Restas kelkaj IJS-anekdotoj por mencii:
Estis bona ideo fini la unuan publikan version de mia kantokolekto antaŭe. Dum la IJS mi montris ĝin unue al “la kara sinjoro” (tre sperta, saĝa Esperanto-veterano), kiu post kelkaj redemandoj kaj proponoj laŭdis la verkon. Tio estis la teoria venko. La praktika tuj sekvis. Proksime estis gitara rondo (ekzakte la alcelita grupo), kaj kiam mi metis la kantokolekton sur la tablon, la homoj jam ekmiris pro ĝia grandeco. Poste ni kantis eble dekon da kantoj el ĝi kaj pluraj personoj demandis pri elŝutebla versio. Do, jen la fina pruvo, ke tiu projekto estas senchava kaj dezirata.
Mi kun du esperantistoj vizitis picejon. Post kiam mi estis fininta mian picoparton, mi rakontis pri mia studenta vivo en Paderborn. Ĵus mi estis mencianta ke mi tiam okupiĝis volonte kaj neoficiale pri eksterlandaj studentoj, inter ili kelkaj Hungaroj, kiam subite unu el ili eniris la picejon! Montriĝis ke li estas Miskolcano. Tute hazarde li rigardis tra la fenestro kaj rekonis mian vizaĝon. Kia koincido! Kompreneble ni la sekvan renkontiĝis; tiel mi vidis la ortodoksan preĝejon de Miskolc kaj gustumis la Hungaran herban likvoron “Unicum”. La mondo vere estas eta loko – foje eĉ sen ke Esperanto-kontaktoj enmiksiĝas.
Ne pro nenio spertuloj postulas atentadon de lingvaj detaloj: Ĉe la programtabulo la organizantoj plurfoje uzis la vorton “preciza” anstataŭ “akurata”, tiel estante amuze malpreciza. Unu ankoraŭ ne tiom flua Hungara esperantisto daŭre parolis pri “punktoj” anstataŭ “poentoj”. Sed la kulmino venis dum la lasta vespero, kiam oni volis festi laŭ tradicia IJS-kutimo. Subite tiuj partoprenantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis, disŝiris la Esperanto-flagon al tri pecoj! Kiel tio okazis? Nu, oni estis dirinta al ili: “Prenu pecon de la flago!” anstataŭ “Tenu pecon de la flago!”… evidente Esperanto (resp. ĝia flago) suferas, se oni ne bone elektas sian vortumadon.
La skeĉo de la Germanoj ( = varbado por la IS) pretis vere nur lastminute. Ĝis la fino de la vespermanĝo mi eĉ pensis ke mi ne faros ĝin, ĉar mi ja ne plu respondecas pri tio (mi nek estas IS-kunorganizanto, nek aktivulo, nek en la junularo). Sed tiam Vera “MC IJS” en anonco tiom klare kaj forte petis pri ĝi ke mi ŝanĝis mian opinion. Sufiĉis la kunesto de Krücke (kiel humura testpersono kaj kritikema konsilanto) kaj peco da blanka papero por verki ĝin en malpli ol unu horo el preskaŭ nenio (nur kelkaj vagaj ideoj). Je la fino la skeĉo bone sukcesis kaj mi ege ĝojis, ke mi refoje faris la ŝajne neeblan.
Pro la skeĉo mi ricevis inviton al la festo de la organizantoj (kia honoro – mi ja neniel estis eĉ helpanto ĉifoje!). Mi tre ŝatis aparteni al tiu rondo. Sed bedaŭrinde mi ne kapablis trinki alkoholon, ĉar mia stomako denove estis maltrankvila, same kiel jam post la nokto en la trajno kaj ankaŭ kiel poste dum revojaĝo. Mi devis preni du tagojn sinsekve tabledojn por elteni ĉion.
Tio estis la lasta pruvo, ke mi ne povas daŭrigi tiel. Se sanoproblemoj aperas dum relative senstreĉa, agrabla Esperanto-renkontiĝo kie mi troviĝas inter amikaj homoj, tio sendube estas plej alarmige. Mi ankaŭ rakontis al kelkaj pri miaj problemoj kaj ili samopiniis.
Cetere miaj kunvojaĝantoj estas tre facile elteneblaj. Mi ne povas memori pli senstreĉan vojaĝon kun grupo da junuloj. Plej bona tamen estis interparolado kun unu persono, kiu jam delonge havas mian fortan simpation. Pli bona ol sovaĝa festado estas bona interparolo, dum kiu evidentiĝas, ke iu komprenas kaj subtenas min. Mi ĉiam sentas min tiom sola, kiam mi alfrontas miajn problemojn…
Mi troviĝas sojle de grava tasko, kiu postulas multan energion. Necesas batali kontraŭ tio, kio atakas mian mensan kaj korpan sanon. Tial mi ne povas diri, ĉu mi skribos en aŭgusto aŭ kiam mi denove taglibrumos. Sed unu aferon mi scias: Nun nur mi mem povas helpi al mi.
Rigardo reen – la 31a de julio 2003
La dudeka enskribo antaŭ unu jaro – laŭdo por muziko kaj monenspezo por traduko.
Ich wünsche, daß ich zum IJS gegangen sein könnte.