Sed mi estas mem kulpanto de ?i tiu rezultat’

Laŭ superstiĉo, vendredo la 13a estas dato de malbonŝanco. Por ne iĝi viktimoj de la malbona influo, kiun tiu tago laŭdire havas, multaj provas eviti la atenditan malbonŝancon. Ekzistas tamen alia recepto, kiu same bone funkcias, sed kiun apenaŭ iu krom mi praktikas: Mi intence altiras la malbonon, tiel ke ĝi ne plu estas malbonŝanco, sed propra kulpo.

En reta taglibro, garantitan malbonon alportas laŭ mi ĉefe du temoj: io ajn pri la movado kaj polemikoj. (Kelkaj dirus, ke tio efektive estas nur unu temo – jen la unua polemika frazo!) Elekti malnovan temon kaj ne fini la enskribon ĝustatempe (tiel ke ĝi aperos nur tagojn poste) garantias kroman malbonon.

Se ekzistus premio por la plej granda idiotaĵo de la jaro, tiam mi proponus doni ĝin al la aŭtoroj de la lingvopolitiko de gxangalo.com. En miaj multaj jaroj kiel aktivulo, mi alkutimiĝis al multaj stultaĵoj, nelogika agmaniero kaj ideologiaj durkapuloj, sed ilia verko supertrafas ĉion pasinte spertitan.

Kiu konas la anglan, tiu tuj rimarkos ke la frazo “[Ĉinoj] uzas la helpan skribsistemon bazitan sur latinaj vokaloj kaj (ne surprize) anglalingvaj konsonantoj.” estas tute fikcia. Ne ekzistas “sistema” prononco de anglaj konsonantoj, tial la lingvo ne povas servi kiel bazo por regula prononcado. Miaj bazaj konoj de la ĉina sufiĉas por konfirmi ke la ĉina prononco ne estas kopiita de la angla.

Regulaj vizitantoj de gxangalo.com memoros ke jam komence de 2003 legeblis la promeso “?angalo disponigos post ne longe al sia publiko liston da konataj nomoj kaj personaj kaj geografiaj, por ke esperantistoj kaj E-gazetoj povu uzi PEN-on sen problemoj.“, sed ke ĝis hodiaŭ tio ne realiĝis. Ĝuste tia listo plej forte helpus konvinki min pri la esperantigo de nomoj, ĉar nur kiam ekzistas kohera esperantigo, eblas serĉado de ili. Sed kompili tian liston ŝajnas tro malfacila (kaj malrealisma) tasko por la normalkaze tre ambicia teamo de gxangalo.com, kiel mi ne sen sarkasmo konstatas.

La pinto de idioteco tamen kuŝas en la jenaj linioj:

La vojo elektita de la kelkaj revuoj [NLPP (Nacia Lingvo – Prononco Parenteze] estas ne nur provizora, sed ?i efektive subigas la internacian lingvon rilate al la tiel nomataj “?efaj lingvoj”.

Ĉar kiel samtempe funkcias la esperantigo de nomoj ĉe gxangalo?

?iuj nomoj de viroj (…) fini?as per la litero ‘o’. (…) ?iuj nomoj de virinoj fini?as per la litero ‘a’.

Koncize: Oni evitu la hegemonion de “ĉefaj lingvoj”, aŭ, kiel plurfoje rekte menciite, la angla, per la deviga okcidentigo de nomoj laŭ reguloj el latinidaj lingvoj. En la germana ekzistas la bela esprimo “forpeli la diablon per Baal-Zebubo”, kiu signifas “forigi unu malbonaĵon per alia, tute simila”. Ĉikaze, unu lingvan arogantecon anstataŭu alia.

Kion mi lernis el tio? Lingvopolitiko ne nur en la EU estas aĉa, sed ankaŭ en Esperantujo! Neniu miraklo ke mi en tiuj tempoj pli malengaĝiĝas en politiko kaj la Esperanto-movado ol iam ajn!

La muzikaj novaĵoj por hodiaŭ: Mi reekis ordigi mian MP3-aron. Ne nur ke mi forigis plurajn dosierujojn kun “ankoraŭ pritaksenda muziko”, mi plie estas plutraaŭskultanta mian hiphopo-kolekton el la interreto. Estas simple tro multaj kantoj nuntempe, kaj kelkaj ne plu estas tiom konservindaj. Pli malmultaj kantoj kreas pli bonan superrigardon, kaj tio alportas pli grandan muzikĝuon. Do malpli foje estas pli.

Mi la saman faris jam kun miaj kolektoj de elektronika muziko kaj metalroko, kaj ĉe hiphopo la kvalito plej ofte estas pli malalta. La nura diferenco estas ke tiuj kantoj apenaŭ estas en la angla, sed en la plej diversaj Eŭropaj lingvoj. Mi jam uzis kelkajn el ili por Esperanto-diskotekoj kaj la lingva kvizo dum la IS en Trier 2002/03.

Cetere mi provas konverti PSM-dosieron kun muziko el “One must fall 2097” al la MP3-formato. Tiucele mi jam kontaktis la estron de “X-BoT’s OMF Universe“, kiu nun respondis kun unuaj konsiloj kaj la promeso plie serĉi vojon al mia celo. Fakte li jam publikigis ĉiujn muzikpecojn ĉe sia TTT-ejo, sed mi havas malnovan version de la fina muziko, kiun ŝajne eĉ li ne konas, kaj kiu apartenas al miaj plej ŝatataj pecoj de komputilluda muziko. Elektronika, iom ambjenta, kaj kun tono kiu donas esperon kaj memorigas pri la futuro, same kiel matena aŭroro ĉe la horizonto. Ne mirinde ke mi tiom ŝatas ĝin…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *