Mi estas unu el tiuj melodramaj stultuloj

La televidelsendo pri Esperanto kiun mi jam menciis pasintan sabaton kaŭzis akrajn reagojn. La TTT-ejo de 3sat kun forumo ne nur informas pri Esperanto, sed donas ankaŭ la eblon, kundiskuti. Jam antaŭ kelkaj tagoj mi tie unue laŭdis la intencon de 3sat kaj plie atentigis, ke la sekvaj du frazoj estas malĝustaj aŭ sensencaj:

“Esperanto konsistas principe el nur 927 bazaj vortoj.”
“Ekzakte 16 reguloj sufiĉas por la gramatiko de Esperanto.”

Ambaŭ troviĝas en la enkondukaj partoj de diversaj artikoloj sur la 3sat-paĝo pri Esperanto. La ĵurnalisto de 3sat konfesis, ke kompreneble li scias, ke la nombro de la reguloj povas facile varii, depende de kiel oni kunigas ilin, kaj ke ili ne enhavas la kompletan Esperanto-gramatikon. Li ne reagis al miaj argumentoj, sed simple respondis ke ja aliaj postaj frazoj forigas eventualajn miskomprenojn, ke la artikoloj pri Esperanto ne bezonas esti lingvike ĝustaj kaj ke diskutado pri tiuj frazoj havus pure akademian ( = teorian) utilon. Por iom klarigi mian pozicion kaj kialojn, mi denove skribis ion en la forumo, sed ne atendas iujn ŝanĝojn en la enhavo de la 3sat-paĝo.

Kion tio montras?

– Ĵurnalistoj disvastigas la kutimajn misinformojn pri Esperanto, eĉ sciante, ke ili ne ĝustas.
– Argumentado per faktoj (mi ligis al la PMEG por montri kiel aspektas Esperanto-gramatiko; mi citis la nombron de kapvortoj kaj leksikaj unuoj el PIV2 kaj de enskriboj en la “granda Krause” por montri kiom grandas Esperanto-vortaro) ne helpas, se homoj ne pretas akcepti korektojn.

Ke la publiko ricevas do miskoncepton pri Esperanto, ne estas ĉiam kulpo de fanatikaj aŭ malbone informantaj esperantistoj. La ideo, ke la malbona informado nur okazas pro la netaŭgaj informiloj, ke do ĵurnalistoj volonte akceptus pruveblajn informojn, apartenas al la kampo de mitoj. Tion mi jam delonge supozis, sed nun havas la finan pruvon. Se mi iam denove aŭdas iun Esperanto-pseŭdointelektulon polemiki pri “la” esperantistoj, kiuj ja “mem kulpas” pri ĉio, mi citos ĉi kazon.

Batalo pri vortoj

Nun oficiale ekfunkcias la artista datumbazo, pri kiu mi jam raportis alifoje. Kio tamen ĝenas min, estas ke subite ĝi nomiĝas “datenbazo”. Mi ĉiam antaŭe (ĉe aliaj okazoj) legis la esprimon “datumbazo”, do kial tiu subita vortoŝanĝo?

Ĉu eble PIV2 – malgraŭ la laŭ mi kutima uzo de “datumbazo” – oficialigis la vorton “datenbazo”? Mi devos kontroli tion poste. Interreta serĉo restis sen kontentiga respondo: Laŭ google “datumbazo” estas klare pli ofta, dum “datenbazo” aperas rare ekster mencio de la “artista datenbazo”. Reta Vortaro (ReVo) kaj Komputada Leksikono preferas la vorton “datumbazo”, sed eble la unua vortaro baziĝas sur la dua, kaj tiel ne estas kunnombrebla kiel sendependa fonto. La kritikaj notoj pri la nova PIV ĝis nun ne mencias iun misan difinadon aŭ preferon de “datenbazo” en PIV2.

Por ankoraŭ ne fini mian kvereladon kun la stulta mondo kaj por aldoni unu vere muzikan temon al ĉi enskribo, mi menciu strangaĵon kiu jam delonge nervas min. Kelkaj homoj (precipe Francoj) uzas la vorton “muzikoj”, kvankam laŭ mi “muziko” mem ne havas pluralon. Ja ekzistas muzikaĵoj kaj muzikspecoj, sed certe ne “pli ol unu muziko”! Kun agrablo mi konstatis, ke la PMEG eĉ al tio donas respondon – kaj pravigas min. Sur la paĝo “nombro ĉe O-vortoj” (subparto “nenombreblaj O-vortoj”) legeblas, ke kelkaj vortoj denature ne havas pluralon. Ebla uzo por “muzikoj” ekzistas, nome por “pluraj specoj de muziko”. Tion mi aprobas. Sed por tia okazo mi konas ankaŭ la vortojn “muzikstilojn” kaj “muzikĝenrojn”, kiujn mi preferas, kvankam ili pli longas. Uzi “muzikoj” anstataŭ “muzikaĵoj” tamen ŝajnas al mi tute erara; despli se “muzikoj” teorie ekzistas, sed kun alia signifo. Ekde nun mi terurigos Esperantujon per tiu scio.

kisantaj bojkotantinoj

Jam fine de marto mi menciis alvokon kies celo estas bojkoto de la muzikindustrio. Ne nur la argumentoj en la teksto konvinkas; plie la diversaj bildoj sur la paĝo kun protestgrafikaĵoj altiras la atenton. Nun mi revizitis ĝin kaj trovis novajn, el kiuj mi elektis unu plian por mia taglibro. Kisantaj virinoj certe ne estas ĉies gusto, sed verŝajne pli plaĉas ol mia acida kritiko kaj tiel iom mildigas la bildon de mia hodiaŭa enskribo.

2 thoughts on “Mi estas unu el tiuj melodramaj stultuloj

  1. zmila

    pri “muzikoj” – eble la sama afero estas pri “mono[j]”.
    mono – estas ?enerala vorto.
    kiam oni diras “monoj” oni volas substreki, ke temas pri kelkaj diverslandaj valutoj en unu loko.

  2. D? Kunar

    mono(j)

    En la germana cetere ekzistas pluralo por “mono”, sed ĝi havas alian signifon. Kiam oni parolas pri pluraj monsumoj, do iu finita (sed ne nepre certa) kvanto, tiam oni uzas pluralan formon, sen ke vere temas pri pluralo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *