?u venas la printempo nun?

Hieraŭ la vetero estis varma; kiu surhavis jakon kaj puloveron, tiu ŝvitis. Dum la intertempe kutima sportumado kadre de la universitata programo, mi denove renkontis multajn belulinojn. Ĝenerale la partoprenantaro konsistas je 80-90% el virinoj. Ĉifoje la ĉeestantaj – laŭ ekstera aspekto – estis eĉ pli belaj ol kutime. Nun mi komprenas kial sporto bonfartigas. Kaj jes, printempo estas vere bela sezono.

DJh Kunar kun du belaj Rusinoj dum IJF 2004

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, mi restu je la sama temo: Nicola Ruggiero sendis al mi la supran foton. La IJF 2004 evidente havis ankaŭ siajn belajn flankojn.

Nun ankaŭ la IJF- kaj IS-fotoj de Anuschka De Coster troviĝas en la reto. Sed mi hezitas krei propran fotaroliston por la IJF (kiel mi faris por la IS)… mi ne pensas, ke indas. Tamen min interesus la fotoj de Sjoerd kaj Katja.

De la IJF restas plia memoraĵo, nome koncertoj de Junas kaj pli Junas kun Laurent Burgbacher en la reto! Finfine iu publikigis maloficialan surbendigon en MP3-formato de renkontiĝo kiun mi mem partoprenis.

Iom trankviligas min ke ne nur esperantistoj suferas je la malsano, ke ili volas traduki kantotesktojn sen flue (aŭ eĉ pli ol baze) regi la lingvon, al kiu ili tradukas. En diskuto pri traduko de kantoteksto al la germana mi atentigis pri tio, ke ne sufiĉas vortaro por traduki kaj ke tradukado ne taŭgas kiel ekzerco por lerni lingvon. Unu persono tre ofendiĝis pro tio kaj reagis kolere, dum la origina aŭtoro de la teksto esprimis sian dankon. Feliĉkaze kelkaj komprenas, kiom foje valoras miaj kontribuoj. Kaj jes, mi klare konfesas ke mi estas tute aroganta pri kelkaj aferoj – kaj kontenta!

4 thoughts on “?u venas la printempo nun?

  1. Sennoma

    sal Gunnar!
    pri la fotoj de Katja kaj Sjoerd: baldaux kiam mi havos tempon, komence de junio, mi enretigos la 300 fotojn de niaj komunaj geamikoj! jes, ili estas 300 kaj pezegaj… pli malpli 1,2 MB po foto… ;-))

    do… atendu 😉 kaj se vi volas tiujn en kiuj vi aperas, diru kaj mi senprobleme ret-sendos al vi

    amikege
    Nicola

  2. elgrande

    Nu, almena? tiu persono diris, ke li a? ?i ne scias, kiel ?usta la traduko estas. Kompreneble estas alia demando, ?u vere indas enretigi ion, pri kies ?usteco oni mem dubas; sed se neniu denaska parolanto de la Germana skribus ?ustan tradukon, tiu traduko estus eble pli bona ol nenio. Sed kompreneble ekzistas neniu kialo por tiu persono ofendi?i pro via pli ?usta traduko. Certe estas ridinde, ke tiu persono diras, ke li a? ?i ne nur lernas la lingvon.

    Mi mem ofte tradukas kantojn en mia kapo. Ofte mi ne povas ne fari tion. Tamen estas tute klare al mi, ke tia traduko ne povas esti bona kaj ver?ajne ne venus al mi en la kapon la ideo skribe fiksi tian “kaptradukon”.

    Mi havas alian demandon: Vi kelkfoje uzas esprimojn, kiuj la? PMEG estas nerekomendindaj. ?uste nun mi nur povas memori unu ekzemplon: Vi oftege uzas “kiom” kaj “tiom” anta? adjektivoj, kie la? PMEG oni kutime uzu “kiel” kaj “tiel”. Kion vi pensas pri tio? ?u tiaj “tiel” kaj “kiel” ?ajnas al vi purismaj en la hodia?a uzo? ?u ili estas la? vi pli formalaj?
    http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/tabelvortoj_om.html

    (Se oni uzas “tiel” kaj “kiel” tiumaniere, ?u oni devas anka? esprimi “etwas gefährlich” per “iel dan?era” a? ?u oni tamen uzas “iom dan?era”? ?ajnas al mi, ke “iel dan?era” oni tuj (eble mise) komprenus kiel “irgendwie gefährlich”.)

  3. amuzulo

    malgranda mondo kiel kutime

    Unue, kiam mi vidis ?i tiun foton, mi pensis ke eble vi estis en Rusio kiam mi ne sciis pri tio. Tamen, poste mi memoris kiam mi estis en Moskvo kaj sidis sur la sama se?o kun la belulino maldekstre en la foto kaj ?i klarigis al mi ke ?i vizitis Moskvon por akiri sian vizon por iri al IJF. Mi ne memoras de kie mi konas la alian, sed mi certe memoris ke ?i estas rusino.

    ?iukaze, nun vi havas pruvon ke almena? kelkaj sekundoj de IJF estis ?ojaj por vi. Beda?rinde mi ?us eltrovis ke iu ?telis mian ciferecan fotilon (US$400) dum mia 45-hora busvoja?o al Kanado. Nu, kiel mi ?iam diras, tia estas la vivo.

    Cetere, mi planas telefoni al vi morga? pri la KD. Mi ?iam rememoras tion vespere post kiam vi ja jam enliti?is. Sed, mi tamen da?re pensas pri ?i kaj esperas je ?ia sukceso. Mi jam laci?as pri grandiozaj projektoj kaj preferas resti ?e la malgrandaj.

    Nu, ?ion bonan al vi!

  4. D? Kunar

    kiom-tiom-ismo

    Dankon pro la atentigo. Vi vidas, ke neniu estas perfekta. Fakte mi ofte tra tiaj atentigoj plibonigis mian lingvan nivelon. Tial mi ankaŭ mem tiom ofte faras ilin…

    Feliĉkaze PMEG diras ke ja eblas uzi “tiom…kiom” kun A-vortoj. Oni nur ne troigu.

    Origine mi ĉiam uzis “tiel” kaj “kiel”. Poste mi ekopiniis, ke per “tiom” kaj “kiom” eblas pli fajna distingo. Sed nun post legado de la koncerna PMEG-paĝo ŝajnas al mi, ke mi trudis la germanan lingvouzon al tiuj vortoj. Oni neniam finlernas…

    Pri via “iom”-demando: Fakte la de vi indikita paĝo diras, ke en tiu okazo vere uzu “iom”. Via demando montras, kiom malfacilas la fajnaj distingoj foje.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *