Kaj ne timu pa?i en la malhelon

Dum la pasintaj tagoj, mi prilaboris mian muzikan TTT-ejon, interalie aldonante du artikolojn: La unua temas pri Esperanto-kulturo kaj estas en la germana; la dua (jam menciita antaŭe) estas pri Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado. Ambaŭ ne estas novaj, sed ke mi ankoraŭ havas tiom longajn artikolojn por enretigi, montras bone, kiom multe mi poste povos aldoni…

Krom tio, mi finfine realigis la urĝan aktualigon de la persona TTT-ejo. Tio okazis sen grandegaj ŝanĝoj, sed multaj detaloj, precipe aldonado de novaj ligoj, indigas mencion ĉi tie.

Surfante tra diversaj taglibroj, mi trovis paĝon, kie Don Harlow recenzas la Kvinpintan Kantaron 2000. Duoble notinde, ĉar mi tute ne sciis, ke ekzistis tia nova eldono; kaj ĉar Don Harlow regule recenzas filmojn kaj librojn en tre ĝuebla skribstilo.

La bedaŭrinda eltrovaĵo de la tago estas ke google ne bone funkcias kun livejournal – kelkaj rezultoj restas netrovitaj tra rekta serĉo, kion mi nur rimarkis, ĉar mi sciis de ties ekzisto. Estonte do necesos pli longe kaj pene serĉi enskribojn, al kiuj indas ligi pro sama temo en la plej nova enskribo.

Temas pri miaj pensoj pri metalroko kun fantaziaj temoj kaj metalroko kun mezepoka sono. Kvankam multaj homoj opinias, ke fantazia metalroko havas neniun ligon al la reala vivo, mi kredas la malon. En tiuj du enskriboj, mi montris tre pozitivan sintenon, sed hodiaŭ ne.

Mi estas tiom laca de ĉio: de la daŭra batalado, kiu gvidas al maksimume momente kontentigaj rezultoj sed je longa rigardo nenion ŝanĝas; de la homoj, kiuj iam estis proksimaj al mi sed nun malgraŭ ĉiuj provoj ne kapablas kompreni min; de la socio, kiu aŭ rekte kontraŭstaras mian feliĉon aŭ donas neniun ŝancon al mi.

La pasinteco estas plenparte nigra, la nuno griza kaj la estoneco nenia. Tion, kion mi povas ŝanĝi, mi evidente ŝanĝas al pli bono; sed tio, kion vere necesus ŝanĝi por feliĉigi min, ne estas ŝanĝebla (almenaŭ ne de mi).

Kion atendi de la vivo, se la cirkonstancoj ĉiam malbonas kaj nur malboniĝas? Je kio kredi, se ĉiuj promesoj montriĝis iluziaj kaj propra laboro por feliĉo estas neniigita? Kial entute daŭrigi tiun strangan ludon, se oni jam delonge devas fari tion laŭ maljustaj reguloj kaj en malbona pozicio sen propra kulpo?

Al la unuaj du demandoj mi ne scias respondon. Ebla reago al la tria estas: Por montri al tiuj idiotoj, kiuj volas kateni vin, ke ili je la fino tamen ne sukcesos kaj ke vi restas nekalkulebla kaj do ne tute maldanĝera al ili. Por praktiki al tiuj malmultaj vere konindaj homoj la indulgon, kiun vi mem ne spertas, por ke almenaŭ ili ne finu same kiel vi. Por vere elprovi ĉiujn lastajn rimedojn, ĝis kiam via finfina malvenko kaj malsukeco malgraŭ via diligenta agado estos senduba. Tio estos vere digna kulmino de krom tio tute malŝparita, senutila kaj por la plej granda parto de la socio superflua vivo.

Sed nun la fantazio venas kaj helpas. Kiu ne ŝatus esti Aragorn en “Mastro de la Ringoj”? Li, ano de la noblaj Dúnedain, estis jam 87-jaraĝa dum la vojaĝo de Frodo, do kolektinta multan sperton pri batalado kaj la vivo.

Kiel heredo de Isildur, lia destino estis klara kaj brila, nome okupi la longe malplenan tronon de Gondor, porti la refaritan glavon Andúril kaj batali en inda milito por la prospero de ĉiuj bonaj estaĵoj. Aparte de tiuj “etaj” aferoj, li gajnis la amon de la belega elfino Arwen, filino de Elrond.

Sed kvankam ĉiu alia homo tuj ĝojkrius pri tiom eventoplena kaj bone evoluanta vivo, li tre longe hezitas akcepti sian sorton kaj eĉ estas dubema, malcerta pri si mem. Sen lia amiko Gandalf (post la ruinoj de Moria), li ŝajnas plie iom senhelpa, senespera, ja perdita!

Resume: Se jam la homo kun la plej glora, senchava vivo montras tiajn malfortojn… mi ankaŭ rajtas fari tion. Krome mi rajtas akcepti ilin kiel neforigeblajn partojn de la homa spirito. Kaj se iuj kritikas tiujn ecojn ĉe mi, mi posedas la kvazaŭ superan rajton, rimarki ke ili komprenas nek ion pri mi, nek ion pri la vivo. Trankviliga penso.

Hodiaŭ bela, simpatia virino afable demandis ion ĉe la laboro. Mi skribe fiksas tion, ĉar mi certas ke tio longtempe ne okazis kaj longtempe ne plu okazos. Nu, almenaŭ unu bona afero hodiaŭ (krom la fakto, ke mi ankoraŭ kapablas rekoni belecon kaj estimi afablecon, kompreneble).

Rigardo reen – la 15a de aŭgusto 2003

La dudeksesa enskribo antaŭ unu jaro – nova versio de la kantokolekto, anonco de la adiaŭa festo de Till.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *