Paderborn, vi estas kiel mi

La celo de la ĉijara kolega ekskurso estis Paderborn, mia iama studurbo. Mi loĝis tie inter oktobro 1996 kaj majo 2003 (kun interrompo de unu jaro en eksterlando).

La trajnvojaĝo al kaj la busveturado en la urbo ŝajnis al mi kvazaŭ vojaĝo reen al la pasinteco. Mi memoris mian unuan semestron, precipe kiom perdita kaj sola mi sentis min, sen ĝusta loko en la mondo. En la buso mi hazarde rerenkontis amikon, kio tre plaĉis al mi, ĉar ni malgraŭ la longa tempo ekde nia pasinta renkonto tuj bone babilis.

Unue ni vizitis la plej grandan komputilan muzeon de la mondo (oficiala nomo: “Heinz-Nixdorf-Museumsforum”). Mankis tempo por esplori ĝin tute; tamen mi malkovris kelkajn interesajn aferojn. Plej emociigis min vidi en unu de la vitrinoj “Gameboy”-ludilon el la jaro 1989. Mi sentis min maljuna kaj eble kiel Marty McFly en la “kafejo de la 1980aj jaroj” (en la filmo Reen al la estonteco II). Miaj mezaĝaj kolegoj (30+-jaruloj) montris al junuloj malnovegajn C64- kaj Apple-ludojn. Ili funkciis per specialaj programoj sur moderna komputiloj.

Unu instalaĵo ebligis aŭskultigadon de muziko el la pasintaj jardekoj. Kiam mi iris al ĝi, eksonis “Waterloo” de ABBA. Kompreneble mi tuj iom eksperimentis kaj finfine ŝanĝis al muziko el la 1980aj jaroj, pli precize “Hurra, hurra, die Schule brennt” de Extrabreit.

Post bonega tagmanĝo en la muzeo, preskaŭ la tuta kolegaro promenis al la urbocentro. Tio okazis sub mia gvido – kia “honoro”! La sekva ĉiĉeronado plaĉis al ĉiuj, ĉar ĉiĉeronino tre bone prezentis Paderborn – fakte parte tiel, kiel ankaŭ mi prezentus ĝin, kun iom da memironio kaj surloka fiereto.

Restis tempo por iri al la tevendejo “Gschwendner“. Mi intencis aĉetis saketon de “Karl-Heinz, la aŭtuna teo”. La vendejon estris tre bela, atraktiva vendistino. Ŝi ne nur posedis naturan belecon sed ankaŭ afablan kondutmanieron. Tio kompreneble tre impresis min, des pli ĉar tio okazis en Paderborn, kie miaj kontaktoj kun tute superfacaj, tro ŝminkitaj kaj arogantaj studentinoj postlasis malbonan memoron. Je la fino tri el ni aĉetis teon, ne sen antaŭe volonte akcepti la helpon de la vendistino ĉe la elekto de la speco. Mi prenis “O`Connors Cream” kiu havas kreman viskioguston, do aromon similan al “Bailey’s”.

Kelkajn malagrablajn (kaj aliajn agrablajn) detalojn de la hodiaŭa tago mi ellasis. Mi simple estas tro laca (kaj eble iom malsana). Sed almenaŭ mi atingis la semajnfinon!

Rigardo reen – la 24a de septembro 2003

La kvardekdua enskribo antaŭ unu jaro – ekskurso kun la kolegoj al Bochum.

2 thoughts on “Paderborn, vi estas kiel mi

  1. amuzulo

    Nostalgio!

    Tio memorigis min pri mia revo iam havi muzeon de Esperanto. Nu, Novjorko ja estus bona loko por tio… (Ni nun konsideras starigi centron de Esperanto en Novjorko kiu anka? funkcius kiel komerca centro kaj anka? oficejo por UN-rilatoj. La eblecoj certe estas tre interesaj!)

    Tiom da memoroj revenis al mi en ?i tiu enskribo. Mi memoras kiam mi vizitis vin en Paderborn kaj e? konsideris lo?i tie. Cetere, mi memoras kiam mi rigardis la triologion de Reen al la Estonto en Moers en la germana kaj komprenis ?ion ?ar mi bone konis la filmon!

    Anka? mi memoras mian viziton al la aerospaco muzeo en Va?ingtono kiu havis komputilojn kiujn mi uzis en mia infana?o kiel la TRS-80. Ho, mia kor’! 😉

    ?ar mi nun helpas pentri la domon de miaj gepatroj, mi anka? devas alfronti diversajn memora?ojn de mia junegeco, kaj do rememoras aferojn longe jam forgesitajn. ?io metas la vivon en pli bona perspektivo, ?u ne?

    Mi nun dubas ?u mi vere volas iri labori por ITV anstata? transloki?i al Novjorko, sed ver?ajne jes. ?iukaze, mi havas iom da tempo por bone pripensi ?ion… kiel vi vidis en mia taglibro, mi espereble balda? ricevos laboron programi komputilojn per Visual C++.

    Kiel vi ver?ajne anka? scias, mi nun estas oficiala reprezentanto de UEA ?e UN kaj tiu sperto estas ege bona kaj tute malsama ol la kutimaj esperantistaj spertoj, ?ar ?i tiel mi povos multe rilate kun la “vera mondo”. Do, mi nun iom resentas la ?ojon de Esperanto… per la neesperanta mondo! Nu, povas esti pro la fakto ke ?e la UN, neniu mokas Esperanton, ?ar ni havas oficialajn rilatojn kun UN, kaj kompreneble ?iuj tie devas esti tre diplomataj… hahaha!

  2. goulo

    TRS-80!

    Ha, amuza koincido – mia unua (hmm, kaj dua) komputilo estis TRS-80. La plejmulto de miaj amikoj uzis tiujn de Apple, do mi fakte ne konas multajn TRS-80-uzintojn.

    Lastatempe mi hazarde trovis malnovan gvidlibron de ludo por TRS-80: La Templo de Ap?aj. Memoroj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *