Efektiveco decidas la agadon

Komence de la 1980aj jaroj ekestis nova muzika movado en Germanio. Subite aperis multaj grupoj, kies junaj muzikistoj kantis germanlingve! La nomo por tiu fenomeno estas “Nova Germana Ondo”, ĉar kiel ondo venis tiu rok- kaj popmuziko. Kelkaj artistoj havis nur unu vere konatan kanton. “Major Tom / Völlig losgelöst” estas tiu de Peter Schilling; ekzistas ankaŭ anglalingva versio de ĝi, sed tiu ŝajnas al mi plata kompare al la originalo. Antaŭ kelkaj monatoj mi vidis la artiston kadre de elsendo pri la 1980aj jaroj ludi sian kanton denove, akompanante sin mem sole. Mi tiam pensis, ke li estas bedaŭrinda, ĉar li devas reludi sian nuran grandan sukceson ankoraŭ 20 jarojn poste por vivteni sin.

Sed pasintan semajnfinon mia frato rakontis al mi, ke mi eraris: Peter Schilling agis sufiĉe saĝe, investigante siajn elspezojn. Nun li vivas de la interezoj. Tiel li apartenas al la tre malmultaj homoj, kiuj ne perdis sian kapon pro la sukceso. Ial li pro tio estas tre simpatia al mi.

Ankaŭ la kanto “Major Tom” formas raran escepton: De malmultegaj kantoj el la 1980aj jaroj ekzistas bona teknoremikso. Kiam mi antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj aĉetis KDn kun tri remiksaj versioj sur ĝi, mi konstatis je plurfoja aŭskultado, ke la muziko neniel nervas, ĉar la remiksintoj vere atentis pri sonaj detaloj kaj agrablaj sinteziloj. En la reto mi trovis alian version de tiu disketo kun aliaj remiksoj: “Major Tom ’94 (kun pli granda bildo)” kaj “Major Tom ’94 (kun ekzakta kantolisto)“.

Hodiaŭ mi iris kinejen kun mia familio kaj amikino de mia fratino. Entute ni estis dek personoj, tiel ke ni pro kvanta rabato nur pagis naŭ kartojn. Ĉar multaj el ni kunportis dolĉaĵojn kaj libere ofertis ilin al la aliaj, la spektado samtempe similis al grandega frandado. Kinejovizito kun la tuta familio apartenas al la plej bonaj aferoj por fari dum festotago. La filmo “Troja” certe indas rigardon, kvankam pluraj detaloj de la rakonto estis ŝanĝitaj. Min nur mirigas, ke necesis pli multaj ŝanĝoj ol por la adaptigo de “Mastro de la ringoj”… Ties tri partojn mia familio ankaŭ jam kune rigardis dum la pasintaj jaroj, kvankam ne kun tiom multaj personoj.

Rigardo reen – la 20a de majo 2003

La oka enskribo antaŭ unu jaro – bongusta Esperanto-vino, anonco de translokiĝo kaj la muziko de The Police kaj Sting.

1 thought on “Efektiveco decidas la agadon

  1. Sennoma

    pri “Trojo”

    Saluton Gunnar,
    mi pensas ke gxis nun neniu sukcesis adapti ie(l) ajn la okazintajxojn el Trojo, kantitaj de (iu) Homero. Mi diras nur unu afero, kiu eble mirigos vin: Ahxilo tute ne estis blonda! Liaj haroj estis rugx-kasxtanaj 😉 ecx nun, la grekoj blondaj estas maloftaj!!

    mi ankoraux ne vidis la filmon… sed, mi certas ke mi iros :-))

    Nicola
    http://www.nicolaruggiero.it/blog/index.php

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *