Mi dum 10 tagoj ne sukcesis skribi ion. Parte tio ŝuldiĝas al la fakto ke ne okazis tiom multe en mia vivo. Aliflanke tion kaŭzis, ke mi devis labori kiel frenezulo, do simple ne havis tempon por vivi.
Ĉifoje vere estis tro. Mi atingis la absolutajn limojn de miaj korpaj kaj nervaj fortoj. Similas al miraklo ke mi ĝis nun eltenis tion. Tial mi dum mia hodiaŭ komenciĝanta feriado serioze pripensos, ĉu daŭrigi mian nunan laboron, do ĉu mi subskribu plilongigan kontrakton.
Kompreneble: Dum la unuaj du profesiaj jaroj, ĉiu devas labori kaj multe kaj multe pli ol la aliaj. Kaj jes, eble faras malbonan impreson iĝi senlabora (eĉ se tio okazas laŭ propra volo). Kaj certe la kondiĉoj ĉe la “labora merkato” (se ĝi vere ekzistas) ne estas tiom oportunaj ke oni posedas la lukson tuj kaj senprobleme trovi novan, agrablan postenon.
Sed aliflanke: Se mi mem rimarkas, ke mi pro korpa kaj mensa elĉerpiĝo ne povas daŭrigi, tio ne estas mia “libervola” decido, sed urĝa paŝo por savi mian longtempan sanstaton! Tio ne estas ago farita facilanime, sed kun bedaŭro. Mi studis ĉiujn vojojn por malstreĉiĝi dum la pasintaj monatoj. Ili ĉiuj helpis unue, sed poste mi eĉ ne plu havis la nervojn aŭ energion por ilin apliki. Tio signifas, ke mi ne plu kapablas forigi la emocian premon, kiu kreskas en mi pro tro multa laboro – tre alarmiga signalo!
Ĉiu monero havas du flankojn. Do, jen la pozitivaj elementoj de mia situacio:
– Mi komprenis, ke nur mi mem povas solvi mian problemon kaj mi estas ankaŭ solvanta ĝin. (Plej ofte problemoj restas, ĉar homoj ne komprenas tiun bazan veron.)
– Mi rimarkas la problemon, antaŭ ol ne plu havi la eblon aktive agi. La pasintan fojon mi restis pasiva ĝis mi severe malsaniĝis. Tiam mi nur povis reagi kaj atendi. Ŝajnas al mi, ke mi lernis ion el mia pasinteco.
– Mi skribe fiksis priskribon de la problemo, de ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj. Tio ne nur trankviligas min, ĉar mi evidente kapablas ordigi miajn pensojn, sed ankaŭ kiel bazo por letero al mia ĉefo, se mi decidos vere fini mian nunan laboron. Mi ne estas frenezulo – mi ja eĉ povas bone percepti kaj esprimi min.
– Mi simpligis kaj reordigis mian privatan vivon. Kompreneble mi ne atingis ĉion, kion mi volis, sed multon. Tiom longe, kiel mi ankoraŭ batalas por mi mem, nenio estas perdita – kaj ĉio dezirinda gajnebla.
Mi uzis miajn unuajn 24 liberajn horojn por MP3-igi partojn de kelkaj KDj (tri sonŝpuroj inter ili): Pulp Fiction, Tarantino Connection, From Dusk Till Dawn kaj Desperado. Mia celo estas krei unu memkompilitan KDn el ili kun la plej bonaj kantoj sur ĝi. Kun granda surprizo mi konstatis, ke mi elektis pli el la filmoj de Robert Rodriguez ol de Quentin Tarantino, kvankam Tarantino estas tiom aprezata kiel lerto uzanto de muziko en siaj filmoj. Eble tio ŝuldiĝas al la fakto, ke mi ne tiom ŝatas la en ili uzitan muzikon el la 1970aj jaroj kaj preferas la Meksikan blusrokon el la verkoj de Rodriguez. Nu ja, kiam Los Lobos ludas, ili klare havas mian simpation – ili ja ankaŭ surbendigis version de “La Bamba”! Kaj la malrapida kanto “After dark” de Tito & Tarantula jam servis por danci malrapide kun belulino… eĉ se mi ĝenerale ne estas konata kiel verva adoranto de latinmuziko, mi tamen tre ŝatas la kanton “Canción del Mariachi” kiun ludas Los Lobos kun Antonio Banderas.