Mi havas revojn por vivi

Nun sekvas malofta afero, nome Esperanto-novaĵo el mia regiono: Hieraŭ okazis renkontiĝo en mia loĝejo. Mi estis invitinta la lernantojn kaj lernintojn de mia patro, kiu instruas la lingvon en diversaj kursoj en Münster. La ĉefa intenco estis informi la novulojn pri la ebloj, kiujn Esperantujo ofertas al ili. Ne denove ripetiĝu la fifama fenomeno, ke “eblas en nur kelkaj semajnoj lerni Esperanton… kaj denove komplete forgesi ĝin”. Antaŭe mi estis iom nervoza, ĉar mi ne sciis ĉu la sidlokoj kaj trinkujoj sufiĉos, ĉu mi ankoraŭ povos intere(ig)se paroli al tia celpubliko, ĉu mia loĝejo ne estas tro privata loko ktp., sed kiam la unuaj homoj alvenis, miaj zorgoj foriris. Iel la etoso tuj iĝis la ĝusta. Entute ni estis sep personoj, inter ili kvar virinoj (do la plimulto!). La persona kulmino de la vespero por mi estis la renkontiĝo kun elgrande, kiun mi nun konas dum pli ol unu jaro kaj neniam antaŭe vidis – eĉ ne sur foto. Li faris aparte multajn kaj bonajn demandojn. Ĝenerale la gastoj volonte aŭskultis kaj dankeme reagis al miaj klarigoj. Mia eksa kunloĝanto Till dirus, ke tio estas du pliaj signoj por la baldaŭa fino de la mondo (kiun ja indikas la plej strangaj, alarmigaj okazaĵoj): Mi longe parolas sen enuigi la homojn kaj ili demandas pli ol mi povas respondi dum unu vespero! Entute mi tre ĝojas pri tiu vespero, ĉar mi ŝajne sukcesis informi kaj entuziasmigi la homojn. Eble realiĝos la ideo, okazigi monatan renkontiĝon, simile al tiu, kiu ekestis en Paderborn dum mia studado.

Foje ankoraŭ okazas mirakloj en ĉi tiu mondo. En la varbado por Mercedes-aŭtomodelo eksonas kanto de Christina Aguilera. Tio eble ne sonas tre eksterordinare. Jam ofte oni uzis konatan voĉon aŭ konatan kanton por tia celo. Intertempe eĉ ekestas nerva duobla komerca ideo malantaŭ tio: En la varbaĵo teksto informas pri la artisto kaj la kantotitolo, post oni vendas disketon kun tiu kanto, reklamante ke ĝi estas “la kanto el la XY-varbaĵo”.

Sed nun venas la vera novaĵo: La kanto de la Mercedes-varbaĵo laŭdire ne aperas sur iu KD. Tute male, ĝin eblas elŝuti de la oficiala Mercedes-TTT-ejo “www.follow-your-own-star.com“. Mi konfesas, ke la nomo de la TTT-ejo estas aparte idiota (anglalingva slogano por germanlingva publiko… argh!) kaj ke la uzata rettekniko malplaĉegas al mi. Sed se tiel haveblas io senpaga, mi ne pli grumblu.

La dua agrabla surprizo estas, ke Christina Aguilera tre konvinkas kiel kantistino de rokmuziko. Ĝis nun mi ĉiam nur konis ŝin kiel popstelulineton (samtempe mi volonte konfesas, ke mi ne konas ŝian kompletan diskografion). Pli en tia stilo kaj de tia nivelo, kaj mi sen honti aĉetos KDn de ŝi!

Unu antaŭjuĝo de mi tamen estis konfirmita: Mi ekde jaroj asertas, ke ja ekzistas en la hodiaŭa tempo kantistoj kun talento, sed ke plej ofte la akompana popmuziko simple estas tro simple produktita kaj tial la rezulto malbonas. Tiu ĉi bonsona rokpeco klare montras la kvalitan diferecon al la kutima muziko…

2 thoughts on “Mi havas revojn por vivi

  1. frenezulin

    X-tina

    Mi havas nur sxian albumon Stripped, kio tre placxis al mi. La antauxajn mi nur konas, sed ne tre sxatis, aux eble mi ne auxskultis ilin suficxe por konvinki min mem, ke ili estas bonaj. Sed Stripped mi povas rekomendi. Loving Me For Me, tio estas la plej bona kanto….

  2. weemeyer

    Gratulon pro via renkonti?eto

    Mi esperas ekkoni kelkajn el la lernantoj el Münster en IS … ?u vi sufi?e entuziasmigis ilin? 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *