Denove pasis du monatoj ekde kiam mi lastfoje rigardis al mia listo de aktivaĵoj.
Kiel amiko trafe konsilis, mi lasu la listojn esti listojn kaj faru tion, kion mi volas. Bona ideo. Pli bone eĉ estas, ŝanĝi la listojn, ĝis kiam ili servas min (kaj ne inverse!).
– verkado de samplobazita muziko (finado de kvazaŭ pretaj verkoj)
– publika versio de mia kantokolekto (antaŭ IJS)
– recenzado de Esperanto-KDj (intertempe tri, sed nur unu urĝa)
Pri la unua mi ne metas limdaton al mi. Simple kiam min kaptos denove la inspiro, mi faros tion.
La dua tasko estas multe pli preta ol antaŭ du monatoj. Mi havas liston de la kantoj por la unua versio kaj jam trarigardis ilin, notante la necesajn ŝanĝojn por akiri saman aspekton. Kompreneble tiu laboro estas nerva kaj por mi mem superflua, sed mi certas, ke aliaj ŝatos la rezulton (kaj tiel mi akiros plian rekonon). Estos mia kontribuo al muzika Esperantujo.
La tria – nu, ĝenas min ke mi ankoraŭ ne finis la recenzon. Sed mi bezonas ankaŭ por tio inspiron, kaj ĝi ne venas aŭtomate.
Pri la aliaj taskoj, kiuj pasintfoje estis sur la listo: Mi simple akceptu, ke mi aŭ ne baldaŭ aŭ neniam finos ilin.
Difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro certe estas inda, grava tasko, sed sincere: Mi scias kial mi ĝis nun ne finis tion. La detaloj ofte estas tiom tiklaj, ke mi ne vidas kontentigan solvon. Ĉiam kiam mi rigardas al la labordokumento, kiu pretas ekde longa tempo, ties komplikeco tuj forpelas min.
La republikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar ne estas tiom grava kiel la verkado de novaj. La malnova materialo estis tiom longe en la reto, ke multaj jam konas ĝin. Mi supozas, ke homoj preferas la pli novajn kantojn – do por ambaŭ flankoj tiu decido pli bonas.
Pri de la kultura broŝuro mi finfine rezignas. Mi faris ĉion eblan kaj eĉ pli ol mi komence promesis. Nun pretas unua versio kaj listo de korektindaĵoj. Se de la prizorganto ne revenas reago, mi ankaŭ ne povas helpi.
Unu projekto simple paŭzas, nome la datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj. Sendube estas bela, interesa ideo, sed ne nepra aŭ la plej grava afero de la mondo. Mi atendu, ĝis kiam Igor denove havas tempon.
Rezervi mian tempon por mia propra vivo estas ĉiuokaze la pli bona elekto. Ja mirindas kion eblas fari, se mi ne sekvas iujn devigajn planojn sed libere elektas kion realigi. Mi havas la impreson, ke se mi faras miajn proprajn aferojn, ne nur mi mem ŝatas min plej, sed ankaŭ la aliaj. Aĥ jes, kaj regulaj 8 horoj da dormo ĉiunokte havas mirige bonan efikon al la menso, same kiel iom pli saĝa nutrado helpas al la digestaj organoj funkcii normale.
Hodiaŭ tamen ne estas la plej bona tago por skribi tion – mi havis maltrankvilan stomakon ĝis tagmezo kaj bezonis medikamenton, por entute labori. Sed ĉio bone evoluis kaj nun mi bonhumuras denove. La afero, kiun mi provas solvi en mia privata vivo, iris denove unu paŝon antaŭen. Kaj mi havas kelkajn ideojn kion fari poste.
Jen finfine vere fascina, utila projekto plena je surprizoj, kiu postulas mian tutan intelekton kaj koron! Kial serĉi do okupiĝon ie aliloke? Eble tamen venos nova aŭroro – se ne nun tuj, tiam post iom da tempo.