trian kategorion. Tio finfine konsideras, ke por kelkaj aferoj ne sufiĉas diligenteco, sed inspiro. Mi estu pli realisma rilate al la postuloj de mi mem…

pli gravaj farindaĵoj:
– aldonoj al la publika versio de mia kantokolekto
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 6, sed neniu urĝa)

malpli gravaj farindaĵoj:
– republikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro
– reeko de la laboro por datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj

farendaĵoj, se venas inspiro:
– tradukado de kantoj
– verkado de samplobazita muziko

Denove mi iom malŝarĝis la liston. Nur la pli gravaj farindaĵoj vere havu mian atenton nun. Mi ankaŭ reordigis la taskojn en la diversaj kategorioj laŭ propra prefero kaj realigeblo. La MP3-datumbazo efektive ne realiĝos ĉijare, kvankam mi en 2003 ankoraŭ skribis ke “ja en 2004 estos sufiĉe da tempo“. Nu, tempo eble ne mankis, sed mi apenaŭ havis kontakton kun la alia inicianto kaj samtempe iom perdis intereson en tiu projekto. Plej trankvilige kaj kontentige por mi estas, ke la graveco de la aktivaĵoj finfine ĉefe dependas de la persona utilo kaj la laboro necesa.

Unufoje en duona jaro mi aŭdacas skribi pri mia taglibro mem. Ĉifoje la mesaĝo tamen restu mallonga. Efektive mi pli malofte enskribas ekde kelkaj monatoj. Tion ĉefe kaŭzis ŝanĝoj en mia vivo (plejparte pozitivaj). Ĝuste ĉar mi estas relative kontenta pri tiu evoluo, mi ne sentas la bezonon pritrakti ĝin en mia reta taglibro.

Post plurmonata paŭzo, Basim reaperis kun tute nova reta taglibro. Inter la unuaj enskriboj jam troviĝas tre amuze rakontita travivaĵo: Oni petis lin pri aŭtografo, pensante ke li estas aktoro en longtempa germana televidserio.

Ankaŭ Manuel Pancorbo Castro denove skribas de tempo al tempo. Plej interesa por mi kompreneble estis la enskribo pri lia plej ŝatata muzikgrupo.

Laŭ mi kvaliton ankoraŭ gajnis la taglibro de Wouter Pilger. Li tre informplene skribis pri la lastatempaj okazaĵoj en Nederlando.

Laŭ aspekto kaj enhavo tre impresas la dulingva taglibro de Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn. Ili raportas pri sia vivo en Suda Koreio. Mia komenca supozo, ke ĝi baldaŭ estos unu el la plej popularaj retaj taglibroj, verŝajne praviĝis. Almenaŭ la komentantoj tre multas…

Se ekzistas ankoraŭ pli leginda taglibro, tiam tiu de Ken Miner. Li sukcesas skribi en interesa maniero pri la plej diversaj temoj. La altan kvaliton li montras ankaŭ pro la aferoj, kiujn li ne aŭ preskaŭ mencias ( = politiko), kvankam la tento daŭre ekzistas. Mi sekvu lian bonan ekzemplon.

La muzikgrupo “All Saints” rekantis la tre faman pecon “Under the bridge”, kiun origine ludis “The Red Hot Chili Peppers”. Kvankam mi ofte kritikas reludadon de kantoj, mi ĉifoje tre kontentas pri la rezulto. Kompreneble el rokmuzika balado iĝis popmuzika kanto, sed ne mankas inspiro kaj originaleco – kaj tio plej gravas.

Rigardo reen – la 9a de decembro 2003

La sepdekunua enskribo antaŭ unu jaro – mencio en alilingvaj rettaglibroj, dek malpermesoj al esperantistoj.

1 thought on “Mi neniam volas senti min kiel dum tiu tago

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *