Kaj ni plubatalos ?is la fin’

Fanfaroj eksonu, ĉar mi finis la 1an parton de la Nordlanda trilogio! (Fakte jam sabate tagmeze; detalajn klarigojn, pri kio temas, mi skribis antaŭ monatoj. Konciza klarigo: “La destina klingo” estas fantazia komputila ludo.) Ĉar miaj herooj vojaĝis tra pseŭdovikinga lando, mi ĝuststile festis tion per trinkado de mielvino. Ĝin donacis al mi mia fratino antaŭ multaj monatoj… aŭ dum kristnasko aŭ dum mia pasinta naskiĝtago. Ekde tiam ĝi estis en mia fridujo, ĉar mi decidis malfermi ĝin nur por speciala okazo. (Fakte la unuan parton mi fortrinkis vendrede vespere kun kolego – do la trovado de Grimring, la destina klingo, en la komputila ludo koincidis date kun agrabla babilado.)

Ne enkalkulante la paŭzojn, la ludado daŭris entute ĉirkaŭ duonan jaron. La muziko de la ludo akompanis min ofte, tiel ke mi menciis ĝin la 1an de marto, la 22an de marto, la 31an de marto kaj la 9an de majo.

Kompreneble nun restas la aliaj du partoj. Pri la tria mi jam scias, ke ĝi estas multe pli facila (mi ludis ĝin dufoje antaŭ jaroj). La veran taskon do prezentas la dua kun la nomo “Stelvosto”.

Ekzistas du KD-versioj de ĝi: Unu kun 2 KDj kaj unu kun nur 1. La diferenco estas, ke la pli granda eldono enhavas pli multan muzikon. Mi jam ekde jaroj posedas la 1-KD-version kaj eksciis pri tio nur antaŭ kelkaj monatoj. Tiam mi aĉetis la alian version. Aŭskultante la muzikon konstatis, ke ĝi multe pli bonas kaj oni maltrafas multon kun la 1-KD-versio. Tre verŝajne muzike “Stelvosto” estas la plej bona parto de la trilogio. Cetere la oficiala sonŝpuro ankaŭ konsistas nur el unu KD, sur kiu troviĝas 21 titoloj.

3 thoughts on “Kaj ni plubatalos ?is la fin’

  1. elgrande

    Mi ser?as bonan vortaron…

    Tiu ?i komento ne rilatas al via enskribo, sed mi nur havas unu demandon: Kiun vortaron “Germana – Esperanto” vi povas rekomendi?

  2. D? Kunar

    bona vortaro DE – EO

    Mi uzas la Langenscheidt-vortaron. Iom eta, sed la plej bona, kiun mi konas. Bedaŭrinde ĝi intertempe estas malfacile havebla. Krom tio ekzistas la Okelmann-vortaroj, sed ili ĉefe taŭgas por komencantoj.

  3. my_lode

    hey m’dear, i’m going to rip “otherside of blue,” one of our a cappella cds. let me know if you want some of the tracks… you can listen to clips here. i highly recommend come on eileen.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *