Mi ?iam kredis ke la koro rakontas pri la ver’

Kiel anoncite antaŭ kelkaj tagoj, jen miaj celoj:

Mi volas havi almenaŭ unufoje en la vivo rilaton kun virino, kiu ne loĝas minimume mil kilometrojn for de mi kaj ĉe kiu mi bezonas la bonuson de “eksterlandana ekzotikeco”.

Tute male, mi tuj akceptus komenci ion kun Germanino, kiu loĝas maksimume 20 kilometrojn for de mi ( = en Münster aŭ mia hejmvilaĝo), se ŝi havus la ĝustajn kvalitojn: belecon, ĉarmecon, intelekton kaj humuron.

(Jes, beleco kiel unua kvalito, ĉar tion mi – almenaŭ kun okulvitroj – plej rapide kapablas konstati. Estus hipokrite aserti ke “ekstera aspekto tute ne gravas”. Homoj kaj precipe viroj reagas al tio, kion vidas siaj okuloj.)

Ekzistas ankoraŭ pliaj dezirindaj ecoj (brileco, originaleco, malfermeco al novaj aferoj). Ili por mi jam troviĝas ie inter la jam menciitaj kvalitoj.

Kompreneble tiaj listoj estas plej ofte sensencaj, ĉar praktike ne eblas serĉi personojn laŭ ili. Sed mi unufoje volis skribi tion publike.

Pri ekstera aspekto: Nu, la mia lastatempe spertas kelkajn ŝanĝojn.

Mi aĉetis du novajn pantalonojn en junio. Sonas kiel memkomprenebla afero, sed sen multa tempo tio kutime malfacilas. Kaj mi eĉ nur pagis 20 EUR por ambaŭ! Kia sukceso. Kun ĝojo mi konstatis, ke mi vere iĝas malpli maldika. Poste kelkaj jaroj mi atingos la por mia grandeco “normalan” pezon.

Plie mi mendis du kravatojn kun fraktala motivo. En la mondo malabundas interesaj kravatoj malgraŭ la konstato de mia frato, ke virinoj ŝatas belajn ekzemplerojn (kaj ankaŭ bele, elegante vestitajn virojn). Kiu komprenu tion? Nu, certe ne estas mia problemo.

Hieraŭ mi iris la unuan fojon al frizistino en Münster. Mi estas sufiĉe kontenta pri la rezulto. Tiel eblos elteni la someron (se ĝi iam hazarde venos al Germanio)! La pasinta hartondado cetere estis jam antaŭ kvar monatoj kaj duona. Iel mi forte preferas mian novan (ankaŭ senbarban) aspekton, multe pli dinamika/flegita/juna.

Ŝajne mia stomaka maltrankvilo havas korpan kialon kaj ne mensan, kiel mi unue supozis. Jam la kvaran tagon mi malbonfartas vespere. Almenaŭ mi sukcesas labori. Kaj krom tio mi sentas min multe pli bone ol ankoraŭ hieraŭ. Eble mi estas jam tre alkutimita al memkonsolado…

La 22an de junio, Ken Miner skribis tre leginde pri klasika muziko kaj la problemoj atingi nuntempan publikon. Mi aldonus plian tezon: Multaj homoj ŝatas aĉeti filmmuzikon, kiu ofte estas orkestra. Do la stilo aŭ la instrumentoj mem ne povas esti la sola kialo, kial klasika muziko tiom malpopularas – ankaŭ ne la ludadofteco en la radio (kiu same ne okazas por filmmuziko, se ĝi estas orkestra). Mi opinias, ke multaj homoj simple ne pretas investi la tempon kaj energion por trovi aliron al aferoj kiuj ne estas facile konsumeblaj. Iu simpla popkanto, produktita per la komputilo kaj kun iu triviala teksto, kompreneble trovas sen eksterordinare granda peno la homamasojn – se ne tra la radio, tiam en la diskotekoj (kaj poste supermerkatoj). Laŭ mi jen unu malbela flanko de la nuna (okcidenta) demokratia socio: Ĉiu nur alstrebas tion, kion la (perceptebla) plimulto akceptas, anstataŭ verki ion kun individuaj flankoj, kio eble nur konvinkas limigitan grupon (sed tiun multe kaj longtempe). Nu, kiu volas tutmondajn amasmediojn, verŝajne devas akcepti tion.

3 thoughts on “Mi ?iam kredis ke la koro rakontas pri la ver’

  1. Sennoma

    Renkontigxo

    Kara Gunnar!

    Mi ne scias, kial al tiu cxi tago mi skribas, sed mi nur sxatus al vi mesagxi, ke tre antaux gxojas la renkontigxon kun vi dum la IJS. Espereble gufujo+teo suficxos por povi trankvile sidigxi kaj babiladi, aux cxu vi preferus la benkon ekstere kun biero?

    Kore, Stela

  2. elgrande

    Hm, mi kredas, ke beleco gravas, sed mi anka? pensas, ke oni vidas virinojn, kiujn oni ?atas, pli belaj ol alie. Almena? por mi estas tiel. Mi tial eble relativigus tion, se temus pri mia listo. Sed sendube ja anka? ekzistas malbelulinoj, kiujn anka? la bonuso de onia ?ato tiurilate ne povas helpi. 😛
    Eble mi faros similan liston por mi balda?; mi trovas la ideon sufi?e bona.

    (Korekteto: En la frazo “Homoj kaj precipe viroj reagas al tio, kion vidas siaj okuloj” vi devus ?uste diri “iliaj okuloj”, ?ar “si” ?iam rilatas al la subjekto de la sama (sub)frazo kaj se “si” trovi?as en subfrazo, ?i ne povas rilati al la subjekto de la ?effrazo. “siaj” devus do teorie rilati al “(siaj?) okuloj”.)

  3. karulin

    virinoj, beleco, klasika muziko, ktp.

    Hodia? mi trovas tempon respondi vian enskribon de mia naski?tago:

    > belecon, ?armecon, intelekton kaj humuron.

    ?i ?i?j estas relativaj kvalitoj, ?u ne? Dependegas de la homoj, ?u iu ?ajnas esti bela, inteligenta, ?arma, amuza a? humorplena.
    Kaj kiel vi ja mem skribas: ne ta?gas tiaj pensoj por trovi koramikinon. Eble por ser?i, sed ver?ajne ne por trovi.

    > beleco kiel unua kvalito, ?ar tion mi plej rapide kapablas konstati.
    Bone ke almena? iu nun konstatis tion. Kompreneble beleco gravegas. Kompreneble anka? aliaj kvalitoj gravegas. Kaj beleco estas relativa…

    > Homoj kaj precipe viroj reagas al tio, kion vidas siaj okuloj.
    Prave, ne nur viroj.

    > pri klasika muziko kaj la problemoj atingi nuntempan publikon.
    Mi estis en muzika gimnasio kaj konas multegajn junulojn kaj homojn kiuj treege interesi?as pri klasika muziko kaj parte e? mem verkas.
    Eble estas tre kura?e kaj eble e? malrespekte skribi, ke al mi ?ajnis ke pli inteligentaj homoj pli ofte okupi?as per klasika muziko ol malpli inteligentuloj. Do mi konstatas ke mi nur kelkfoje preferas klasikan muzikon al alia. 😉
    Sed fakte: kio estas klasika muziko? ?u la Comedian Harmonists faris klasikan muzikon? Kian muzikon ili faris? ?u J.S. Bach faris klasikan muzikon? Oni diras “baroko”, ?u ne?
    La? mi ne estas facila afero distingi inter stiloj. Kaj tio nun ne nur temas pri muziko.
    Alia tezo estas ke homoj ?atas (kaj a?etas!) tiun muzikon, kiun ili jam milfoje a?dis. Eble tial klasika muziko kiel filmmuziko estas tiom ?atata.

    > Mi opinias, ke multaj homoj simple ne pretas investi la tempon kaj energion por trovi
    > aliron al aferoj kiuj ne estas facile konsumeblaj.
    Prave.

    Fartu bone, ?is la IJS!
    la kara Ulin’

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *