?u vi estos pasa?ero?

Hodiaŭ posttagmeze mi revenis de la IJS 2004 en Miskolc, Hungario. Entute estis 89 partoprenantoj el 11 landoj, do la de mi atendita nombro de personoj (kaj klara venko super la IJF!). La Germanoj kun 26 personoj estis la plej granda eksterlanda grupo kun granda distanco al la du due plej grandaj kun po 6. El Hungario venis 35 personoj.

Kompreneble okazis tro por skribi pri ĉio detale. Tial mi limigu min al kelkaj punktoj (ne poentoj!).


bonaj flankoj:
rapida akceptado, tuja solvado de problemoj kaj kromdeziroj
Per tiom flua akceptado, la organizantoj forprenis multan streĉon de la partoprenantoj. Eĉ eblis por novulino lastminute malmendi la manĝojn. Kion deziri plu?
vingustumado ne dum ekskurso, sed en parko apud la ejo (multe pli malstreĉa!)
Kvankam eble la tradicio pledas por vinkelo, multaj partoprenantoj esprimis sian kontenton pri tio, ke oni ne devis antaŭe kaj poste longe busveturi. Tute male, la freŝa aero en la parko kaj la tempo post la gustumado tre helpis elteni la alkoholon. Tri vinoj jam sufiĉas por duonebriigi eksterlandanojn!
pli modera programo dum ekskurso (kaj sen troa busveturado!)
La ekskurso komenciĝis je la 9a kaj duono – tio eĉ estis akceptebla tempo por la dormemuloj! Nur tre etajn distancojn oni veturis perbuse – bona decido, IJS ja okazas en somero! Eble la surprize malbona vetero kaŭzis tion, sed estis bona decido rezigni pri plia programero post la vizitado de la fortikaĵo.
promenado al turo (agrabla kaj ne tro longa)
Posttagmeza promenado al proksima turo liveris bonan okazon por movi siajn krurojn. Tute adekvata programpunkto por tiuj, kiuj ŝatas iom festi kaj ion vidi dum sia feriado.
partoprenebla sporta tago
La sporta tago feliĉkaze ne alcelis suĉi ĉiujn fortojn el la partoprenantoj. Estas ĉiam mirinde, kiom forte kelkaj ludoj povas kunligi homojn en unu grupo.
tre amuza aikido-prezentado
La aikido-prezentado iĝis tre amuza. La sportistoj mem ne alfrontis ĝin mortserioze kaj estis malfermaj al la demandoj de la (kiel ĉiam tre scivolemaj) partoprenantoj.
bona anoncado ĉe programtabulo (vojoklarigo por eksterejaj programeroj)
Plurfoje okazis diversaj programeroj aliloke sen reveno al la ejo. Multaj tre ĝojis, ke tiam legeblis indiko (kaj foje eĉ vojopriskribo) de la postaj lokoj, tiel ke malfruuloj havis ŝancon trovi la aliajn. Tio estas nepre daŭrigenda servo.

malbonaj flankoj:
dua informilo ne en PDF-formato (kroma laboro por mi)
Mi rikoltis la necesajn / utilajn informojn el diversaj fontoj (retpoŝta dua informilo, dubilda urbomapo, IJS-TTT-ejo, IJS-dissendolisto) kaj el ili kompilis PDF-dosieron. Tamen tion povintus prepari ankaŭ unu el la organizantoj, tiel ke ne ĉiu mem devintus fari tion.
neniu balo ( = neniuj belulinoj en balaj vestaĵoj)
La bala dancado mem ne mankis al mi; kaj la bela tradicia manĝado kaj festado ja okazis. Vere nur mankis al mi la elegante vestitaj homoj.
“muziko kaj lumo”-festo: malpli etosa ol IJS ĝenerale, longa busveturado
Laŭ mi ne indis veturi longe per la buso al tiu ekstera festo. Ĉe la nokta programo de la IJS kaj trinkaĵoj kaj la etoso estis pli bonaj.
kiel kutime: “Hej, homoj, rapide!” kun posta atendado
Kiel kutime, plurfoje oni laŭte anoncis “Hej, ni volas eki!”, dum poste ĉiuj devis atendi 10-15 minutojn. Ŝajne tio estas neforigebla parto de la Hungara vivmaniero.

kompare: pri la IJS 2003
reveno de la IJS 2003
pli detala raportado de la IJS 2003
plie: kantado kaj gitarludado por certa persono dum IJS 2003
plie: 40 KDJ sufiĉis por DĴi dum IJS 2003
fotoj de la IJS 2003 (kun Hungaraj belulinoj!)

Mi dum la tuta IJS ne DĴis – Lala prizorgis la diskotekon. Eĉ se mi havintus interesan muzikprogramon, mi ne provis mem surmeti la muzikon eĉ nur dum kelkaj horoj. Preskaŭ ĉiun vesperon mi estis tiom laca (kaj relative kontenta pri la okazinta taga programo), ke mi frue enlitiĝis. Same faris la kunvojaĝintaj novulinoj – do plia kialo ne viziti la diskotekon. Fakte mi nur kunbambumis dum la lasta vespero.

Tamen indis kompili IJS-2004-KDn, ĉar mi metis ties enhavon en mian MP3-aŭskultilon, same kiel la “Irish Ambient“-KDn. Kiam mi nokte ne povis dormi dum la vojaĝo, mi – iom en la tradicio de mia amiko Holger – aŭskultis muzikon. Miaj noktvojaĝaj kantoj estis “The Passenger” de Iggy Pop, “Driver’s seat” de Sniff ‘n the Tears kaj “Gimme Shelter” de The Rolling Stones. La lastan mi konas el la filmo “La nokto de la aventuroj” (“Die Nacht der Abenteuer”, origine tamen “Adventures in Babysitting“). Ĝi eksonas, kiam la junulaj herooj veturas tra nokta urbo. Pro tio mi ĉiam ligis tiun kanton al nokta veturado kaj aventuroj.

Rigardo reen – la 23a ĝis 30a de julio 2003

La dekkvara enskribo antaŭ unu jaro – neniu KEF en 2003, naskiĝtago de amiko, forgesita sekurvorto.
La dekkvina enskribo antaŭ unu jaro – la freneza vojo akiri Team’-akordojn kaj tekstojn.
La deksesa enskribo antaŭ unu jaro – ĉu DĴi per KDj aŭ MP3j?
La deksepa enskribo antaŭ unu jaro – la unua versio de mia kantokolekto.
La dekoka enskribo antaŭ unu jaro – tre konciza enpaklisto por Hungario, la Bertilaj avertoj.
La deknaŭa enskribo antaŭ unu jaroLa Kuracistoj en la reto kaj aliaj (etaj) anoncoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *