Tie, kie la aero estas libera, ni estos, kio ni volas esti

La tria Rusa KD, kiun ĉarma Rusino donacis al mi, portas la titolon “??????? ?????????: ?????????”. Kompilo da moderna ruslingva popmuziko. Mi notis la interesajn titolojn kaj rimarkis, ke tio validas por la plej granda parto de la kantoj. Miaj nuntempe plej ŝatataj pecoj de tiu KD estas “Reflex: ?????? ????????” kaj “????????? ???????: ????-????”.

Kelkaj pensoj, kiujn mi jam skribe fiksis antaŭ kelkaj tagoj (kiel rezulto de cerbumado):

Dum la pasintaj monatoj, mi relernis ke socia pozicio povas ?an?i?i.

Post multaj jaroj, en kiuj mi transprenis preska? ?ie flankan lokon, mi ekopiniis, ke mi meritus tion, ?ar mi ?ajne ne estas tre ?atebla persono. Sed nun mi rimarkas, ke en mia nova amikaro la homoj senprobleme akceptas min kaj vidas min kiel sociemulon. Tio montras al mi, ke mi tamen pravis dum la jaroj, en kiuj mi restis mi mem, kaj ke malpravis tiuj, kiuj provis trudi al mi alian konduton.

Eble vera libereco ofte postulas izolecon. Sed restante mi mem, mi almena? povas rigardi en la spegulon sen malami la personon, kiun mi vidas.

Jam antaŭ preskaŭ unu monato mi skribis pri mia ideo, rearanĝi la titolliston de la Sting-KD “Fields of Gold“. Hodiaŭ mi realigis tion. La tuto sonas multe pli bone ol la origina vicordo, kiu ŝajnis al mi rezulto de pura hazardo aŭ senatenta miksado.

  1. Englishman in New York
  2. Love is the seventh wave
  3. This Cowboy song
  4. If I ever lose my faith in you
  5. It’s probably me
  6. Moon over Bourbon Street
  7. Russians
  8. Fragilidade
  9. Fields of gold
  10. Why should I cry for you?
  11. When we dance
  12. They dance alone (cueca solo)
  13. If you love somebody set them free
  14. We’ll be together
  15. All this time
  16. Mad about you
  17. Fragile

Jes, eble nur DĴ povas kompreni kiom gravas taŭga sinsekvo de pecoj sur KD. Mi mem miras, kiom la verkoj de Sting gajnas je kvalito, se apudaj kantoj stile, rapidece kaj teme kongruas (aŭ almenaŭ ne tute malkongruas).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *