Mi brulas kaj mi malvarmumas

Hieraŭ mi trarigardis mian liston de memverkitaj kantoj kaj decidis, meti la novajn al www.download.com/kunar kaj la malnovajn al www.mp3.com.au/djkunar. La limo ĉe www.download.com estas 50 MB, kaj ĉar mi estonte volos tien meti freŝe verkitajn pecojn, mi ne eluzu la tutan spacon tuj. Ĉiukaze estas tempo montri mian muzikon denove en la reto; tio ankaŭ instigas min pluverki. Sed mi senpacience atendas ke www.download.com montras miajn lastajn ŝanĝojn, kiujn mi jam faris antaŭ pluraj tagoj.

Iu havis la bonan ideon krei esperantlingvan TTT-ejon pri Kate Ryan. Mi ĉi tie skribas “iu” ĉar mi nenie trovis indikon pri la aŭtoro sur la paĝoj mem. En la HTML-fontkodo mi legas la nomon “Dominik Cornice”.

La paĝoj en tri lingvoj (franca, angla, Esperanto) informas pri la Belga kantistino, listigante ŝian diskografion kun kelkaj sonekzemploj. Iom mirinde ke eblas elŝuti la kompletan kanton “Libertine” en la kutima MP3-kvalito. Mi redemandu, ĉu tio vere estas intencita kaj legala.

Similaj TTT-ejoj ekzistas pri Mylène Farmer, Lara Fabian kaj Alizée. La ideo, informi pri franclingvaj artistinoj (kaj tiel pri neanglalingva muzikkulturo) tre plaĉas al mi. Nur ĝenas min la titolo de la paĝoj, ekz. “Kate Ryan en esperanto”, ĉar Kate Ryan ne kantis ion ajn en Esperanto. Pli taŭga estus “Kate Ryan – informoj en Esperanto”. La nuntempa misgvida titolo ĝis antaŭ kelkaj tagoj retenigis min esplori la TTT-ejojn pli bone. Evidente do ne temas pri malgrava detaleto.

Kate Ryan ne nur meritas rekonon pro tio, ke ŝi kantas en la franca aŭ ke ŝia dencmuziko agrable elstaras el la nuntempe tre monotonaj elektronikaj verkoj. Ŝi plie montras du apenaŭ renkonteblajn fenomenojn: Unue, ke nova versio de kanto el la 1980aj aŭ 1990aj jaroj povas esti pli bona ol la originalo (“Désenchantée” – origine de Mylèene Farmer). Due, ke la sono de la dua disketo (“Libertine”) eĉ pli bone eniras la orelon ol tiu de la unua. La dioj de elektronika muziko foje havas kompaton kun la homoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *