Sabatvespere ili iris al la klubo

Sabate mi iris kun pluraj geamikoj al karnevala festo. Mia frato surmetis la vestojn de fiŝkaptisto (iom amuze, ĉar tion signifas nia familia nomo “Fischer” en la germana), inkluzive veran pipon, kiun li uzis por fumi. La aliaj amikoj formis la terororganizon “al Qohola” (sama amuze, ĉar la vorto “alkoholo” vere estas arabdevena). Kvar portis tre impresajn teroristajn kostumojn, kun atrapaj bomboj kaj pafiloj, dum unu simple surhavis noktoveston kaj banmantelon – li estis “dormanto“!

La du junulinoj, kiuj kunvenis, iris kiel “krimulamantinoj”, do kun sufiĉe allogaj vestoj, kiuj estis iom tro substrekantaj iliajn korpajn atributojn por esti decaj balaj vestaĵoj, kaj pli multa kaj akra ŝminko ol kutime. Ĉar mi sciis jam antaŭe ke almenaŭ unu transvestiĝus tiel, mi prepariĝis kiel sterotipa krimulo! Tute nigraj, elegantaj vestaĵoj, nekredeble multa gelo en la haroj, kiujn mi kombis malantaŭen, kaj kiel pinto miaj bluaj sunokulvitroj, kiuj kompreneble estis superfluaj en vintro. La aliaj taksis min esti aŭ mafiulo, aŭ drogovendisto, aŭ prostituinĉefo.

La vera kulmino tamen estis, kiam la du belulinoj kaj mi decidis manĝi ion ekster la festejo. Ni kune iris preter la centra placo de nia vilaĝo – kompreneble po unu virino en mia brako – kaj jam tie rikoltis konfuzajn rigardojn de hazardaj ĉeestantoj. Sed kiam ni eniris la “Döner”-vendejon, tie ĉiuj klientoj subite silentis kaj ŝokite rigardis nin, poste ekbabilis pri ni, kvankam ni manĝis tie kaj do aŭdis, ke ili parolis pri ni. Dume du konatuloj de la junulinoj hazarde preterpasis, vidis nin sidante ene, kaj miregis kun ege malfermitaj okuloj. Ili envenis, salutis la belulinojn, sed nenion mendis kaj denove foriris. Miaj du akompanantinoj jam verve antaŭĝojas eventualajn onidirojn… Ŝajne neniu komprenis ke temis pri kostumoj. Haha, kia sukceso!

Mi devas konfesi, ke mi nur nun eltrovis, kiom interesa la Esperanto-muzikgrupo Kajto vere estas. Dum jaroj mi lasis misgvidi min de la stereotipoj pri folklora muziko. Mi pensis ke folkloro kutime rakontas nur pri belaj aŭ superfacaj aferoj, preterlasante la malfacilecon kaj problemojn de la moderna vivo. Kajto do ŝajnis al mi kiel la malo de Persone.

Jam la kanto “Masko” tamen malpruvis tiun misimpreson, ĉar ĝi atakas la hipokritecon de la socio kaj tre forte memorigas min pri la Persone-kanto “Maskobalo“. Kiam mi aŭskultis la unuan albumon de Kajto, la muziko de la unua kanto tuj pensigis min pri iu ĝoja, senzorga festokanto. Sed kiam mi legis kion ekzakte la teksto rakontas, mi eltrovis ke la kanto “Dancanta ĉevalo” primokas la pompan militemon, kaj la muziko estas ironia kontrasto al la kantitaj vortoj. Per ĝi kaj aliaj verkoj Kajto havas similan kontraŭmilitan engaĝiĝon kiel Persone per “Ĉu vi pentas?” kaj “Reĝoj de cindro“. Ankaŭ socia soleco en granda urbo, tradicia temo de Persone (ekz. en “La leviĝo de la lun’“, “Ili venos“, “Sola?“), estas alparolita de Kajto, nome en “Soleco”.

Kompreneble Kajto ludas multajn gajajn kantojn. Tamen ne eblas diri ke Kajto estus la malo de Persone – ambaŭ grupoj sufiĉe okulfrape renkontiĝas ĉe la socikritikemaj temoj. Tian folkloron, kiu ne ellasas la malbelajn flankojn de la vivo, mi volonte aŭskultas.

2 thoughts on “Sabatvespere ili iris al la klubo

  1. Sennoma

    flugdrako

    fakte multaj el la kantoj de la albumo "flugdrako" estas kontraŭmilitaj, ne nur "dancanta ĉevalo".

    ekzemple, "mi memoras" (la unuan kanton kiun mi iam aŭdis en esperanto) estas tia, kaj ankaŭ "la soldato kiu marŝas"

    -duncan

  2. Sennoma

    vi+kajto

    Kajto: gxuste, mi same reauxskultis kantojn, havas hejme multajn kasedojn.
    Tute konsentas per la komento de Duncan (kaj via).
    Vi: Cxu estas foto pri la inoj kaj vi? Mi povas imagi, sed tamen …
    stela

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *