Milionuloj sen kompat’ nur devus honti, sed fanfaronas

La Germana kaoskomputila klubo (CCC) alvokas al bojkoto de la muzikindustrio. Ĝenerale mi ne kredas je la efikeco de tiaj agoj, sed mi estimas la artikolon tre leginda. Jam antaŭe mi mem argumentis ke la muzikindustrio malpravas, kulpigante kopiantojn pri sia krizo. La CCC en sia artikolo liveras bonegajn argumetojn – la samajn fakte, kiuj estis ankaŭ en mia kapo.

Akompanas la bojkotalvokon paĝo kun protestgrafikaĵoj, el kiuj mi ŝatas precipe tiujn du:

Muzikshatantoj havas rajtojn!
La muzikindustrio mem kulpas pri sia krizo

Jam ekde semajnoj mi ne sukcesas ĝustatempe skribi en mian retan taglibron. Pro tio mi paŭzos ĝis post la IJF.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *