Mi ?iam estos esperanta, esperanta

Belaj virinoj, kiuj ornamas Esperanto-gazetojn, jam dufoje estis unu temo de enskribo. Unufoje mi demandis (ironie), ĉu io vere pensas ke mi ŝatas vidi fotojn de belaj virinoj; antaŭ tio mi miris kial belulinoj ne ricevas lokon sur la titolpaĝo de Esperanto-gazetoj, anstataŭante la tradician Esperanto-flagon. Kaj kion mi vidas sur la kovrilo de “Revuo Esperanto” numero 1167, 02/2004, kiu havas kiel temon “kongresoj kaj tradicioj”? Tri belajn Rusinojn, malgraŭ la tradicio, montri de kongresoj ĉefe grandegajn flagojn kaj ne partoprenantinojn. Ĉu la movado eble tamen ŝanĝiĝas?

Kiu ne konas la germanan, tiu verŝajne ne komprenos kiel rilatas “forfikulo” al muziko. (Kaj jes, “forfikulo” ne estas maldeca vorto!) En la germana, “forfikulo” ankaŭ servas kiel esprimo por kanto kiu tiom eniras la orelojn ke oni ne sukcesas forgesi ĝin.

Hieraŭ kaj hodiaŭ ekzemple daŭre restis en mia kapo la kanto “Sweet Harmony” de “The Beloved”. Laŭ mi popmuziko kun elektronikaj influoj, ial memorigante min pri “Pet Shop Boys”. La teksto temas pri serĉado (aŭ alcelado) de harmonio. Tio sonas eble iom naive, sed tamen la peco ofte reeksonis en mia menso. Ĝi eĉ jam aperis en sonĝo de mi, kiu tutŝajne simboligis mian deziron de paco kaj harmonio. Jes… bela sonĝo.

La tono de la muziko estas iom melankolia, sed malkutime pozitiva, agrabla, gaja. La kanton mi konas jam el la tempo kiam ĝi estis aktuala, en la jaro 1993. Tio donas pozitivan kromsignifon al ĝi, ĉar 1993 estis (rerigardante, kaj do forgesante la detalojn) tre bona jaro por mi, kun multaj pliboniĝoj en mia vivo. La duobla KD “Best of 1993”, kiun mia frato posedas, apartenas al la malmultaj tiuspecaj kompiloj, kiujn mi vere ŝatas kaj kiu enhavas multajn vere bonajn kantojn.

1 thought on “Mi ?iam estos esperanta, esperanta

  1. elgrande

    “Forfikulo” ja estas amuzega vorto. 😛
    Sed ?u vi konas ?ustan Esperantan esprimon por kantoj, kiuj ne eliras el onia kapo?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *