Finfine la printempo venis

Hodiaŭ komenciĝas la printempo! Nu, laŭ la temperaturoj verdire ĝi jam komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj nun denove malaperis. Kaj iuj fontoj diras ke (astronomie?) printempo vere komenciĝis hieraŭ matene, 6 minutojn antaŭ la 8a. (Sed mi kiel Germano kompreneble devas insisti pri ekzakteco kaj ĉiam validaj reguloj, eĉ se ambaŭ montriĝas dubindaj aŭ stultaj.)

Printempo estas la plej maldeprimiga sezono de la jaro: La floroj revenas, la birdoj denove kantas, la ĉielo denove bluas – ĉio kvazaŭ iĝas vivanta metaforo por la nova vivo, kiu sekvas la morton. Nenio tiom konvinkas pri la valideco de tiu universala leĝo kiel ĝia reala pruvo. Printempo realigas promeson, al kiu oni longe sopiris.

Printempo ankaŭ estas la plej bona tempo de la jaro por komenci ion novan, ĉar la kadraj kondiĉoj tiom esperigas pri la estonteco: Malantaŭ la printempo kuŝas la vintro, frosta kaj malluma tempo, kiu donas same malvarmajn kaj malagrablajn memorojn – la pasinteco vere iĝas “malhela”. Sojle ĉe la tempa horizonto, eĉ se ankoraŭ ne rekte sentebla, atendas la somero, la plej varma tempo de la jaro, dum kiu eblas preskaŭ tuttaga vivo ie ajn ekster la domo kaj la virinoj plej bele aspektas – la estonteco vere brilas. Kun tiom malbona pasinteco kaj tiom bona estonteco, kiu ne ŝatus iri antaŭen?

Versio 1.8 de mia kantokolekto pretas. Entute nun estas 115 kantoj. Mi aldonis 8 kantojn de la disko “Brazila Kolekto: Tom Jobim en Esperanto”:

  1. Korkovado
  2. Tristas
  3. Akvo fluas
  4. Sunvojo
  5. Dindi
  6. Ondo
  7. Medito
  8. Knabino el Ipanema

Kion mi nur farus sen la Brazilano Flávio Fonseca? Li ne nur aktivas kiel muzikisto, sed ankaŭ zorgas pri Esperanto-akordojn ĉe musicexpress.com.br.

Reekipita per PIVo kaj aliaj vortaroj, hodiaŭ mi finis mia Esperanto-tradukon de la poemo “Was es ist” de Erich Fried:


Erich Fried: Kio ĝi estas

Estas sensencaĵo
diras la racio
Estas, kio ĝi estas
diras la amo

Estas malfeliĉo
diras la kalkulo
Estas nenio krom doloro
diras la timo
Estas senperspektive
diras la kompreno
Estas, kio ĝi estas
diras la amo

Estas ridinde
diras la fiero
Estas senpripense
diras la singardo
Estas neeble
diras la sperto
Estas, kio ĝi estas
diras la amo

Rimarkoj: La germana “Es ist” + adjektivo ofte iĝas simple “Estas” + adverbo en Esperanto. “Ĝi estas” + adjektivo eble estas pli laŭvorta traduko, sed certe sonas plate kompare al la originalo kaj do ne povas kontentige esprimi ties signifon. Samtempe mi konscias pri tio, ke la frapan densecon de “Es ist, was es ist”, frazo konsistanta nur el unusilabaj vortoj, apenaŭ eblas traduki.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *