Donu, donu vian tutan vivenergion al la revoj de via kor’

Pasintan dimanĉon mi verkis novan recenzon. Mi antaŭa estimo do estis ĝusta: Ĉifoje ne kostis grandan penon. Al mi plaĉas, kiam aferoj funkcias facile… la recenzo aperos en la sekva numero de “Esperanto aktuell“. Nun restas kvar recenzindaj KDj – ridinde malmultaj.

Marde mi iris kinejon por vidi la filmon “La papilia efekto” (“The Butterfly Effect“). En Münster estis la antaŭlasta tago por vidi ĝin, do kvazaŭ mia lasta ŝanco. Multaj jam diris ke temus pri tre bona filmo, kaj mi konsentas pri tio. Tamen mi devas kritiki du idiotaĵojn:

1. La eksterordinaraj okazaĵoj neniel similas al la fenomeno konata kiel “papilia efekto”, do la titolo estas absolute misgvida. (Pri tio jam informas cetere la recenzo de Don Harlow.) La oficiala TTT-ejo de la filmo enhavas tekstojn de sciencistoj pri la kaosa teorio – sed en la filmo videblas ekzakte la malo: Tie ĉiu ŝanĝo de la pasinteco tamen ne forigis postajn malbonajn situaciojn, kiujn la ĉefa heroo same ŝatus ŝanĝi. Kaj plie ĉiu sekvo en la “nuno” estis facile klarigebla per la ŝanĝoj en la pasinteco. La papilia teorio, kiel mi (superface) konas ĝin, tamen tute male diras ke eta ŝanĝo povas havi grandegajn efektojn, kiujn ne eblas klarigi. (La klasika ekzemplo, kiu ankaŭ donis la nomon al tiu teorio, estas: Flugilsvingado de papilio kaŭzas tondroŝtormon en alia parto de la mondo.)

2. La filmo kontraŭas sian propran logikon. Se vere eblas tiom ekzakte ŝanĝi sian pasintecon kaj tiel zorgi pri bela futuro, kiel mi priskribis pli supre, kial la heroo entute rezignu pri tiu plano? Ja nur necesus unu “senerara” trakuro…

Cetere ekzistas du diversaj finoj de la filmo. Mi legis en interreta forumo pri la alia. Ambaŭ tamen ne tre konvinkas min – pro la kialoj menciitaj.

Rigardo reen – la 25a, 28a, 29a kaj 30a de septembro kaj la 1a, 7a kaj 8a de oktobro 2003

La kvardektria enskribo antaŭ unu jaro – surbendigo de Kuracistoj-koncerto kaj la Pola filmo Wiedzmin.
La kvardekkvara enskribo antaŭ unu jaro – memoro de la diplomlaboro, festo kaj fantazia metalroko.
La kvardekkvina enskribo antaŭ unu jaro – fervoja karto, retbabilado kun Method Mr. Al kaj Rusa tekno.
La kvardeksesa enskribo antaŭ unu jaro – miskompreno kaj nostalgio.
La kvardeksepa enskribo antaŭ unu jaro – la interreta arkivo kaj Chicane.
La kvardekoka enskribo antaŭ unu jaro – agrabla tempo kun amikoj, kermeso, kantado, Funny van Dannen.
La kvardeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – Menino, filozofiado pri drakoj kaj informadikistoj.

4 thoughts on “Donu, donu vian tutan vivenergion al la revoj de via kor’

  1. elgrande

    Fakte e? tute komence en la filmo mencii?as mallongega klarigo pri tiu teorio kaj anka? la papilia ekzemplo, la? kiu ?i estas nomata. Sed la? mi vi pravas, ke la titolo malbonege priskribas la efektivan filmon.
    Kio estus la? vi senerara trakuro? ?iam kiam Evan ion provas korekti en la pasinta tempo, malsukcesi?as io alia, ?u ne?

    La? mi la alia fino de la director’s-cut-versio estas pli konvinka ?ar ?i ?ajnas pli logika kaj neevitebla. La normala fino povus anka? esti iel ajn alia…

  2. frenezulin

    Naskigxtago!

    Kara Gunnar!

    Mi deziras al vi tre-tre felicxan naskigxtagon! Mi ne forgesis vin, sed festi ne povos kune en IS :((.
    Plej kore, Stela

  3. D? Kunar

    eble seneraraj trakuroj

    En la filmada sceno kiel 7-jarulo: Lia parolado de la unua fojo kun nur unu ŝanĝo: Anstataŭ diri al la patro, ke li pli kontrolu sian filon, la malon – li eĉ ne tuŝu lian filon.

    En la sceno kun la hundo kiel 13-jarulo: Lia parolado de la dua fojo, sen ordoni ion ajn al la aliaj.

    En la sceno kun la piroteknikaĵoj kiel 13-jarulo: Lia konvinko de la aliaj de la tria fojo, sen mem kuri al la poŝtkesto.

    Laŭ mi tio estas alia malforta flanko de la filmo: La malbonaj kromefikoj ne estis tiel ligitaj al la bonaj solvoj, ke ambaŭ ne estintus disigeblaj. Sed ĝuste tia kvalito estas necesa kondiĉo por konvinki homon (ekz. min), ke – laŭ la logikaj leĝoj de tiu filmo – ne utilas nek dezirindas povi ŝanĝi la pasintecon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *