Mi ne postulas ?iun respondon

Flo de Vinilkosmo havis demandon pri muzikvorto. La pensado pri ĝi (kaj respondo de Bertilo Wennergren) memorigis min ke mi vere finu la aldonojn al la rokpopa terminaro baldaŭ. Sed unue tamen mi verku la recenzon atendatan. Feliĉkaze intertempe pretas la longe intencita Menino-recenzo.

Hieraŭ mi estis ĉe la dua naskiĝtaga festo de tiu ĉi semajnfino. Al mi tre plaĉis ke – krom kolao, akvo ktp. – ne nur haveblis biero kaj la kutimaj fortaj alkoholaĵoj, sed ankaŭ vino. Jes ja! Malmulto superas altnivelan ebrietiĝon kun amikoj.

Unu afero tamen iom konfuzigis min, nome la nova “modo” de multaj virinoj montri parte siajn subvestaĵojn (kaj apudan haŭton) kiam ili kaŭras aŭ fleksiĝas malsupren. Ĉifoje ne temis pri junulinoj, sed pri plenkreskulinoj pli malpli en mia aĝo. Ĉu ili vere ne rimarkas tion? Mi ne povas kredi ke neniu el ili. Aŭ ĉu ili libervole akceptas, ja eĉ foje ĝuste alcelas tion? Tio eĉ pli ŝokus min. En ordo, mi malŝatis la tro larĝajn vestojn de la 1990aj jaroj, sed la mala ekstremo ankaŭ ne konvinkas min esti la “pinto de gusto”. Eble al mia demando (kaj sento) ne ekzistas vere bona respondo.

Dum ambaŭ festoj cetere eksonis kantoj de “Die Ärzte“! Kaj la dua gastigantino, kiu vere posedas nivelon kaj stilon, diris ke tre plaĉas al ŝi “Mach die Augen zu” (Eo-traduko: “Kisu min, ho kara“). Tiel venis al mi la penso, ke mi eble tamen traduku ankoraŭ 1-2 kantojn… sed kiujn? Vi trarigardu mian kantoliston por trovi la plej bonajn kandidatojn.

2 thoughts on “Mi ne postulas ?iun respondon

  1. argilo

    Flo de Vinilkosmo havis demandon pri muzikvorto. La pensado pri ?i (kaj respondo de Bertilo Wennergren) memorigis min ke mi vere finu la aldonojn al la rokpopa terminaro balda?.

    ?u vi aldonas al Roko kaj Popo de Bertilo? Plurfoje mi trovis ke mankas bezonata de mi termino, do bonege se jes!

  2. D? Kunar

    rokpopa terminaro

    Jes ja, ĝuste ĝin mi alcelas! Sed mi moderigu viajn esperojn. Ne atendu tro de mi, ne temos pri grandskala reverkado, sed parta aldono. Mi nur spertas pri kelkaj muzikaj kampoj, kaj tial aldonos nur artikolojn pri ili. Ĉefaj novaj vortoj do estos nomoj por elektronikaj muzikstiloj, ĉar ilin mi vere uzas kaj bezonas. Pri aliaj aferoj – ekzemple la de vi ŝatataj muzikstiloj – mi devas silenti por ne fuŝi la terminaron.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *