?io gravas en grandaj kvantoj

Hodiaŭ estas mia nomtago, do la tago de mia nomdona sanktulo (Gunther von Thüringen). Samtempe estas la tago de la sanktulo de mia hejma paroĥo (la sankta Dionysius).

Por la naskiĝtago de patro de amikino, mi preparis tri KDjn kun metalroka muziko el mia granda kolekto da senpage kaj laŭleĝe el la interreto akiritaj MP3-dosieroj. Krome mi hodiaŭ kune kun la amikino preparis belajn KD-kovrilojn, uzante fantaziajn ilustraĵojn; du de Larry Elmore kaj unu de Clyde Caldwell.

goulo pridubis la kvaliton de Esperanto-traduko antaŭ kelkaj tagoj. Tio ĝenis min, ĉar la traduko estis farita de… mi! Origino de lia dubo estis, ke la Esperanto-titolo malsimilas al la anglalingva titolo. Pri la sama artikolo Federico Gobbo skribis antaŭ kelkaj monatoj en sia reta taglibro, admonante abundajn erarojn en la Esperanto-traduko kaj supozante, ke mi tro rapide (do tro malatente) faris mian taskon. Sed post redemando montriĝis, ke ankaŭ li komparis la anglalingvan version kun tiu en Esperanto, do ne konante la tekston en sia origina lingvo, la germana.

Por doni al ambaŭ erarintoj justecon, mi devas aldoni ke ili poste konstatis sian eraron (plej grave!) kaj ke sur la retpaĝo aperas la angla titolo super la aliaj, tiel ke hasta vizitanto devas pensi, ke ĝi estis origine verkita en la angla. Kiu tamen rigardas al la fino, tie trovos klaran indikon, ke la angla teskto estas traduko. Restas iom amara kromgusto pro tio, ke la angla teksto, kiu ŝajne parte tre devias de la germana originalo, ĵetas malbonan lumon al la Esperanto-traduko. Tre timigas min la penso, ke homoj pritaksas verkojn malbone pro tio, ke la traduko estas malbona – kaj plie eĉ ne konscias pri tio, ke temas pri traduko! Tia absurda konfuziĝo memorigas min pri la filmo “Star Trek VI“, en kiu la Klingona generalo Chang asertas, ke ne eblas ĝuste estimi Shakespeare, se oni ne legis liajn verkojn en la “Klingona originalo”…

Kiel mi eksciis de arkivo kun enhavo de radioelsendoj, mia muziko ludiĝis en la radio! Kompreneble ne temis pri “normala” elsendo, do estis afero preparita de esperantistoj… sed tamen, en la radio.

En malnova enskribo pri IS-fotoj, iu (ĝis nun neesperantista) junulino skribis komenton. Mi scivolemas, kial entute kaj kial ĝuste tie.

amuzulo laŭ hazarda kaj erara metodo serĉis foton en la interreto kaj trovis unu de – La Kuracistoj! Kiom agrabla surprizo por mi, vidi min mem en enskribo pri hazarda foto-serĉado

Kutime mi ne ŝatas skribi pri politiko, sed foje indas fari etan escepton. En “Die Zeit” aperis artikolo kiu pritraktas kritikon kontraŭ Usono kaj la okcidento. Laŭ mi ĝi ne pravigas la fanatikulojn, sed anstataŭe provas doni pli sobran pritakson de la situacio. La artikolo entute iĝis iom longa por mia gusto. Tio estas pardoninda, konsiderante ke ĝi tre pensigis min.

3 thoughts on “?io gravas en grandaj kvantoj

  1. alauxdo

    Cxu ne estas hodiaux via naskigxtago?

    Saluton, amiko!
    Mi hazarde retumis kaj vizitinde Lernu.Com trovis anoncon pri via naskigxtago. En via blogo vi, tamen, skribas, ke estas nur la nomtago. Kio pli gxustas?
    Ajnokaze gratulojn al vi kaj sanon, sanon, sanon (kion pli povus deziri kuracisto — ke vi ne farigxu mia estonta kliento!) 😉

    Amike,
    Alauxdo.

  2. goulo

    Mi beda?ras kaj pardonpetas pro iu ajn ?eno, kiun mi ka?zis en tiu enskribo. (Kaj mi nur skribis pri la titolo mem, ne la enhavo de la artikolo. Vere, nur temis pri la malsameco inter la angla kaj Esperanta titoloj.)

    Aliteme: bondezirojn al vi pro via lastatempa naski?tago! Bonan jaron!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *