Ni kunvenu ?uste nun – ho jes, en dol?a harmoni’

Jam pasis la unua monato de la jaro, jam pasis unu monato post IS. Tiam en la gufujo mi estis verkinta liston de projektoj kaj taskoj por fari en 2004, kaj mi kun agrabla surprizo konstatas, ke mi jam multajn etajn kaj plurajn ne tiom etajn plenumis. Tre kontentiga sperto, tamen ne trankviliga: Kreskis la sopiro je pli de tio. Mia taskolisto rimarkeble malpleniĝis, kaj mi denove trovis la tempon por okupiĝi pri mi mem, por ordigi kaj renovigi mian vivon.

Sabate vespere mi partoprenis en naskiĝtaga festo de amiko (DĴ Arafat). Tie mi renkontis (laŭ mia memoro) la kompletan belulinaron. Vere tre agrable! Bedaŭrinde mi ne havas grupan foton de ili, sed almenaŭ mi finfine skanigis foton de mia naskiĝtaga festo (2003-11-15) kiu montras kelkajn el ili. Kaj jes, reale ili estas ankoraŭ multe pli belaj, ĉarmaj, atraktivaj.


Regho hodiau!

La tutan nokton pluvis kaj ŝtormis, kaj do mi estis tute elĉerpita de la rebiciklado hejmen. Antaŭ ol ekdormi, mi cerbumis… sed pri jenaj pensoj mi skribu alifoje, se entute.

El la tri Rusaj KDj, kiujn mi ricevis, la nura kopiita estas la plej interesa. Bedaŭrinde mi ne sukcesis legi la manskribitan titolon, sed tradukite ĝi ŝajne signifas “Kosmo estas kun ni!“.

Libereca, vigla kaj iom freneza muziko kiu memorigas min pri la virino, kiu donacis la KDjn al mi. Plej plaĉas la unua kanto, kiu stile similas al “Lando de amo” de Esperanto Desperado kaj “Misirlou” de Dick Dale & His Del-Tones (la titola kanto de “Pulp Fiction“). Ĝi iĝu Rusa kontribuo al la alcelita “internacia kompilo” kun festotaŭga muziko por Esperanto-renkontiĝoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *