Estis bela tago, bela tago – ne lasu ?in foriri

Kalendara notindaĵo: Hodiaŭ estas tago kiu okazas malofte, eĉ ne ĉiun kvaran jaron. Pro tio, ke la jaro daŭras ne ekzakte 365,25 tagojn, sed iom malpli, oni ellasas la aldonan tagon dum jaroj kun duobla nulo en la finaj du ciferoj. Aliflanke tio estus iom tro malmulte, kaj tial la 29a de februaro ekzistas en ĉiu kvara jaro kun duobla nulo, do ekzemple en 2000. La restantan diferencon inter “vere pasinta tempo” kaj “kalendare fiksita tempo” oni forigas haltigante la atoman horloĝon foje dum unu sekundo.

Du muzikaj novaĵoj:
Ralph Glomp, la ŝlagrokantisto el Hamburgo, petis min traduki kantotekston por li. Post liaj du lastaj albumoj, kiujn mi cetere recenzis, li planas eldoni novan KDn dum pasko aŭ plej malfrue pentekosto. Ĉar bona traduko kutime postulas multan tempon kaj ĉar mi jam havas plurajn aliajn grandajn projektojn, mi afable rezignis pri la tasko proponita. Ralph Glomp responde aldonis, ke eĉ se ne nun, li ĝojus, se mi iam alifoje tradukos kanton por li.

Ekde nun pretas versio 1.7 de mia kantaro. Temas pri 107 kantoj, novaj estas “Solege en la nokt'” (La Kuracistoj) kaj “Pasportserva bluso” de Duncan C. Thomson.

Laste kaj plej interese laŭ mi: Judit, la junulino kiu festis sian naskiĝtagon antaŭ unu semajno, enretigis la fotojn de sia festo: Ĉe http://www.rettet-dem-oe.de/geburtstag/ rigardeblas ĉirkaŭ 100 bildoj, sur kelkaj el ili videblas tre belaj knabinoj. La ĉeestintaj esperantistoj (mia frato Harald, Till, Holger kaj Igor) certe konfirmos mian impreson pri ili. La jenaj ĉarmulinoj tiom plibonhumurigis min dum la pasintaj monatoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *